Unua paĝo >> Informoj
 


Inaǔguriĝis la ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”

Je 14-a horo de la 24-a de julio 2004 inaǔguriĝis en la Pekina Internacia Konferenca Centro la ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”. Ĝin ĉeestis s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, s-ro Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, s-ro Li Dan, direktoro de la Ĉina Radio Internacia kaj vicprezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, s-ro Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”, s-ino Wang Hui, direktoro de la Informa Oficejo de Pekino, kaj pli ol 200 esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj.

La inaǔguron prezidis s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj ĝenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89-a UK. S-ro Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris paroladon. Li konigis al la vizitantoj la ekspozicion kaj pritraktis ĝian gravan signifon. Fine, en la nomo de LKK, li dankis ĉiujn pro ilia afabla ĉeesto de la inaǔguro de la ekspozicio kaj deziris plenan sukceson al la 89-a UK. Post la inaǔguro la gastoj kun granda ĝojo vizitis la ekspozicion. CCTV intervjuis s-ron Renato Corsetti.

Parolado en la inaŭguro de la ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”