Unua paĝo >> Kuirarto >> Restoracioj


Restoracioj ĉe Shichahai-lago

de LIU BIAN

Shichahai-lago estas intima al malnovaj loĝantoj de Pekino. Promenante ĉe Qianhai-lago, Houhai-lago kaj Xihai-lago, vi vidos multe da konstruaĵoj kun historia signifo, kiaj Guanghua-templo, Yinding-ponto kaj Domo de Princo Chunqin. Tie en bone konservitaj kvadrataj kortoj kviete vivas pekinanoj. Tie krom belaj pejzaĝoj estas ankaŭ restoracioj kun diversaj trajtoj kaj te-salonoj grandaj kaj malgrandaj. Estas ja agrable sperti la vivon de la antaŭaj pekinanoj, rememori la pacan kaj kvietan etoson de la loĝantoj kaj senĝene pasigi la semajnofinon tie.

Tie estas kvartalo ekskluzive por piedirantoj. Escepte de unu trunka vojo, ĉiuj aliaj estas mallarĝaj, kie ne povas paralele iri du aŭtomobiloj samtempe, tial por ĝui la akvajn pejzaĝojn, oni preferas bicikladi. Se vi stiras tien aŭtomobilon, vi do devas parki ĝin aliloke kaj post tio pasumi tien por ekskursi.

Se vi volas remi, mi do rekomendos al vi lui boaton ĉe doko post sunsubiro, por ĝui sunsubiron kaj la belajn pejzaĝojn kaj flosigi lanternon en la akvo.

Xihai-restoracio de Saŝimoj estas kompare granda en la kvartalo Shichahai. Vi povas mem elekti lokon por preni la manĝaĵojn surtere aŭ surakve. Tie estas palafito super akvo, triflanke ĉirkaŭita de akvo. Tie estas ankaŭ subĉielaj tabloj kaj ĉambro kun japan-stilaj tatamoj. La surakvaj manĝĉambroj estas en ŝipoj ankritaj ĉe la bordo kaj ankaŭ en flosantaj boatoj, kaj la mezgranda povas akcepti maksimume 8 personojn. Boatistoj remas kaj telefone mendas pladojn. Oni portas pladojn al la klientoj per motorboato. Kompreneble la prezo estas iom alta. Kelneroj diris, ke por preni manĝaĵojn en ŝipoj oni devas mendi lokon antaŭ unu tago, ĉar la klientoj estas tro multaj.

Koncerne la pladojn, en tiu kvartalo estas ankoraŭ pluraj aliaj restoracioj.

Restoracio Ji de Rostita Viando

Ĝi estas malnova restoracio en la nordorienta angulo de Shichahai-kvartalo. Krom la speciala rostita viando oni preferas tie ankaŭ patkukon tegitan per sezamoj, vegetaran salaton kaj frititan bovaĵon kun ovo. Tiuj familiaj pladoj preparitaj de tiu restoracio havas apartan guston.

Drinkejo Kong Yiji

Sur la Interna Strato Deshengmen, oriente laŭ la urboprotekta fosaĵo estas Drinkejo Kong Yiji, kiun preferas eĉ ĉikanemaj klientoj. Ĉar granda literaturisto Lusin en sia novelo priskribis drinkejon en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kiun ofte vizitis malriĉa intelektulo Kong Yiji, tial la nomo de Kong Yiji fariĝis tre fama en Ĉinio. Ĉi tie la drinkejo vendas pladojn de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang. Ĉi tie famas la familiaj pladoj bone konataj sude de Yangzi-rivero. Koncerne la trinkaĵon, kompreneble rizvino kaj trinkaĵo el acidaj umeoj estas tre plaĉaj.

Shuaifu-restoracio

Ĝi troviĝas norde de Qianhai-lago inter prosperaj butikoj de antikvaĵoj kaj malgrandaj varoj. Ĝi estas antikveca kaj modesta kun arkaĵa fasado, paro da ŝtonaj leonoj kaŭrantaj ĉe la enirejo, paro da ruĝaj lanternoj alte pendantaj ambaŭflanke de la enirejo.

Ĝi naskiĝis antaŭ 800 jaroj. Ĝi servas al la klientoj per Sichuan-aj kaj Guangdong-aj pladoj.

Brogita bova stomako en restoracio Dongxingshun

Ĝi estas restoracio malgranda sed tre fama. Ĝi troviĝas proksime de la Restoracio Ji de Rostita Viando, ĉar la strato estas mallarĝa, tial tie estas malfacile parki aŭtomobilojn. Do vi iru tien ne per aŭtomobilo.

Tie la kelneroj kaj kuiristoj estas senescepte junaj, tamen kun trajtoj de malnovaj loĝantoj de Pekino. Ĝenerale la bova stomako estas preparata per arda salo, varma oleo aŭ bolanta akvo. Ĉi tie temas pri la brogita bov-stomako. La preparita plado estas nigra-blanka kaj fragila. Ĝi estas spicita per sezam-oleo, sojo, vinagro, dishakitaj koriandro kaj ŝenoprazo. Fine de la manĝado, se vi prenas varman supon el restinta brogita ŝaf-stomako kaj varma akvo kaj patkukon tegitan per sezamoj, do vi neniam forgesos, ke vi iam vizitis tiun restoracion.