Unua paĝo >> Forumo
 


La Bahaa Vidpunkto pri Mondaj Lingvaj Problemoj

Kimiko Schwerin
Bahaa Internacia Komunumo

1. Enkonduko

La temo de ĉi tiu simpozio resonas laŭte en la mensoj kaj koroj de ĉiuj membroj de la Bahaa Internacia Komunumo, ĉar tiu Komunumo emfazas la finan adopton de universala helplingvo kiun lernos ĉiu civitano de nia planedo, kune kun la gepatraj lingvoj. Aldone, niaj membroj ankaŭ havas specialan rilaton al la lingvo Esperanto kaj al Esperantistoj. Estas du kialoj por tio. Unue, la filo de la Fondinto de nia Komunumo, ‘Abdu'l-Bahá, laŭdis la klopodojn de la Esperantistoj krei universalan helplingvon kiu estus facile lernebla por preskaŭ ĉiu ajn homo sur nia planedo. Se tia lingvo estus akceptata de ĉiuj popoloj, tio solvus multajn problemojn kaj miskomprenojn kaŭzitajn ĉar diversaj homoj uzas malsimilajn lingvojn, kaj samtempe plifaciligus tutmondan komunikadon kaj kunlaboron kiel neniam antaŭe. Sed estas ankoraŭ pli subtila kialo: la filino de Doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, estis mem amata ano de la Bahaa Komunumo. Do, niaj komunumanoj havas grandan respekton por la klopodoj de la Esperantistoj, kaj simile havas grandegan respekton por la morala forteco kaj spirito kiun D-ro Zamenhof helpis inspiri en sian filinon, kiu dediĉis sin al la helpado de tiuj malpli bonŝancaj ol ŝi mem, eĉ dum ŝiaj lastaj du jaroj, en la neimageble teruraj kondiĉoj de la Varsovia Geto. Ĉi tio estas fundamenta temo de ĉiuj grandaj hom-amaj entreprenoj: oferi sin pro la bono de aliaj.

2. La Bahaa Vidpunkto pri Mondaj Lingvaj Problemoj

Laŭ Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Internacia Komunumo, “la plej granda ilo por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion” estas la realigo de universala helplingvo. Bahá'u'lláh forte rekomendis al la gvidantoj de la mondo elekti unu lingvon por la uzo de ĉiu en la mondo, kaj adopti komunan skribon. Li ankaŭ asertas ke tiu ĉi universala helplingvo estos la kaŭzo de la homa unuiĝo, kaj unu el la signoj de la ‘plenkreskiĝo' de la homaro:

“Ekde la komenco de tempo mem, la lumo de unueco prilumis la mondon, kaj la plej granda rimedo por homara unuiĝo estas ke la popoloj de la mondo komprenu la skribon kaj lingvon de aliaj.” Bahá'u'lláh forte rekomendis al la gvidantoj de la mondo, ke ili ‘aŭ elektu unu lingvon inter tiuj jam ekzistantaj, au alian, novan lingvon. Simile, ili elektu komunan skribon. Ambaŭ estu instruataj en ĉiuj lernejoj de la mondo. Tial la mondo estos rigardata kiel unu lando kaj unu hejmo.”

En la ĉi-subaj paragrafoj mi donas ĝeneralan priskibon pri lingvaj problemoj kiujn la Bahaa Komunumo spertas, kaj poste kelkajn komentojn pri la celo de universala helplingvo. Mi prezentos nian vidpunkton pri la efiko de la elekto de tia lingvo sur la mondan civilizacion. Mi ankaŭ diskutos la demandon, kiu lingvo estu elektata, kaj kiu farus tiun decidon, kaj komentos pri la neceso havi tutmondan interpromeson akcepti universalan lingvon kaj universalan skribon. Fine, mi konkludos kun kelkaj komentoj pri la urĝa bezono de tia lingvo por antaŭenigi tutmondan pacon kaj komprenemon.

3. Lingvaj problemoj en la Bahaa Internacia Komunumo

Lingvaj problemoj kiuj alfrontas la Bahaan Internacian Komunumon praktike, intense kaj daŭre inkluzivas la jenajn:

a. Internaciaj konferencoj. La Bahaa Internacia Komunumo ofte okazigas konferencojn trans naciaj landlimoj. En tiuj konferencoj tradukado kaj interpretado en multajn lingvojn estas peza sed sincere plenumita devo.

b. Dokumentoj kaj korespondado inter la internaciaj, naciaj kaj lokaj niveloj. En la nuna tempo, la angla lingvo estas uzata kiel la plej disvastigita lingva komunikilo. Ĉi tiu kutimo, tamen, limigas komunikadon kun ne-anglaj popoloj kaj landoj. Estas malfacile, aldone, trovi ĝustan ekvilibron inter la angle-parolantoj kaj la ne-angle parolantoj.

c. Internaciaj kunvenoj. Ĉiun kvinan jaron la Bahaa Komunumo kunvenigas Internacian Kunvenon por elekti la Bahaan Tutmondan Konsilantaron, kiu gvidas la Internacian Bahaan Komunumon. Proksimume mil kvincent naciaj reprezentantoj kunvenas por diskuti aferojn rilate al la Bahaa Kredo kaj interŝanĝi diversajn spertojn. Kvankam la angla lingvo estas la ĉefa komunikilo ĉe ĉi tiuj internaciaj kunvenoj, amaso da interpretistoj kaj tradukistoj, kaj antaŭ-kunvena tradukado de amaso da dokumentoj en diversajn lingvojn, estas bezonata kaj ĉe la nacia, kaj ĉe la internacia niveloj.

d. Eksterlanda vojaĝado kaj loĝado. Bahaanoj kiuj vojaĝas al kaj loĝas en aliaj landoj por provizi spiritan gvidadon, kaj kiuj, kiel instruistoj, scientistoj, kuracistoj kaj komercistoj provadas kontribui pozitive al la popoloj de tiuj landoj, ofte renkontas problemojn pro la nescio de la loka lingvo, kaj la bezono lerni la lingvon, aŭ la lingvojn de la landoj en kiuj ili laboras. Iliaj vivoj estos tiom pli facilaj kiam la universala helplingvo efektiviĝos.

e. La granda diverseco de la Bahaa Komunumo. La Bahaa Komunumo inkluzivas grandegan etnan kaj nacian diversecon. Pli ol du mil nacioj, etnaj grupoj kaj triboj estas membroj de la Bahaa Komunumo, kaj estas multe da lingvoj parolataj en ĝi. Ĉi tio, kompreneble, kaŭzas multajn malfacilecojn similajn al tiuj de aliaj internaciaj organizaĵoj kaj komunumoj. Multaj rimedoj estas dediĉitaj al la tradukado de korespondaĵoj, libroj, raportoj, dokumentoj por eksteraj organizaĵoj, ret-paĝoj kaj aliaj inform-materialoj por la ĝenerala publiko. Aldone, kiel religio kun multaj Sanktaj Skribaĵoj, la Bahaa Komunumo havas la devon traduki la Sanktajn Skribaĵojn zorgeme kaj ekzakte por respeguli la originalajn tekstojn. La Bahaa administracio pritraktas tiajn aferojn kiom ĝi povas, kun la helpo de tradukistoj, plejparte voluntuloj. Informo pri la Bahaa religio kaj la Sanktaj Skribaĵoj nun estas tradukita en pli ol okcent lingvojn, sed ofte nur malgrandparte pro manko de rimedoj.

Pri la demando, ĉu la Bahaa Komunumo decidis pri precizaj agadplanoj pri la lingva problemo, mi povas raporti ke oni ĝis nun ne decidis ion mondskale. Kelkfoje kaj kelkloke, pro praktikaj problemoj, iu decidas uzi unu lingvon por internacia komunikado, kaj pro evidentaj kialoj, ĝenerale oni uzas la anglan lingvon. La du oficialaj lingvoj de la Bahaa Tutmonda Konsilantaro estas la angla kaj la persa. Naciaj konsilantaroj, ekzemple, ankaŭ devas decidi pri la uzo de unu lingvo el multaj ĉe Bahaaj laborkunvenoj, kaj ofte havas liston da lingvoj kiuj uzeblas por tradukado kaj interpretado.

Do, la lingva problemo tute ne estas solvita interne de la Bahaa Komumuno, kaj verŝajne ne estos solvita dum la proksima estonteco. La Bahaa Tutmonda Konsilantaro jam deklaris, “ke internacia komunikado estas malfacila en mult-lingva mondo estas klare evidente al kiu ajn Bahaano kiu vojaĝas eksterlanden aŭ kiu ĉeestas internaciajn konferencojn. Plue, ĝi opinias ke “elekti unu lingvon por Bahaa uzado kiel internacia helplingvo en la nuna tempo kaŭzus pli grandajn malfacilaĵojn ol ĝi solvus”. Tamen, ĝi konsilis al Bahaanoj ke ili “memoru ke lingva unuiĝo estas unu el la plej gravaj principoj de la Kredo, kaj ke ili subtenu la ideon, kiam eble, kaj preĝu ke en la baldaŭa estonteco la registaroj de la mondo elektos unu lingvon kiu estos instruita en la lernejoj de la tuta mondo kiel helplingvo, aldone al la gepatra lingvo de la studentoj” .

4. Cele al universala helplingvo

Nun mi ekzamenos kelkajn faktorojn konsiderotajn pri universala help-lingvo.

4.1. La celo de universala helplingvo

Por la Bahaanoj, universala helplingvo estas absolute nemalhavebla. Abdu'l-Bahá deklaris, ke “nur kiam lingva unuiĝo efektiviĝos, povos efektiviĝi kaj establiĝi la ‘Plej Granda Paco' kaj la Unueco de la Homaro. Per lingvo esprimiĝas la misteroj kaj sekretoj de homaj koroj. La koro estas skatolo, kies ŝlosilo estas lingvo”. Plue, la universala helplingvo ne estas nur por plirapidigi kaj plisimpligi la interŝanĝon de informado, sed por plifaciligi veran interkonsultadon, kiu estas ĉe la centro de la funkciado de la Bahaa Komunumo. La ‘Leĝo pri Konsultado' estas grava rimedo donita de la Fondinto por efektivigi veran unuecon inter la diversaj popoloj de la mondo. La Bahaa mondo, kies membroj estas en ĉiu parto de la mondo, uzas ĉi tiun metodon ĉiutage por solvi siajn problemojn, eĉ ĉe la internacia nivelo. Interkomunikado logike postulas komunan lingvon, kiun ĉiu povas kompreni kaj uzi. En la Bahaa Komunumo tre nature estiĝas multaj inter-rasaj kaj internaciaj geedziĝoj kaj familioj. Por ili, komuna lingvo kiun ĉiu familiano povas paroli flue donas senton de unueco kaj bonfarto.

Parolante pri universala helplingvo, Abdu'l-Bahá diris: “Per ĝi, internacia edukado ebliĝos ... La disvastiĝo de konataj faktoj pri la homa mondo dependas je lingvo. La klarigado de la Diaj instruoj disvastiĝas per ĝi. Se la diverseco de lingvoj, kaj la nekompreno de aliaj lingvoj daŭros, ĉi tiuj gloraj celoj ne povas esti atingitaj. Tial, la plejunua servo al la homa mondo estas establi ĉi tian lingvon por internacia komunikado. Ĝi ebligos trankvilecon en la homa komunumo. Per ĝi, scienco kaj arto disvastiĝos inter la nacioj. Ĝi ebligos la progreson kaj disvolviĝon de ĉiuj rasoj. Ni devas klopodi kiom eble ni povas establi internacian lingvon tra la mondo.”

4.2 Rezultoj de la akcepto de universala helplingvo

La instruoj de la Fondinto de la Bahaa Internacia Komunumo kondukas al koncepto de la homara estonteco kiu povas efektiviĝi, almenaŭ certagrade, per la akcepto de universala helplingvo. La sekvantaj diraĵoj plue klarigas certajn aspektojn de tiu koncepto.

“La unueco de la homaro, kiel antaŭvidita de Bahá'u'lláh, postulas la establon de Monda Komunumo en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estos proksime kaj porĉiame unuigitaj. La Monda Komunumo havos sian propran registraron, kies membroj, kiel kuratoroj de la tuta homaro, establos tiajn leĝojn kiuj ordigos la vivon, plenumos la bezonojn kaj alĝustigos la rilatojn inter ĉiuj rasoj kaj popoloj. ”

“Tutmonda Registaro, subtenata de internacia soldataro, plenumos la decidojn kaj efektigos la leĝojn de la Monda Komunumo, kaj protektos la unuecon de la tuta Komunumo. En ĉi tiu monda socio, rimedo por monda interkomunikado estos ellaborita. Ĝi inkluzivos la tutan mondon, liberigitan de naciaj malhelpoj kaj limigoj, kaj funkcios kun mirinda rapideco kaj perfekta reguleco. Monda lingvo, monda skribo, monda literaturo, universala sistemo pri mono, pezo kaj longeco, simpligos kaj faciligos interagadon kaj interkomprenon inter la nacioj kaj rasoj de la homaro. ”

“En tia monda socio, scienco kaj religio, la du plej potencaj fortoj en la homa vivo, forigos kontraŭemon, kunlaboros kaj harmonie disvastiĝos. La ekonomiaj rimedoj en la mondo estos plene utiligitaj, ĝiaj merkatoj estos kunordigitaj kaj disvastigitaj, kaj la distribuado de ĝiaj produktaĵoj estos ĝuste regulitaj.”

“Konkuremo, malamo kaj intrigo inter nacioj ĉesiĝos, kaj interrasan malamikemon kaj antaŭjuĝon anstataŭos inter-rasa amikeco, komprenemo kaj kunlaboro. La kaŭzoj de religia malpaco malaperos, kaj malĝustaj diferencoj inter klasoj estos nuligitaj. Povreco unuflanke, kaj troa riĉeco aliflanke, malaperos. La granda energio malŝparita pro milito, ĉu ekonomia ĉu politika, estos dediĉita al celoj kiuj plivastigos inventaĵojn kaj teknikajn novaĵojn kaj kondukos al plialtigo de la homa produktivo, al la malaperigo de malsano, al plialtigo de scienca esplorado, al la plibonigo de la sanstato de la homa korpo kaj la pliakrigo kaj plifajnigo de la homa cerbo, al la utiligo de la neuzataj kaj nuntempe nekonataj havaĵoj de la planedo, al la plilongigo de la homa vivo kaj la antaŭenigo de kiu ajn alia agento kiu povos stimuli la intelektan, moralan kaj spiritan vivon de la tuta homaro. ”

La homaro nun antaŭenmarŝas al tia mondo, pere de la unuigaj fortoj de la vivo. Tia mondo certe eventualiĝos, Bahaanoj firme konvinkiĝas, eĉ se nur post malfacilaj periodoj, miseksperimentoj kaj malsukcesoj. Universala helplingvo estos unu el la esencaj eroj de tiu estonta homa socio. Ĝi ankaŭ estos unu el la plej potencaj rimedoj por efektivigi tian tuthomaran socion.

4.3 Kiu lingvo estas la plej taŭga por fariĝi la universala helplingvo?

Nun ni rekonas la necesecon de universala helplingvo kaj scivolemas pri tio, kiu lingvo estos la plej taŭga por fariĝi nia komuna interlingvo. La jenaj komentoj, bazitaj sur Bahaaj Skribaĵoj, iom klarigos ĉi tiun aferon.

La angla: Kiel mi diris antaŭe, en la nuna tempo la angla lingvo plejofte uzatas por komunikado en la Bahaa Internacia Komunumo. Ĉi tio, tamen, estas nur pro praktikaj kialoj, kaj oni ne povas konkludi ke la Bahaanoj speciale preferus ke la angla lingvo fariĝu la universala helplingvo. Por ke la angla fariĝu la universala helplingvo, oni devos priatenti certajn ĝiajn karakterizojn, ekzemple ĝia gramatiko havu simplajn regulojn, kun neniu malregula gramatikaĵo, ortografio, morfologio aŭ diversaj dialektoj, por ke ĝi estu facile lernebla por la popoloj de la mondo.

La araba kaj la persa : Bahá'u'lláh malkovris la Parolon de Dio plejparte en la araba lingvo, kaj malpli en la persa. Bahá'u'lláh neniam postulis, en siaj skribaĵoj, ke liaj disĉiploj devus lerni tiujn aŭ kiun ajn alian lingvon. Li laŭdis la vastecon, esprimivon kaj elokventecon de la araba lingvo, kaj rimarkis ke neniu alia lingvo kompareblas pro ĝiaj vastaj eblecoj. Kompreneble, kelkaj Bahaanoj studas ĉi tiujn du lingvojn por aliri direkte al la originaloj de la Sanktaj Skribaĵoj.

Esperanto : Esperanto disvastiĝis jam tra la tuta mondo, multe pli ol kiu ajn simila lingvo. Bahaanoj estas kuraĝigitaj lerni ĝin kaj traduki Bahaan informadon en ĝin. En la Bahaaj Skribaĵoj troviĝas multaj tre pozitivaj komentoj pri Esperanto, ekz. la jenaj vortoj de Abdul-Bahá: “Kaj nun, Dio estu laŭdata, Doktoro Zamenhof inventis la lingvon Esperanto. Ĝi havas la eventualan eblecon fariĝi la internacia lingvo por interkomunikado. Ni ĉiuj devas esti dankemaj al li por ĉi tiu nobla provo, ĉar tiumaniere li servis bone al la homaro. Li inventis lingvon kiu donacos Diajn benojn al ĉiuj popoloj.”

Kaj ni povas trovi la jenan interesan profetan diraĵon pri Esperanto: “Ĉi tiu lingvo disvastiĝos kaj internaciiĝos certagrade, sed poste, pli kompleta lingvo, aŭ la sama lingvo kun kelkaj ŝanĝoj, estos akceptata kaj fariĝos universala.”

Tamen, kiel mi diris supre, la Bahaa Komunumo ĝis nun ne konsilis pri kiu lingvo estu elektita kiel la internacia helplingvo. Eĉ rilate al Esperanto, ni Bahaanoj subtenas ĝin, ne pro tio ke “ni opinias ke ĝi estos elektita kiel la helplingvo, sed ĉar ni subtenas la principon pri la neceseco de tia lingvo en la estonta monda civilizacio.”

Ni, kiel Bahaanoj, atendas senpacience la alprenon de universala helplingvo kiom eble plej frue. Tamen, ni ne estas protagonistoj de unu lingvo aŭ alia. La pozicio de la Bahaa Komunumo estas ke “kiam unu lingvo estos elektita de la nacioj de la mondo kiel la internacia komunikilo, sendube ankaŭ ni alprenos ĝin kaj uzos ĝin. Se tiu lingvo estos Esperanto, tio tre plaĉus al ni, pro niaj longaj kaj amikaj rilatoj kun Esperantistoj, kaj pro la granda kontribuo kiun ilia lingvo jam faris al la plibonigo de komprenemo inter la popoloj de la mondo”.

4.4. Kiu elektos la universalan helplingvon?

Bahaanoj firme kredas ke la tempo certe venos kiam internacia lingvo estos uzata universale, sed ni ankaŭ opinias ke ‘ne eblas nun antaŭvidi ekzakte kiam tio okazos”. “Unu lingvo povos nature formiĝi kiel la universala monda lingvo”, aŭ “supozeble eventoj devigos la registarojn, aŭ unuope aŭ kunlabore, elekti internacian helplingvon kiu estos instruata en ĉiuj lernejoj kaj uzata en internacia komerco” .

La Bahaanoj esperas ke “la registaroj de la mondo, pere de iliaj parlamentoj, efektivigos tiun historian decidon”.

Se la registaroj de la mondo konsentus ke aŭ ekzistanta lingvo, aŭ konstruita, nova lingvo estu uzata internacie, ni tutkore subtenus tion, ĉar ni deziras ke tiu ŝtupo cele al la unuiĝo de la homaro okazu kiom eble plej frue.

5. Konkludo: Tutmonda subteno al universala helplingvo kaj komuna skribo

Konklude, ni vidas la urĝan necesecon krei kaj alpreni universalan helplingvon kiun ĉiuj pololoj en la mondo lernos aldone al la propra gepatra lingvo. Ni tute ne subtenas la ideon, ke tiu lingvo anstataŭu kiun ajn el la nunaj ekzistantaj lingvoj. La helplingvo estos uzata kiel internacia komunikilo, kaj por komunikado trans lingvaj baroj. Bahaanoj, kiam ili klopodas propagandi la ideojn de sia Kredo por la transformiĝo de la mondo el ĝia nuna maltrankvilo kaj malpaco al mondo paca kaj harmonia, tute nature ankaŭ subtenas la ideon de internacia helplingvo, ĉar tio estas unu el la plej bazaj principoj de nia Kredo. Krom tio, niaj ligoj al la Esperanto-Movado estas tre proksimaj, preskaŭ ekde la naskiĝo de Esperanto, kaj nun estas daŭre flegataj de la Bahaa Esperanto-Ligo, kun membroj en pli ol kvindek landoj. La Bahaa Internacia Komunumo, kiel neregistara organizaĵo, kunlaboras kun Esperantistoj kaj aliaj Ne-Registraraj Organizaĵoj en Novjorko por la alpreno de internacia lingvo. La Bahaa Komunumo estas preta daŭrigi sian subtenon de la ideo de internacia helplingvo.

Permesu al mi konkludi per citaĵo el dokumento eldonita de la Bahaa Internacia Komunumo okaze de la kvinkdeka datreveno de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tiu dokumento enhavas plurajn sagacajn sugestojn pri la reformo, plibonigo kaj estonta disvolviĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. Unu el ĉi tiuj proponoj priatentas la lingvan problemon:

“Estus tre avantaĝe al la Unuiĝintaj Nacioj, kiu nun uzas ses oficialajn lingvojn, se ĝi aŭ elektus unu ekzistantan lingvon aŭ kreus novan lingvon por uzado en ĉiuj ĝiaj forumoj. Tian paŝon jam delonge proponis multaj grupoj, kiel la Esperantistoj kaj la Bahaanoj. Krom malaltigo de elspezoj kaj simpligo de burokrataj procedoj, tia ago plifortigus la spiriton de unueco.

Ni proponas la establon de altnivela komitato, kun membroj el diversaj regionoj kaj el diversaj kampoj, kiel lingvistiko, ekonomiko, la sociaj sciencoj, edukado kaj la amaskomunikiloj, kiu komencos atenteman studadon pri la afero de internacia helplingvo kaj komune uzata skribo. Ni antaŭvidas ke finfine la mondo ne havos elekton: ĝi devos elekti unu universale akceptatan helplingvon kaj skribon kiuj estos instruataj en lernejoj tutmonde, aldone al la lingvo aŭ lingvoj de ĉiu nacio. La celo estos plifaciligi la transiron al monda socio per pli bona komunikado inter nacioj, la malplialtigo de administraciaj elspezoj por komercaj entreprenoj, por registaroj kaj aliaj instancoj en la internacia vivo, kaj ĝenerala pliboniĝo de bonkoraj rilatoj inter ĉiuj membroj de la homa familio.