Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Junaj bogepatroj

Maljunulo kaj bela junulino enamiĝis, sed la maljunulo neniel volis edziĝi al ŝi: “Mia kara, mi ne povas edziĝi al vi,” li tenere diris al ŝi, “ĉar malkonsentos la gepatroj.” “Kio? Vi jam estas sufiĉe maljuna, sed ankoraŭ vivas viaj gepatroj?” “Ne, ne,” klarigis la maljunulo, “mi aludis viajn gepatrojn, ili estas malpli aĝaj ol mi.”

 

 

 

Rimarko en telefona magnetofono

Saluton. Mi veturis al Ŝanhajo. Bonvolu registri viajn vortojn post aŭdo de “bi…”. Se morgaŭ matene mi povos ekflugi, mi kontaktiĝos kun vi morgaŭ. Se matene mi ne sukcesos, mi kontaktiĝos kun vi vespere. Se okazos kraŝo, mi ne kontaktiĝos kun vi.


pliaj