Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Maljunaj “geedzoj”

Oficisto de vojaĝagentejo rimarkis paron da maljunaj “geedzoj” enrigardantaj kun mizera rigardo kaj invitis ilin eniri. En granda simpatio li favoris ilin per senpaga vojaĝo. Post unu monato la maljunulino reiris al la agentejo por esprimi dankon: “Mil dankojn! La vojaĝo estis tre agrabla, flugo tre interesa kaj la hotelo luksa kiel palaco. Sed mi ne komprenas, kiu estis la maljunulo, kiu loĝis en mia ĉambro.”

pliaj