Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Sen alternativo

S-ro A diris al sia najbaro B: “Ŝajne vi ne sane aspektas.”

B:Jes, mia edzino sendormigas min en nokto. Je ajna brueto ŝi ekkrias kredante, ke envenas ŝtelisto.

A:Ŝtelisto neniam faras bruon en sia ŝtelado.

B:Ĝuste tion mi diris al ŝi, sed fariĝis malpli bone.

A:Kio okazis?

B:Ŝi ofte vekas min, se ŝi ne aŭdas bruon.

 

 

 

 

 

 

 

Sinjorino estis graveda, kaj ŝia 4-jara filo neniel povis kompreni, kiel naskiĝos la frateto aŭ fratineto. La patro pacience klarigis al li: “Naskiĝis unue la kapo, poste la korpo, kaj fine la piedoj. Ĉu vi komprenas?” “Jes, mi komprenas, paĉjo. Poste vi kunligos ilin per ŝraŭboj, ĉu ne?”