Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Pastro kaj malriĉulo

Pastro admonis malriĉulon kristaniĝi. Priskribinte la paradizon kaj inferon, li demandis: “Ĉu vi preferos la paradizon aŭ la inferon post via morto?”

La malriĉulo veis kaj respondis: “Mi devas iom observi. Kie la maizo estos malmultekosta, tien mi iros.”

 

Geedzoj ofte kverelis. Foje post akra kverelo la edzo diris: “Pro kio estas tio? Ĉu ni ne povas kiel paro da ĉevaloj kuri antaŭen tirante la ĉaron de la homa vivo?” La edzino respondis: “Ne eble!” “Kial?” “Ĉar unu el ni estas obstina azeno!”

pliaj