Unua paĝo >> Informoj
 


Unu el la volontuloj de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto


Plejparto de la volontuloj de la 89-a UK venis de la Pekina Disaŭdiga Instituto, la Ĉina Instituto de Administra Softvaro, la Xi’an-a Fanyi-universitato kaj la Ŝanhaja Politeknika Universitato.

Zhang Yingjie estas unu el la 21 studentoj de la 1-a klaso de la fakultato de internacia turismo de la Ĉina Instituto de Administra Softvaro. Por servi al la kongreso ŝi ne povis iri hejmen en la someraj ferioj.

En marto de 2004 la instituto fondis E-kurson kaj donis duontagan lecionon en ĉiu semajno. Tie instruis instruisto Cui Jiayou. En la 5-a de julio estis ekzameno kaj post tio Zhang Yingjie kaj ŝiaj samklasanoj sin anoncis por esti volontulo por la 89-a UK kaj pro tio partoprenis en la progresiga kurso gvidata de s-ro Cui. Post duonmonata trejnado ĝis la 22-a de julio Zhang kaj ŝiaj kamaradoj venis al la kongresejo por servi.

Jene estis la tagordo de Zhang:

La 24-a: Ŝi bonvenigis kongresanojn en flughaveno, helpis ilin en fotado por nomŝildo; gvidis ilin al banko por ŝanĝi monon; akompanis ilin al la hotelo.

La 25-an: Ŝi helpis laborantojn pretigi diversajn instalaĵojn kaj montris vojon al la kongresanoj.

La 26-an: Ŝi klarigis al la vizitantoj la enhavojn de la fotoj de la ekspozicio “Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon”.

La 27-30-an: Ŝi helpis laboron en la Informa Centro de la kongreso.

La 31-an: Ŝi helpis teni bonan ordon de la soleno de fermo de la kongreso, pretigi diversajn instalaĵojn kaj montris vojon al la kongresanoj.

Zhang Yingjie kaj ŝiaj kamaradoj ellitiĝis je la 6-a ĉiumatene, ekveturis al la kongresejo je la 7-a kaj komencis laboron je la 8-a. Dum la kongreso ili laboris ofte ĝis la 10-a kaj poste veturis al la loĝejo.