Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Vera intenco de la kuracisto

Pacientino: Doktoro, kial vi petis min elŝovi la langon, sed ne rigardis ĝin?

Doktoro:Mi ne bezonas rigardi vian langon. Tion mi petis, por ke vi estu kvieta, kiam mi estas skribanta recepton.

 

 

 

 

Direktoro devis iri al bankedo. Li haste sidiĝis en taksion antaŭsia oficejo kaj laŭte urĝis: “Mi havas urĝan aferon! Rapidu! Restas nur 20 minutoj!”

Tion dirinte li eklegis ĵurnalon. Leginte dekkelke da minutoj li levis la kapon kaj vidis, ke la taksio ankoraŭ staras antaŭ la oficejo. Li ekkoleris kaj volis riproĉi la ŝoforon. Sed li trovis, ke en la taksio ne estas ŝoforo.