Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Profesia kutimo

Riparisto estis ekzamenanta malnovan televidilon en la hejmo de kuracisto kaj trovis, ke ĝi tute kadukiĝis post 10-jara uzado. Kaj la kuracisto diris humure: “Bonvolu doni recepton.” La riparisto silente rigardis la televidilon kelkan tempon kaj diris: “Mi povas fari nur raporton pri morto.”

 

 

S-ro Wang longe atendis ĉe tablo en restoracio. Ĉiuj aliaj estis en gaja frandado, sed nur li estis neglektata de kelneroj. Li iris demandi la mastron: “Ho, pardonon! Ĉu mi sidas en spektantejo?”