Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Pli da aidosuloj estu senpage kuracataj

Nova kontraŭaidosa medikamento de Ĉinio

de ZUO YAN

Respondeculo de la Ŝtata Administracio de Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj de Ĉinio anoncis, ke produktado de 5 ĉinaj kontraŭaidosaj medikamentoj estis sankciita. Ili konsistigos 4 projektojn de “koktela terapio” akceptitajn internacie.

La respondeculo diris, ke tio markis, ke Ĉinio jam povas produkti bazajn kontraŭaidosajn medikamentojn, tio multe malaltigos pagon por kuraco de aidoso.

Direktoro de la administracio Zheng Xiaoyu eksplikis, ke la kvalita rekono, ekspertizo kaj sankcio de kontraŭaidosaj medikamentoj estos metitaj en la unuan tempon. La procedo por sankcio estis multe simpligita kaj rapidigita, kio multe rapidigis la memproduktadon de tiuj kontraŭaidosaj medikamentoj de Ĉinio.

La ĉinmedicina tablojdo Tangcaopian, kiu povas moderigi la simptomojn de aidoso, estis sankciita de la Ŝtata Administracio de Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj kaj povas esti aplikata en la kliniko. Laŭ raporto ĝi estas la unua ĉinmedicina medikamento por moderigi la simptomojn de aidoso.

Higienaj institucioj ne rajtas rifuzi aidosulojn
Kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en preventado kaj kuraco de aidoso