Ampeto
“Mi venas peti la manon de via filino,” diris juna petanto. “Ĉu vi tion diris al mia edzino?” demandis la patro.
“Jes, sed mi volas vian filinon.”
Interkonsento
Sinjoro plendis al aliaj: “Mi kaj mia edzino havis malakordon. Ŝi volis peltaĵon, dum mi novan aŭtomobilon. Fine ni venis al la interkonsento: aĉeti peltaĵon kaj konservi ĝin en garaĝo.”
pliaj
|