Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Kruela vivo

Du homoj havis manĝon en restoracio. Sur la tablo estis taso da varma mustardo. Unu el ili opiniis, ke ĝi estas dolĉa, kaj prenis plenkuleron da mustardo. Je tio li larmegis. Sed li firme fermis la buŝon kaj nenion diris. Miris la kunulo kaj demandis: “Kio al vi?” “Mi rememoris, ke ĝuste antaŭ 20 jaroj mia patro sin pendigis.” La kunulo konsolis lin kaj ankaŭ prenis plenkuleron da mustardo. Ankaŭ li larmegis. La unua demandis lin: “Kial ankaŭ vi ploras?” Kaj la dua respondis: “Mi miras, kial vi ne pendigis vin, kiam via patro tion faris.”

 

 

Patrino diris al la filo Xiao Ming: “Kial vi ne dividis la bombonojn kun via fratineto? Vidu, kiam kokino trovas insektojn, ŝi ĉiam disdonas ilin al la kokidoj. Vi devas lerni de kokino.” “Jes. Kiam mi trovos insektojn, mi donos ilin ĉiujn al la fratineto.”