Unua paĝo >> Tra la Lenso
 

En la infanvartejo Song Qingling

Teksto de ANNA LO JACOMO kaj MELIE RIVIERE
Foto de ZHAO XI

Ni multe amuziĝas ĉi tie. Estas multaj infanoj de diversaj nacioj. Ni trovas multajn amikojn. Tie ĉiuj estas tre simpatiaj. Estas amaso da fareblaĵoj, kaj la etoso estas ege agrabla. La muroj estas ornamitaj per infandesegnoj kaj en la salono troviĝas interalie piano, televidilo kaj blanka tabulo.

Plej ofte, ni akrobatas kun niaj amikinoj kaj la vartistinoj helpas nin. Krom tio, ni estas fotataj aŭ ludas per aliaj elekteblaj ludoj. Ĉiukaze, estas plej bone, kaj ni longe memoros tion.