Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de prezidanto de LKK al la Kongreso

 


Tre estimataj kaj honoraj gastoj,

Karaj samideanoj kaj amikoj,

En la nomo de LKK, mi varme salutas vin kaj bonvenigas vin al Pekino, al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni dankas al UEA, ke ilia konfido ebligas al ni denove gastigi la Universalan Kongreson post l8 jaroj. Mi ĝojas vidi ĉi tie multajn geamikojn el diversaj landoj de la mondo, mi ĝojas vidi ĉi tie ankaŭ grandan nombron da ĉinaj aliĝintoj. Kvankam la ĝenerala lingvonivelo de ĉinaj esperantistoj ne estas alta, iuj eĉ hontas paroli, tamen evidenta estas ilia deziro kaj entuziasmo konatiĝi kun la ekstera mondo, kun la internacia Esperanto-movado kaj kun diverslandaj samideanoj. Kiam ili balbutas en nia lingvo, ne ridu, sed kuraĝigu ilin. Mi kredas, ke la kongreso certe pozitive inspiros ilin, donante al ili memfidon, kuraĝon, forton kaj ideojn por ilia estonta agado.

Plenumante sian promeson sukcesigi la Kongreson, LKK, sub la forta subteno de la ĉina registaro, faris sian plej grandan eblon, sed certe estis kaj estas fuŝoj en niaj preparaj laboroj, kiuj kaŭzus foje iajn malagrablaĵojn al vi, do tiuokaze mi petas vian pardonon.

Karaj samideanoj, mi deziras, ke vi ĝuu la Kongreson, kiu prezentas al vi la tradiciajn programerojn, tamen havas ian ĉinan karakteron kaj estas aranĝita foje laŭ la ĉina maniero. Mi deziras, ke vi ĝuu nian urbon antikvan kaj modernan kaj rigardu nian popolan vivon gustoplenan. Agrablan restadon en Pekino, agrablan restadon en Ĉinio.