Barbiro
Barbiro estis atakata de dormemo en laboro kaj kliento demandis en maltrankvilo: “Ĉu la mastro ne punos vin, se vi vundos klienton?” “Jes. La monpuno estas 50 dolaroj. Sed vi estu trankvila, ĉar mi gajnis 500 dolarojn en hazardludo hieraŭ.”
Pretenda almozulo
Almozulo: “Franjo, mi ne prenis manĝon jam du tagojn, chu vi povas doni al mi torton?”
Sinjorino: “Torto? Mi ne havas. Mi havas nur rizaĵon.”
Almozulo: “Mi povus akcepti rizaĵon hieraŭ, sed hodiaŭ estas mia naskiĝtago.”
pliaj
|