Homo postkuranta aŭtobuson
Malalta viro postkuris plenan aŭtobuson, sed la aŭtobuso ne haltis kaj daŭre glitis malsupren sur deklivo. Iu pasaĝero elŝovis la kapon kaj kriis al la postkuranto: “Haltu! Vi ne atingos ĝin!” “Ne. Mi nepre devas atingi ĝin. Mi estas la ŝoforo!”
Mia 5-jara fileto ege ŝatas motorciklon. Je vido de motorciklo li ĉiam kriis: “Ho, poste mi nepre aĉetos motorciklon!” Kaj mia respondo estas neŝancelebla: “Tio ne eblos dum mia vivo!” Foje li estis interparolanta kun kamaradeto kaj motorciklo fulme preterveturis ilin. En ekscitiĝo li kriegis: “Ho, mi nepre aĉetos —
tuj post morto de mia patro!”
|