Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado okaze de la malfermo de la UK en Pekino


Estimataj reprezentantoj de ĉinaj instancoj kaj de eksterlandaj ŝtatoj,

Karaj parolantoj de la internacia lingvo,

Karaj esperantoj, kiel oni nomis nin iam – malgraŭ tio, ke tiu vorto ne plu estas ofte uzata, fakte ni daŭre restas esperantoj pri pli justa mondo,

Mi bonvenigas vin al Pekino, al la ĉefurbo de Esperanto dum unu semajno. Jen ni estas finfine en Pekino! Tio ŝajnas iom malplena diro, sed ĝi ne estas. En la jarlibro kaj en via kongresa libro oni trovas liston de ĉiuj universalaj kongresoj: de Bulonjo-sur-maro en 1905 ĝis la nuna. Krom du unuaj provoj en Vaŝingtono kaj San-Francisko en la komenco de la movado, kongresoj ekster Eŭropo komencas aperi en la 60-aj jaroj: Tokio en 1965, Portlando en 1972 ktp. sed ekde la jaro 2000 ĉiu dua kongreso okazis ekster Eŭropo: 2000-a en Telavivo, Israelo, 2002-a en Fortalezo, Brazilo, kaj nun 2004-a en Pekino.

La kialo estas simple ke la Esperanto-movado ĉiutage iĝas realaĵo pli tutmonda. Nun jam venis la momento kiam oni rajtas demandi nin: kial vi neniam kongresis en Afriko? Kaj ni havus problemojn respondi.

La Esperanto-movado, do, estas jam tutmonda kaj ĝi, krome, estas plur-centra, plur-mensa kaj plur-pensa. Neniu mondo-parto valoras pli ol alia.

Sed, ni laboras en kaj por la reala mondo. Ĉu la mondo esence ŝanĝiĝis samsence kiel la Esperanto-movado?La respondo estas: ne! Aŭskultu tion, kion diris Zamenhof en la jaro 1906 en Ĝenevo okaze de la 2-a Universala Kongreso: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, esperantistoj devas labori pli energie ol iam.” Tiu “nun” estis la jaro 1906, sed ĝi perfekte priskribas la staton de la jaro 2004.

Oni povus eĉ opinii, ke la monda situacio malpliboniĝis. Nun oni sisteme parolas pri fendo inter la civilizoj, kaj sekve pri la nepra neceso batali por regi la malamikajn civilizojn aŭ protekti sian civilizon. La mondo ne fariĝis pli plurcentra, malgraŭ provoj kaj esperoj. Male iuj ŝtatoj sisteme provas trakti Unuiĝintajn Naciojn kiel unu el la rimedoj de la regantaj potencoj, kiujn oni utiligu laŭbezone, kiam aliaj iloj ne oportunas.

Pardonu, ke mi tiel emocie provas defendi Unuiĝintajn Naciojn, ĉar ili kaj Unesko kaj la aliaj internaciaj organizaĵoj estas tiel karaj al la esperantistoj ekde la tempo de la Ligo de Nacioj, en kiu nobla aziano, Nitobe Inazo, provis diskutigi pri Esperanto. En tiuj organizaĵoj ni daŭre vidis la ĉefan rimedon por atingi formon de tutmonda regado per konsento kaj ne per milito. Generacioj da esperantistoj apogis ilin plurmaniere, kaj la simpla fakto ke mi nun estas devigata defendi ilin estas signo de la barbareco de la tempoj en kiuj ni vivas.

Nun okazas “tutmondigo”. Mi parolas pri “tutmondigo” kaj ne pri “tutmondiĝo”, ĉar esence temas ne pri tio, ke la popoloj faras en konsento unu grandan rondon familian, sed pri tio, ke oni insiste eksportadas unu sistemon kaj ĝiajn valorojn.

Bonŝance la vero estas tre pli komplika. Antaŭ kelkaj tagoj estis prezentita la Raporto pri Homara Evoluo 2004 de la Evolu-programo de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu programo havas la subtitolon “Kultura Libereco en la Hodiaŭa Divers-speca Mondo”. Mi diras al vi ke tiu raporto ŝajnas verkita de esperantisto aŭ preskaŭ-esperantisto, ĉar ĝi ekagnoskas la ekziston de lingva dimensio de la homaj rajtoj, insistas pri la neceso eduki homojn per la gepatra lingvo, montras la praktikajn avantaĝojn de tio, ktp. Entute temas pri tre utila ilo por la laboro por Esperanto. Vi certe ankoraŭ aŭdos pri ĝi. Esence ĝi diras ke la mondo konsistas el malsamaj grupoj, kaj ke oni devas starigi programojn por ke tiuj grupoj libere evoluu. Ĝi ankaŭ diras ke solidareco estas la ĝusta respondo al intergrupaj problemoj, ne divido kaj incito al interciviliza batalado.

Jam antaŭ la apero de tiu raporto la Esperanto-movado daŭre estis kaj ĝis nun restas kontraŭ perforta solvo de intergentaj problemoj. Ĉu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof: “Malbenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!”? Refortigitaj pro la aprobo de Unuiĝintaj Nacioj ni laŭ niaj tradicioj faras nian devon por klopodi interkomprenigi homojn kaj solvi problemojn laŭ paca maniero.

Certe ni devas ŝanĝi niajn organiz-manierojn. En la mondo estas nun pluraj neregistaraj organizaĵoj, kiuj akiras en la okuloj de la civitanoj multe pli da meritoj ol pluraj registaroj. Mi ne volas citi nomojn, sed vi ĉiuj konas kelkajn. La ekologiistoj, ekzemple, per siaj vaste raportataj agadoj por savi balenojn aŭ por malhelpi poluciantajn industriojn, certe estas tre pli konataj ol ni. Tio devas esti nia modelo. Tio ne estas nia modelo nun, almenaŭ por multaj el ni. Mi diras al vi: tio estu nia modelo. Se mi rajtas ŝteli frazojn de mia multjara kunbatalanto, Humphrey Tonkin, kaj ankaŭ de aliaj aktivuloj, mi reproponos al vi la esencan demandon: "Kion faros UEA, aŭ la Esperanto-movado ĝenerale, por igi sin kiel eble plej simila al tiuj ekologiaj asocioj?" Ĝis ni havos la kuraĝon komplete rekoncepti nian agadmanieron, ni restos (a) periferiaj al la mondo ĝenerale kaj (b) ĉiam pli periferiaj eĉ al la Esperanto-movado.

Sed ni ne rajtas iĝi periferiaj en la mondo. Tion malpermesas nia historio, tion malpermesas la heroaĵoj faritaj dum la pasinta sanga jarcento de esperantistoj ĉie tra la mondo. Ĉu abrupte ni fariĝis senkuraĝaj, ĉu abrupte ni volas retiriĝi de la mondo al nia mondeto, kaj pluvivi komforte inter ni? Ne! Mi diras ke ni ne rajtas.

Ni laboras en la mondo kaj por la mondo, kiel mi jam diris. Eĉ Unesko, eĉ kelkaj neesperantistoj mem fariĝas pli kaj pli sentemaj pri la danĝero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion. Mi vere hontus, kiel esperantisto, lasi la neesperantistojn defendi la parolantojn de malgravaj kaj atakataj lingvoj. Malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskaŭ ĉiuj lingvoj, la itala, la germana, la ĉina mem kiel la bretona aŭ la ujgura. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj da homoj en la mondo, kiuj estas ĉiutage, ĉiuhore, ĉiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskiĝis. En ĉi tiu situacio ni simple ne rajtas retiriĝi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de la movado.

Ni devas paroli al la mondo. Nia tasko estas diri al, ekzemple, la ĉina registaro: Bone pri tio, ke vi deklaris la jaron de lingvoj, sed vi ne devas tiel fervore instrui al la ĉinaj civitanoj nur la anglan, ĉar per tio vi simple mem konstruas la kaĝon, en kiu vi estos enŝlosita morgaŭ. Instruu ankaŭ la hispanan aŭ la francan aŭ la japanan, se vi ne kuraĝas jam nun fari la decidan paŝon instrui al ĉiuj neŭtralan lingvon, kiu ne havas malantaŭ si kulturan industrion, kiu estas gvatanta embuske por detrui morgaŭ viajn librojn en la ĉina, viajn filmojn en la ĉina kaj viajn televidajn dissendojn en la ĉina. Ĉu vi ne kredas tion? Iru al Eŭropo por sperti la aferon.

Unuvorte ni laboru por iĝi monde agnoskata Esperanto Internacia, la movado, kiu aperas ĉie, kie fortulo provas devigi per forto, per mono aŭ alirimede malfortulon forlasi sian lingvon hodiaŭ kaj sian animon morgaŭ.

Kelkaj provoj faritaj en Eŭropo por atingi la vastan publikon montras, ke oni povas sekvi tiun publikan vojon sen grandaj problemoj, kaj eĉ ke la publiko estas sentema pri tiuj temoj.

La Esperanto-movado, kiel mi diris en la komenco, ne plu estas nur eŭropa fenomeno. Ĝi certe estas azia. En ĉi tiu salono mem ni havas la pruvon pri tio.Nia movado certe estas ankaŭ amerika. Pri Afriko ĉu mi diru plue, ke esperantistoj ekzistas kaj daŭre laboras en milita situacio ankaŭ en la koro de Afriko, en la regionoj de la grandaj lagoj, kie okazas daŭre militoj, ĉar kelkaj eŭropaj kaj amerikaj triboj luktas inter si por okupi la teritorion de aliaj. En tiu regiono oni instruas Esperanton, malgraŭ tio, ke oni bomb-atakas lernejojn, ne vere nur pro tio, ke oni instruas Esperanton en ili. En tiu regiono oni biciklas tra la kavoj kaŭzitaj de la militoj dekojn da kilometroj por klarigi al atentaj lernantoj ke ĉiuj substantivoj finiĝas per –o. Fakte Esperanto estas eĉ pli forta ol milito.Oni ne nur instruas pri finaĵoj kaj substantivoj, sed oni instruas pri homa amo kaj egaleco kaj malamo al militoj kaj al la militantaj triboj. Ni devas, en ĉi tiu momento, danki al la Sud-afrikaj kaj tanzanaj esperantistoj, kiuj klopodas akcepti ĉe si rifuĝintojn el tiuj militoj.

Mi ne multon diros pri Oceanio, el kies landoj tamen multaj reprezentantoj estas hodiaŭ ĉi tie kun ni. Mi diros malmulton ankaŭ pri la araba mondo. Vi ja scias pri la malgrandaj movadetoj ekzistantaj en kelkaj landoj sed eble vi ne scias, ke en la granda tragedio okazanta en Irako okazas aferoj de ĉi tiu speco: usona soldato esperantisto restas tie kelkajn monatojn kaj klopodas kompreni la lokajn homojn kaj laŭeble amikiĝi kun ili. Li tamen sukcesas krei al si multajn irakajn amikojn. Reirinte al Usono li skribas al mi, kaj petas lernomaterialojn en la araba, ĉar li volas sendi ĝin al siaj irakaj konatoj, kun kiuj la rilatoj daŭras. Aferoj de ĉi tiu speco jam okazis en aliaj militoj, sed ili daŭre emociigas, ĉar ili pruvas ke esperantistoj ne ŝanĝiĝas. Ili daŭre restas konvinkitaj esperantoj pri pli bona mondo en la plej teruraj situacioj.

Ni venu fine al Eŭropo. Pro serio da premoj kaj hazarde favoraj cirkonstancoj oni sukcesis atingi, ke la Eŭropa Parlamento voĉdonu priteksto, kiu enhavis mencion pri Esperanto. Granda parto de la parlamento subtenis Esperanton. Tio signifas, ke en la konscio de ĉiuj la valoroj ligitaj kun Esperanto estas klaraj, ofte pli klaraj ol ili estas por la esperantistoj mem.

Tio tamen estis nur la unua provo. En la nova parlamento ni revenos kun novaj proponoj kaj eble ĉi-foje la forto-rilatoj povus ŝanĝiĝi. Eŭropaj esperantistoj eĉ pensas reveni per popola pet-skribo, kiun la nova eŭropa baza leĝo aŭ konstitucio, kiel kelkaj nomas ĝin, permesas, kondiĉe ke oni kolektu unu milionon da subskriboj.

Aliflanke ni ne devas ludi ĉiujn niajn ŝancojn je nur unu karto. La eŭropa batalkampo estas grava, sed la rezultoj de la batalo ne estas certaj. Por iri al konkretaj ekzemploj, se brazila televida kompanio dissendas kurson pri Esperanto, se la rusa parlamento diras ion por Esperanto, se la ĉina ministerio pri edukado intensigas sian apogon al instruado de Esperanto en ĉinaj lernejoj, ktp. tio estas la plej bona helpo por la esperantistoj, kiuj provas konvinki homojn en Bruselo.

Gravan rolon havas ankaŭ la esperantistoj en anglalingvaj landoj. Ne eblas nei, ke ni vivas en situacio de lingva kaj kultura imperiismo. Temas pri la sekvoj de la situacio, pri kiu mi parolis antaŭe. Tiuj, kiuj neas tion, simple eraras. Se artikolo aperas en anglalingva ĵurnalo ĝi estas represata eĉ en ĉina aŭ itala ĵurnalo. La malo preskaŭ neniam okazas. Pro tio ni bezonas fortan movadon en ĉiuj anglalingvaj landoj. Se, ekzemple, la usona movado estus same multnombra kiel la brazila, la efiko de tio, kion ili farus ne estus dekoble sed centoble pli granda.

“Justeco” estis ŝatata esprimo de Zamenhof, kaj ĝuste por paroli pri ĉi tiu justeco inter ĉiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, ni venis al Pekino. La kongresa temo de ĉi tiu kongreso: "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj" klare diras ke esperantistoj estas por plurcentra mondo, en kiu ĉiuj parolu kaj ĉiuj aŭskultu. Pri ĉi tio mi povas diri, ke la Esperanto-movado havas precize la saman pozicion kiel la ĉina registaro aŭ la citita Raporto pri Homa Evoluo en 2004. Ni, la esperantistoj, krome asertas, ke tiu celo povas esti realigata nur per unu neŭtrala internacia lingvo. Pri tio ni certe dum la semajno provos konvinki niajn afablajn gastigantojn kaj la ceteran mondon.

Fine mi volas diri al vi, por fini per malpli serioza rimarko, ke ni ne estas la unuaj vizitantoj de Ĉinujo, kaj certe mi ne estas la unua italo, kiu venis al Pekino. Antaŭ mi venis iu alia, Marko Polo, antaŭ multaj jarcentoj kaj li lasis al ni libron, kies titolo en Esperanto estas “La libro de mirindaĵoj”. Tiuj mirindaĵoj estas la mirindaĵoj de la tiama Ĉinujo. Mi bondeziras al vi konatiĝi dum ĉi tiu semajno kun la mirindaĵoj de la nuna Ĉinujo. Unu el ili, kiun ni certe malkovros dum la semajno, kredu tion aŭ ne, estas ke kaj la esperantistoj kaj Ĉinujo deziras labori por mondo pli ekvilibra kaj pli justa.

Dankon pro via atento.