Rekordoj de la Qinghai-Tibeta Fervojo

1. Plej longa altebenaĵa fervojo

La sekcio de Golmud ĝis Lhasa de la Qinghai-Tibeta Fervojo longas je 1142 kilometroj, trairas Gobion, dezerton, marĉon, malsekejon, neĝkovritan montaron kaj herbejon.

2. Plej alta altebenaĵa fervojo

960-kilometra parto de la fervojo sterniĝas sur loko je pli ol 4000 metroj super marnivelo, kies plej alta punkto situas ĉe Tanggula-montaro, je 5072 metroj super marnivelo. Tial ĝi estas rigardata "fervojo plej proksima al la ĉielo".

3. Fervojo kun plej longa parto trapasanta tundran zonon

Ĝi trairas sur tundra zono 550 kilometrojn.

4. Vagonaro kun plej granda rapideco sur altebenaĵo

La fervojo veturas 100 kilometrojn hore sur tundra zono kaj 120 kilometrojn sur netundra zono.

5. Fervojo trairanta plej altan tundran tunelon sur altebenaĵo

Fenghuoshan-tunelo 5010 metrojn super marnivelo longas 1338 metrojn. La nivelo de la trako estas 4905 metrojn super marnivelo. Ĝi estis konstruita sur eterna altebenaĵa tundro.

6. Fervojo trairanta plej longan tundran tunelon sur altebenaĵo

La tunelo de Kunlun-montaro longas je 1686 metroj.

7. Fervojo kun plej alta stacidomo

Stacidomo ĉe Tanggula situas 5068 metrojn super marnivelo.

8. Fervojo trapasanta plej longan fervojan ponton sur altebenaĵa tundro

Qingshuihe-ponto, piede de neĝkovrita Kunlun-montaro, longas 11.7 kilometrojn kaj situas 4600 metrojn super marnivelo.

Qinghai-Tibeta Fervojo finis la sen-fervojan historion en Tibeta Aŭtonoma Regiono