Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Pli da aidosuloj estu senpage kuracataj

Kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en preventado kaj kuraco de aidoso

de ZUO YAN

En aprilo de 2004 Ĉinio kaj Usono komencis en Pekino kunlaboron de preventado kaj kuraco de aidoso cele haltigi disvastiĝon de aidoso en Pekino pere de plifortigo de observado kaj starigo de perfekta preventa sistemo. Oni raportis, ke aliaj 9 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj komencis aŭ komencos tiuflankan kunlaboron ĉi-jare.

La ĉina-usona kunlaboro pri aidoso estas grava konsistiga parto de la sinteza programo de tutmonda preventado kaj kuraco de aidoso iniciatita de la malsano-preventa kaj kuraca centro de Usono. Kunlaboro kun 25 landoj daŭros 5 jarojn kaj Usono donos 15 milionojn da usonaj dolaroj. La kunlaborado inkluzivas preventon de infektiĝo de aidoso, plibonigon de kuraca kaj simpatia medio de aidosuloj kaj plifortigon de kontrolado.

Respondeculo de la Pekina Centro de Preventado kaj Regado de Malsanoj konigis, ke la ĉina-usona kunlaboro pri aidoso komencita en Pekino povos levi la kapablon de la publika higiena sistemo de Pekino kontraŭ aidoso, helpi Pekinon starigi talentan kaj spertoriĉan trupon por preventi kaj kuraci aidoson kaj puŝi la preventon kaj kuracon de aidoso de Pekino al nova nivelo.

Li diris ankaŭ, ke dank’ al la praktikado de tiu programo la observaj punktoj de Pekino havos pli vastan reprezentecon, ke ilia nombro kreskis de 4 al 22, kiuj akcente plivastigos observadon al altpatogenaj homgrupoj kaj ordinaraj homgrupoj. Krome ili donos al la registaro pli sciencajn apogpunktojn por preventado kaj kuraco de aidoso.

Nun oni trovis infektitojn kaj aidosulojn en la 15 gubernioj kaj distriktoj de Pekino, kaj la nombro kreskas jaro post jaro. Statistiko montras, ke ĝis la fino 2003 oni konstatis pli ol 1600 aidosulojn kaj infektitojn en Pekino, pli multe ol en aliaj regionoj de Ĉinio.

Higienaj institucioj ne rajtas rifuzi aidosulojn
Nova kontraŭaidosa medikamento de Ĉinio