Unua paĝo >> Informoj
 


Parolado de Humphrey Tonkin en la inaŭguro de Esperanto-Bosko


Karaj ĉinaj gastigantoj,

Karaj kongresanoj,

Tiu ĉi loko nomiĝas Esperanto-Bosko. Bosko estas iom nekutima vorto, ĝi estas ĉarma vorto. Ĝi signifas ne nur kolekton de arboj, sed efektive iun lokon, kie oni povas ripozi, kie oni povas sin kaŝi. Vi povas pensi pri du uzoj de tiu vorto en la Esperanto-literaturo. Unu estas en tradukita teksto, la tradukita kanto el la angla. Temas pri kimra (regiono en Britujo) kanto. Kaj tiu poemo traktas pri bosko-frakseno kaj frakseno estas speco de arbo. Kaj ĝi memorigas pri ripozloko, loko kie oni povis sidi kaj pensi pri si kaj pensi pri la naturo. Kaj estas alia mencio de bosko en la Esperanto-literaturo, en belega poemo de Kalocsay. Kalocsay skribas poemon pri la insulo Margareta en Budapeŝto. Sur ĝi iam estis monaĥejo. Sed poste oni konstruis tie sur la ruinoj de la monaĥejo parkon. Kaj tien la geamantoj de Budapeŝto iras. Do ĝi estas kvazau, kiel la poemo diras, ĝi estas amkaŝa bosko. Mi esperas, ke lau la tradicio de la Esperanto-literaturo ankau tiu ĉi Esperanto-bosko estos loko de ripozo. Mi esperas, ke ĝi estos loko de amo. Mi esperas, ke ĝi estos loko de memoro. Ne estas malofte, ke dum Kongreso oni dediĉas iun lokon, iun parkon, iun straton au ion tian, celebre au feste al tiu kongreso. En 1959 en Varsovio ni dediĉis straton je la nomo de Zamenhof. Antau kelkaj jaroj en Zagrebo ni dediĉis monumenton. Sed mi povas aserti kun absoluta certeco, ke neniam ni dediĉis tiel belan lokon je la nomo de Esperanto. Mi volas danki al la pekina registaro pro la helpo, kiun ĝi donis por krei tiun ĉi parkon. Kaj mi volas danki al la esperantistoj de Pekino kaj de Ĉinio ĝenerale pro la ideo dediĉi boskon al Esperanto. Kaj mi diru al la ĉinaj esperantistoj, ke post kelkaj tagoj vi eniros periodon similan al tiu, ke virino kiu ĵus naskis. Vi kun plezuro festos la malaperon de via granda pezo. Sed vi ankau iomete deprimiĝos pro tio, ke tamen la esperantistoj malaperis kaj reiris al siaj hejmoj. Do vi venu tiam al la Esperanto-bosko por memori kaj iomete tristi, malfeliĉi pri la malapero de la esperantistoj, sed ankau kun granda ĝojo, ĉar ni lasas parton de nia koro ĉi tie en Pekino.

Koran dankon!