Unua paĝo >> Informoj
 


Mirinda UK en mirinda urbo kaj mirinda lando
-- Pri fermo de la 89-a UK

de LIU CAISHENG


Hodiaŭ denove kolektiĝis esperantistoj partoprenantaj la 89-an UK en la salono Zamenhof. Oni venis tien kun granda ĝojo kaj ankaŭ granda bedaŭro, ĉar en la 7-taga kongresa semajno la kongresanoj ĝoje ĝuis la programon kaj restadon en Pekino kaj ankaŭ sentis bedaŭron pro baldaŭa disiĝo.

La solenan fermon ĉeestis ĉiuj novaj estraranoj de UEA, altrangaj oficistoj de Ĉinio, Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj vicprezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, Sun Anmin, vicurbestro de Pekino kaj vicprezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, Zhou Mingwei, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, Guo Xiaoyong, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj ĝenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89-a UK, Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL kaj LKK, Li Hongjie, direktoro de la redakcio de EPĈ kaj vicprezidanto de LKK, kaj aliaj.

S-ro d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prezidis la ferman ceremonion. Antaŭ ĉio li prezentis ĉiujn estraranojn de UEA, nove elektitajn.

Chen Haosu faris paroladon. Li diris: "Nia kongreso sukcese plenumis siajn taskojn, aprobis Pekinan Deklaron por lingva egaleco kaj kontraŭ lingva diskriminacio kaj metis novan mejloŝtonon por nia Esperanto-movado. En la 7 tagoj la kongresanoj vizitis la ekspozicion "Konu Ĉinion, vizitu ĉarman Pekinon", rigardis famajn vidindaĵojn kaj historiajn restaĵojn de Pekino, spektis belan nacian artan prezentadon, kontaktis riĉan tradician kulturon de Ĉinio, konatiĝis kun multe da pekinaj civitanoj kaj ĉinaj amikoj kaj spertis rapidan ŝanĝiĝon de Pekino. Oni povas diri, ke tio estas kongreso plena de ĉinaj trajtoj…. Nun la ĉina popolo energie laboras por konstrui bonhavan socion en ĉiuj flankoj kaj klopodas por la granda prospero de la ĉina nacio. Ĉinio bezonas Esperanton. Ĝi deziras per Esperanto intensigi siajn amikecon kaj kunlaboron kun alilandaj popoloj kaj realigi eternan pacon kaj kunan disvolviĝon de la tuta homaro. Ankaŭ Esperanto bezonas Ĉinion. Ĝi esperas, ke ĝia disvastiĝo en Ĉinio akcelos ĝian populariĝon en la tuta mondo. La centjara historio de la ĉina Esperanto-movado pruvis, ke Esperanto jam enradikiĝis en Ĉinio, granda antikva lando en la Oriento, kaj strikte ligiĝas kun la sorto de la ĉina popolo. Mi kredas, ke la sukceso de la 89-a UK certe akcelos la ĉinan Esperanto-movadon kaj progreson de la Esperanto-movado en la tuta mondo."

Post li Guo Xiaoyong faris paroladon. Li diris, ke en la nomo de ĉiuj membroj de LKK kaj la Honora Komitato de la 89-a UK li esprimis koran dankon al la estraro de UEA pro ilia gvido kaj kunlaboro, al ĉiuj kongresanoj pro ilia kompreno kaj konfirmo, al ĉiuj laborantoj kaj volontuloj pro iliaj energia servado kaj kontribuoj. Kvankam LKK faris ĉion eblan por sukcesigi la kongreson kaj kontentigi la kongresanojn, tamen certe estis iuj fuŝoj kaj pro tio li petis pardonon de la kongresanoj.

"Mi deziras, ke la Pekina Kongreso ĉiam restu en via koro kaj longe vivu la amikeco inter la esperantistoj ĉinaj kaj tutmondaj!" Lia parolado vekis tondran aplaŭdon kaj precipe li, neesperantisto, parolis hodiaŭ kelkajn Esperantajn vortojn, kio vekis grandan intereson de la ĉeestantoj.

Humphrey Tonkin, eksvicprezidanto de UEA, laŭtlegis "Pekinan Deklaron", kiu tekstas, ke la kongreso " DEKLARAS,

ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,

ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,

ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,

ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj sian utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,

ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo."

Yu Tao, nova estrarano de UEA, laŭtlegis salutleteron al la membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, 100-jara esperantisto Bakin. La letero kun plena simpatio kaj alta respekto diras: "Okaze de la centjara jubileo de via naskiĝo, ni, 2000 esperantistoj, kiuj venis el diversaj landoj por ĉeesti la 89-an UK en Pekino, salutas vin kun plena respekto. Ekde la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, vi ne nur faris grandan kontribuon al la progresa kultura afero de Ĉinio kaj mondpaco, sed ankaŭ dediĉis grandan energion al la ĉina kaj internacia Esperanto-movado. Via fideleco al la idealo de Esperanto ĉiam inspiros nin antaŭenmarŝi!"

Ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin resumis la semajnan aktivadon de la 89-a UK.

Renato Corsetti faris ferman paroladon. Li diris, ke fari tion estas por li malfacile. Li diris, ke la Pekina Kongreso estas tre bela. "La Pekina Kongreso estas mirinda kongreso en mirinda urbo kaj mirinda lando. Vi vidas, ke Esperanto disfloras nun ne nur en Pekino, sed ankaŭ en la tuta Ĉinio." Li diris, ke estas feliĉe ke li amikiĝis kun multaj samideanoj el la lando, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiu de la mondo. Kiam li deklaris, ke post tri jaroj la semajna centro de Esperanto-movado revenos al Azio, nome al Yokohama, leviĝis tondra aplaŭdo.

Surpodiiĝis 27 infanoj, inkl. de kvin-monata bebo tenata en la brakoj de vartistino. La infanoj ĝoje pasigis 7 tagojn en la infanvartejo Song Qingling, kaj kelkaj el ili parolis unu frazon Esperante.

Rusa mirknabo Andreo Korobejnikov ludis pianon en la intertempo.

La ĉi-foja kongreso anoncis, ke Keppel E. Enderby estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj 6 aliaj fariĝis novaj membroj de la honoraj komitatoj, inkl. de fama ĉina esperantisto Li Shijun (Laŭlum).

Fine LKK-anoj kaj ĉiuj volontuloj sursceniĝis kaj ricevis rozon de la ĝenerala sekretario de UEA, kaj la ĉeestantoj longe kaj varme aplaŭdis por montri sian koran dankon pro ilia diligenta laborado.

Oni stariĝis kaj laŭte kantis "La Espero" akompanate de la Internacia Koruso. La 89-a UK fermiĝis kun martelbato fare de Renato Corsetti.

Grandan sukceson kaj novajn fruktojn al nia Esperanto-movado en la estonteco!