Unua paĝo >> Forumo
 


La paca disvolviĝo de Ĉinio

de ZHOU LIUXI (Licius)

Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Ĉinio praktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo, ĝia nacia ekonomio disvolviĝas rapide kaj ĝia totala nacipovo signife plifortiĝas. La frukto de ĉina disvolviĝo senprecedence profitigas la ĉinan popolon, kaj ĝi ankaŭ dividiĝas inter aliaj landoj. Multe da homoj en la mondo sentas ĝojon kaj inspiron de tio, tamen estas ankaŭ homoj, kiuj dubas kaj maltrankviliĝas pri tio.

Enirinte la 21-an jarcenton, Ĉinio disvolvas sin en pli granda potenco. Tio altiras la atenton kaj diskuton de la mondo. Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio nun sentas la neceson esprimi sian ideon pri la leviĝo: la leviĝo de Ĉinio estas paca disvolviĝo; ĝia leviĝo estas granda reprosperiĝo de la ĉina nacio, kaj samtempe tio kontribuegos ankaŭ al la mondpaco kaj la homa progreso. Jen kiel Ĉinio komprenas sian propran figuron kaj sian internacian rolon en la nova jarcento.

1.  La formiĝo de la ideo de paca disvolviĝo

Tiu ĉi ideo mem kreskas en longa tempo. La premiso de paca disvolviĝo estas paco. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la ĉina registaro klopodadis en paca diplomatio kaj bataladis kontraŭ invado. En 1955 ĉefministro Zhou Enlai partoprenis en la Bandunga Konferenco (Indonezio), en kies kadro Ĉinio iniciatis kun Hindio kaj aliaj landoj la Kvin Principojn de Paca Kunekzistado. Ĉinio ĉiam observas tiujn principojn kaj penas kunekzisti pace kun la aliaj landoj.

Rilate al la malvarma milito kaj hegemonio en la 60-70-aj jaroj, prezidanto Mao Zedong klare montris, ke Ĉinio ne hegemonios. Ĉinio faris sian kontribuon al la mondpaco en la sekvantaj jaroj. En la 80-aj jaroj, rilate al la malfortiĝinta malvarma milito kaj la ĉina politiko de reformado, Deng Xiaoping montris ĝustatempe, ke la nuntempa temo estas paco kaj disvolviĝo. La strategio farita sur tiuj bazaj kono kaj juĝo estis tre grava tiam por la diplomatio kaj enlanda administrado de Ĉinio. La ĉina gvidantaro de lia generacio ĉiam persistis en tiu temo kaj akiris pli kaj pli grandajn atingojn en diplomatio kaj nacia konstruado.

En la 3-a de novembro 2003 politika fakulo kaj konsilanto Zheng Bijian publike uzis la koncepton “paca leviĝo” en sia parolo en la Azia Forumo (Bo'ao, Hainan-provinco) pri aktualaj problemoj en Ĉinio. En la 10-a de decembro samjare ĉefministro Wen Jiabao, dum sia vizito al Usono, prelegis en la Universitato de Harvardo kaj serioze parolis pri la paca leviĝo de Ĉinio.

En la sekvantaj monatoj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao priparolis trifoje tiurilate, dum vicprezidanto Zeng Qinghong uzis la koncepton “paca disvolviĝo” en sia inaŭgura parolo al la 60-a kunveno de la Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko de UN okazinta en Ŝanhajo por ekspliki la vojon de ĉina disvolviĝo.

La du konceptoj, paca leviĝo kaj paca disvolviĝo, konkordas inter si en la enhavo kaj fariĝas unu ideo, kiu estas ne nur akademia vidpunkto, sed ankaǔ strategia elekto kaj nacia volo de Ĉinio. La paca disvolviĝo, por kiu penas la ĉina gvidantaro de la tria generacio, kombinas pacon kaj disvolviĝon. Tiu ĉi ideo estas riĉigo kaj etendo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, kaj ankaŭ perfektigo kaj pligrandigo de socialisma teorio.

2.  La enhavo de paca disvolviĝo

La paca disvolviĝo de Ĉinio estas disvolviĝo en pacaj cirkonstancoj; ĝi estas disvolviĝo en paca maniero; ĝi estas nacia reprosperigo, t.e., propra peno por disvolviĝo.

La procezo de moderigo en Ĉinio komenciĝis en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento post la renverso de Qing-dinastio. Ĝi antaǔeniris seninterrompe, kiam okcidentaj landoj estis okupitaj pri batalado dum la Unua Mondmilito. Tamen en la Dua Mondmilito ĝin trafis ruinigo. La ĉina popolo urĝe bezonis pacon. En diplomatio Ĉinio ĉiam observas la Kvin Principojn de Paca Kunekzistado. La popoloj de diversaj landoj, inkluzive tiujn de la tria mondo, aprobas kaj ŝatas tian starpunkton de Ĉinio. Tio bone montriĝis en 1971, kiam plejparto de la membroŝtatoj de UN subtenis la Ĉinan Popolan Respublikon regajni en tiu organizo sian leĝan pozicion.

La ĉina popolo estas pacama popolo. En ĝia historio ekzistis kelkaj dinastioj tre fortaj: Han, Tang, Yuan, Ming kaj Qing. En la dinastioj Han, Tang kaj Yuan, Ĉinio havis relative florantan komunikadon kun la najbaraj landoj kaj eĉ landoj en Centra Azio kaj Eŭropo. Dum la alternado de militoj kaj paciĝoj, pacaj interŝanĝoj restis la ĉefa tendenco. Ĉinio lernis multe da valoraĵoj de aliaj landoj, kaj ĝi mem ja faris siajn gravajn kontribuojn al la progreso de la monda civilizo. La Silka Vojo estas bona atesto por tio.

En la fruaj jaroj de okcidenta evoluo kapitalisma, Ĉinio restis tre disvolviĝinta lando. En Ming-dinastio Zheng He vojaĝis sepfoje al la “Okcidenta Oceano” (t.e. la suda Pacifiko kaj Hindia Oceano). Li gvidis ŝipfloton tre grandan kun alta teknologio. La plej grandaj ŝipoj estis longaj je pli ol 100 metroj. Kaj kun 27-28 mil soldatoj la eskadro estis la plej forta en la tiama mondo. Tamen la sola afero, kiun ĝi faris, estis paca vizito al diversaj landoj; ĝi ne atencis aǔ invadis ilin.

En Qing-dinastio (precize en 1689) Ĉinio subskribis landliman traktaton ĉe Nerĉinsk kun Rusio. Tiam la cara Rusio invadis la ĉinan teritorion -- la basenon de Heilong-rivero. Tamen laǔ la traktato Ĉinio forcedis teron inter la lago Bajkalo kaj la Ekstera Xing'an-montaro por la retiro de rusaj trupoj. Ĉio tio montras, ke Ĉinio preferis pacon al milito.

Post 1840 Ĉinio estis ofte invadata de okcidentaj potencoj. Ili venkis Qing-dinastion kaj altrudis al ĝi neegalajn traktatojn, laŭ kiuj la ĉinaj rajtoj de dogano, poŝto, fervojoj, minoj kaj eĉ diplomatio estis plejparte tenataj en fremdaj manoj. Ĉinio perdis larĝan parton de sia teritorio. En la Dua Mondmilito la japanaj militaristoj invadis Ĉinion kaj mortigis sennombrajn ĉinojn. Dum la lastaj pli ol 160 jaroj Ĉinio suferis multe de fremdaj atencoj. Ĝi estis tre malforta, humiligita kaj tretata.

La sukceso de la ĉina revolucio forĵetis la nacian humiliĝon. Tamen Ĉinio estas ankoraŭ ne riĉa kaj forta. Ĝi devas koncentri sian forton konstrui bonhavan socion, kaj ĝi devas ankoraŭ stari kontraŭ pluraj eksteraj malhelpoj kaj premoj. Kial ĝi povas minaci aliajn landojn? Ni ne havas militan bazon en fremdaj landoj nek soldaton kiel altrudanton. Klare, la ĉina minaco estas nur fantazio inventita de iuj, kiuj ne ĝojas je la prosperiĝo de Ĉinio.

En internaciaj aferoj, aparte pri internaciaj konfliktoj, Ĉinio substrekas la rolon de UN kaj defendas ties aŭtoritaton. Ĉinio aktive plibonigas la kunlaboradon kun la Asocio de Sudorient-aziaj Nacioj. En la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Ĉinio prenas iniciatemon antaŭenpuŝi najbarajn amikajn rilatojn kun Rusio kaj la kvar landoj de Centra Azio. Ĉinio ludas aparte gravan rolon en la sesflanka intertraktado por sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Ĉio tio signifas, ke Ĉinio volas akiri pli favorajn rilatojn kun aliaj landoj kaj penas por regiona kaj monda paco.

La ideo de paca disvolviĝo estas pliriĉiĝo kaj etendiĝo de la Kvin Principoj por Paca Kunekzistado. Ĝi estas nova kontribuo de la ĉina gvidantaro de la tria generacio al la idealo de la mondpaco. Ĝi estas ankaŭ sincera kaj serioza promeso de Ĉinio al Azio kaj al la tuta mondo, kio spegulas la ĉinan respondecon por la estonteco de la mondo kaj homaro.

En la 24-a de aprilo 2004 prezidanto Hu Jintao parolis en la Azia Forumo (Bo'ao) pri la disvolviĝo de Ĉinio. Post tio iu usona politikisto diris: “Mi rimarkas, ke prezidanto Hu kaj lia gvidantaro penas por la entrepreno nomata paca leviĝo, kiu multe trankviligas aliajn landojn de Azio kaj kiu estas tre grava por la tuta aspekto de Azio” Efektive, la paca leviĝo (disvolviĝo) de Ĉinio jam estas atentita kaj agnoskita de multaj homoj en la mondo.

3.  La vojo de ĉina disvolviĝo

En la moderniga konstruado de Ĉinio prezidanto Mao ĉiam emfazis la principon apogi sur propraj fortoj. Ekde la reformado kaj pordmalfermo Ĉinio multe substrekas enkondukon de fremdaj kapitalo kaj tekniko por plirapidigi la disvolviĝon. Tio estas ĝusta kaj necesa. Tamen Ĉinio ne povas dependi tute de fremdaj landoj. La apogpunkto devas esti metita ĉefe sur proprajn fortojn.

En pli kaj pli akraj internaciaj konkurencoj estas maloportune dependi sole de fremdaj landoj, ĉar per tio Ĉinio ne povos gajni iniciativon. Kaj plie, kompleta dependeco de fremdaj landoj signifas kompletan okcidentiĝon, kies rezulto estos, ke Ĉinio fine perdos sian direkton. Nun ni esperas, ke ni havos mondon diverskoloran, sed ne unukoloran. Ĉinio devas lerni de Okcidento, tamen ĝi ne devas imiti Okcidenton en ĉiuj aferoj. Ni devas dependi de niaj fortoj kaj konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj.

Kion fari? La plej grava afero estas daŭrigi la reformadon pli profunde, ĉar nur tion farante ni povas mobilizi kiel eble ĉiujn pozitivajn faktorojn por plej granda profito kaj eviti kiel eble ĉiujn negativajn influojn.

En la pasintaj jardekoj Ĉinio starigis, laǔlonge de la marbordo, specialajn ekonomiajn distriktojn en Shenzhen, Zhuhai, Shantou, Xiamen kaj Hainan kaj malfermis pli ol dek urbojn. Ili ludis signifoplenan rolon en vigligo de la ĉina ekonomio.

Nun Ĉinio celas disvolvi regionan ekonomion, aparte la ekonomion de la Delto de Yangzi-rivero kaj la Delto de Perlo-rivero. La ekonomia delto de Yangzi-rivero inkluzivas la malsupran basenon de tiu rivero, t.e. Ŝanhajo kun Jiangsu-provinco kaj Zhejiang-provinco (kun evoluintaj urboj Nankino, Suzhou, Hangzhou, Ningbo ktp.). Ŝanhajo estas la plej granda urbo en Ĉinio. Tamen antaŭ la reformado ĝi stagnis dum longa tempo, ekzemple, ĉiu loĝanto havis po nur 3 kvadratajn metrojn da loĝ-areo, sed nun 13 kvadratajn kilometrojn. La enmigrintoj jam konsistigas 30% de la populacio. Kiel la gvidanta forto de la delto ĝi kreas 1/8 de la tutlanda produktovaloro per nur 1% de la tutlanda populacio. Ĝia unika avantaĝo estas kompetentuloj kaj teknikoj. La finkonstruado de tiu delto sekvigos plian impeton de la ĉina ekonomio. La ekonomia delto de Perlo-rivero inkluzivas Kantonon, la specialajn ekonomiajn distriktojn Shenzhen kaj Zhuhai kaj la specialajn administrajn distriktojn Hongkong kaj Makao. Ĝi estas regiono de malfermitaj ekonomio kaj komerco kun granda povo de internacia konkurenco. La harmonia laboro de tiu ekonomia regiono multe antaŭenpuŝos la disvolviĝon kaj reformadon de la ĉina ekonomio. Fakte, lastatempe oni etendis la regionon por enretigi Guangxi, Yunnan kaj Hainan, formantajn la “superdelton perlan”.

Antaŭ kelkaj jaroj la ĉina registaro ellaboris strategion por disvolvi la okcidentan parton de la lando. La urbo Chongqing fariĝis municipo en 1997, kio plifortigis ĝian pozicion de politika centro kaj ekonomia komandejo. Efektive, antaŭ 10 jaroj alia granda paŝo estiĝis, tio estas la komenco de la akvoutiliga konstruo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero. En 1997 la digo ekbaris la riverakvon. En 2003 la unuaperioda konstruo komencis produkti elektron, kaj en unu jaro ĝi jam produktis 25.8 miliardojn da kilovatthoroj da elektro.

En la okcidento de Ĉinio estas abundaj riĉfontoj de hidroelektro kaj naturgaso. Tiurilate estas grandaj projektoj “konduko de elektro de okcidente orienten” kaj “konduko de naturgaso de okcidente orienten”, aparte al la du deltoj. Ili donas kaj donos grandegan profiton ekonomian.

Iu grandioza konstruo menciinda estas la Qinghai-Tibeta Fervojo. La konstruado de la norda sekcio jam finiĝis antaŭ kelkaj jaroj. La suda sekcio estis komencita en 2001. Tiu ĉi fervojo estas plej alta (ĉ. 5000 metroj) surper la marnivelo, laŭlonge de kiu estas tre komplikaj geologiaj kondiĉoj, aparte en zono de tundro, kaŭzantaj sennombrajn malfacilojn al la konstruado. Malgraŭ tio la inĝenieroj kaj laboristoj, per siaj obstina batalvolo kaj superaj teknikoj, subigas ĉiajn barojn kaj danĝerojn. La reloj nun etendiĝas kelkajn kilometrojn ĉiutage. Tiu ĉi fervojo estas gravega al la okcidenta konstruado kaj nacia solidareco. Nordokcidente estas projektoj disvolvi karakterizitajn agrikulturon kaj tekstilan industrion.

Lastatempe la registaro prezentis programon reprosperigi la nordorienton, kiu estas malnova bazo de industrio, kun bona fundamento de produktado de karbo, ŝtalo, maŝinoj, aŭtomobiloj, aviadiloj, ŝipoj ktp. Kaj antaǔ nelonge estiĝis granda entrepreno de Liaohe-olekampo. Tamen dum pluraj jaroj la malnovaj entreprenoj trovis malfacilegojn transformi siajn produktajn modelojn, kaj sekve multaj laboristoj perdis sian laboron. Per aplikado de revigliga plano la ŝtato helpos tiujn entreprenojn ĝustigi la strukturon de produktado, por ke ili efektivigu novan leviĝon.

Samtempe, la ŝtato flegas agrikulturon tie, aparte la grenprodukton. Jilin-provinco okupas gravan lokon tiurilate. Ankaŭ Heilongjiang-provinco, precipe ĝia “norda sovaĝejo”. Tiu loko estis marĉo kaj herbejo antaŭe. Post 1946 venis pli ol 200 mil ekssoldatoj por ĝin kultivi, kaj post 20 jaroj venis pli ol 400 mil edukitaj junuloj por fariĝi terkulturistoj. Nun la loko jam fariĝis “norda grenejo”. Kion ni devas fari plu estas levi la nivelon de mekanizo kaj scienco kaj teknologio en ĝia produktado. La ĉina popolo kreis per siaj manoj la belan estantecon kaj certe kreos pli belan estontecon.

La reprosperigo de Ĉinio inkluzivas multajn aliajn aferojn, ekzemple la “konduko de akvo de sude norden” kaj la projektoj por disvolvi sciencon kaj teknologion (por industrio, agrikulturo kaj partopreno en ekspluatoj de Antarkto kaj ekstera spaco), por helpi al malriĉuloj, por likvidi analfabetecon kaj popularigi devigan edukadon kaj por konstrui kelkajn universitatojn de monda nivelo. En oktobro 2003, sukcesis la flugo de homporta kosmoŝipo de Ĉinio, kio multe inspiras nin kaj instigas nin antaǔeniri.

La reprosperigo de Ĉinio estas tasko peza. La rudimenta etapo de socialismo, kalkulita de la mezo de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, bezonas almenaŭ 100 jarojn. Deng Xiaoping imagis, en la komenco de la 80-aj jaroj, desegnaĵon por modernigo de Ĉinio je tri paŝoj.

La unua paŝo : en la 80-aj jaroj, duobligi la totalan nacian produktovaloron (de 1980) kaj solvi la problemon pri vivteno de la popolanoj;

La dua paŝo : en la 90-aj jaroj, kvarobligi la totalan nacian produktovaloron (de 1980) kaj fari la popolanojn bonhavaj;

La tria paŝo : en la mezo de la 21-a jarcento, atingi la nivelon de meze evoluintaj landoj kaj pliriĉigi la popolanojn kaj fundamente realigi modernigon de la lando.

La unua paŝo jam realiĝis je la fino de la 80-aj jaroj; la dua paŝo jam realiĝis post la mezo de la 90-aj jaroj.

En 1997 prezidanto Jiang Zemin montris, ke la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento estas tempo por konstrui bonhavan socion en ĉiuj flankoj, kaj en la mezo de la 21-a jarcento Ĉinio devas fundamente realigi sian moderigon kaj konstrui sin en prosperan, civilizitan kaj demokratian socialisman landon.

4. Scienca vidpunkto de disvolvo

La daŭra disvolviĝo de Ĉinio postulas solvon de serio da problemoj. Antaǔ pli ol 20 jaroj la Kumunista Partio de Ĉinio realigis la transiron de la centra laboro por la unua fojo: de klasbatalo kiel centro al ekonomia konstruado kiel centro. Nun la gvidantaro de la nova generacio alfrontas transiron de la centra laboro por la dua fojo: de ekonomia konstruado kiel centro al harmonia disvolvo de ekonomio kaj socio. En tiu ĉi fojo, kiam la centra laboro transiras kun kerna ĉenero de konstruo de ŝtata sistemo, gravas la teoria bazo de disvolvo -- scienca vidpunkto de disvolvo: plenampleksa, harmonia kaj daŭrigebla disvolviĝo.

Efektive, kvankam Ĉinio jam akiris grandajn atingojn en siaj reformado kaj pordmalfermo, sekvas akompane negativaj efikoj. Ekzemple, dum transiro de siaj produktaj modeloj ŝtataj entreprenoj ofte malprofitas perdante multe da ŝtata kapitalo kaj multaj iliaj laboristoj perdas laboron. En la urbaniza procezo la kamparo perdas kampojn kaj la riĉfontoj agrikulturaj kaj arbaraj malmultiĝas. En la reformado de la registara sistemo, troviĝas koruptiĝo de oficistoj kaj fuŝado en ilia laboro. En la moderniga procezo perdiĝas tradicia kulturo kaj kriziĝas virtoj kaj kredoj. Ni estas pli kaj pli ĝenitaj de ekologia malboniĝo, kresko de “socivirusoj”, malfaciloj en eduko de junuloj ktp. Eĉ en la produktado ni nun havas taskon eviti solan superstiĉon pri la totala nacia produktovaloro.

En 2003 estis aprobita decido pri kelkaj problemoj por perfektigi la sistemon de socialisma merkata ekonomio. Tio ĝustatempe kaj plenamplekse difinis la politikojn kaj rimedojn por la dua transiro de la centra laboro.

Inter aliaj aferoj mi povas mencii agrikulturon. Ĉinio ĉiam alte taksas agrikulturon. Antaŭ la fakto ke grenkampoj daǔre malmultiĝas ekde 2002 kun malkresko de grenprodukto, la registaro elmetis serion da rimedoj en 2004, ekzemple, doni 11.3 miliardojn da juanoj kiel agrikulturan subvencion (inkluzive 2 miliardojn da juanoj rekte al terkulturistoj kiel subvencion por bonaj semoj). El tio rezultas ke la produktokvanto de someraj grenoj espereble plimultiĝos je 3%.

En Ĉinio profundiĝos la reformado de la socialisma ekonomia merkato kaj de koncernaj kampoj, kaj disvolviĝos kaj plifortiĝos socialisma demokrata politiksistemo.

Resume, Ĉinio persistos obstine en la politikoj de reformado kaj pordmalfermo. La ĉina popolo havas firman volon kaj fidon subigi ĉiujn malfacilojn, malhelpojn kaj danĝerojn sur sia vojo antaŭen. En la azia financa krizo en 1997, la ekonomio kaj financo de Ĉinio eltenis severan provon kaj faris kontribuon por helpi Azion transpasi la malfacilojn. Ĉinio estas potenca fidinda lando. Ĝi jam eniris en la Mondan Komercan Organizon. Ĝia ekonomio estos adaptita al la situacio de ekonomia tutmondiĝo, kaj ĝi rapidigos siajn paŝojn de disvolvo. Ĉinio aktive partoprenas plurrilate en internaciaj kunlaboroj, inkluzive kunlaborojn kun evoluintaj landoj kaj landoj de la tria mondo, kaj klopodas starigi novan internacian politikan kaj ekonomian ordon.

En intensaj internaciaj konkurencoj ni ne sentos nin malsuperaj, nek malhumiligos nin mem. Ni amikiĝos vaste kaj luktos pene. Ni akiros iniciativon disvolvi nian landon daŭre. La leviĝo de Ĉinio estas reprosperiĝo de la ĉina nacio kaj ĉina kulturo. Ĝi estas plena paca disvolviĝo. Ĝi utilas al la mondpaco kaj la homa progreso.

__________

*Profesoro de la Pekina Normala Universitato kaj la Universitato de Sud-centra Ĉinio