Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Malfrua atentigo

Ŝtelisto riproĉis sian disĉiplon: “Vi ja estas centprocenta idioto! Ni penis la tutan nokton kaj malfermis ĉiujn ŝtelimunajn ŝrankojn, sed ili estas malplenaj. Sed nur nun vi diris al mi, ke ĉi tie estas fabriko de ŝtelimunaj ŝrankoj.”

 

 

 

Porko kaj kokino interparolis pri filantropio. La porko diris: “Mi tre volas helpi la malriĉulojn, kiuj ne havas manĝaĵojn.” Kaj la kokino proponis: “Ni kunlaboru. Ni faru ovaĵon kun ŝinko.” La porko skuis la kapon: “Estas facile por diri. Vi oferos nur ovon, sed mi — gambon.”