Ekzakta komparo
Miaj du filinoj ofte mokis, ke ilia avo estas obstina maljunulo, sed la avo ĉiam neis. Foje la avo rakontis al ili sian rajdadon en turismo: “La ĉiĉerono opiniis, ke la disponigataj ĉevaloj devas konformi al la karakteroj de la rajdantoj, kaj ili faris bonan aranĝon.” Unu el miaj filinoj demandis: “Kian ĉevalon oni disponigis al vi?” Kaj la avo konfesis nevolonte: “Azenon.”
Junulo demandis maljunulon: “ Vi jam estas preskaŭ 70-jara. Ĉu vi realigis la dezirojn, kiujn vi havis en via juneco?” La maljunulo diris: “En mia juneco mia patro ofte ŝiris miajn harojn dum sia riproĉo, kaj tiam mi tre deziris ne havi harojn. Kaj nun realiĝis tiu deziro.”
|