Unua paĝo >> Forumo
 


Vortoj post la 89-a UK

de LAŬLUM

Varmegis en Pekino la monat' julio,

Sed ardis pli la kor' de la Esperant-Legio,

Ĉar viglis la aktivoj de l' Okdeknaŭa UK --

La dua laŭ kalkulo en la ĉina historio.

 

Por la evento ĉinoj streĉe sin preparis,

Laŭ la ebleco ĉiuj ĉion pene faris:

Pretigis ĉion materian kaj spiritan

Necesan, kaj neniu energion ŝparis.

 

Okazis konferencoj por la gazetaro

Pri okazigo de la UK en ĉi tiu jaro.

Kaj Esperanto iĝis vorto pli konata

En hejmoj, societoj kiel en bazaro.

 

Aperis en Pekina Vespera Ĵurnalo

Kun pli ol miliona vasta legantaro

Jen mia artikolo pri la interlingvo --

Gratulis min pro ĝi konatoj kaj najbaro.

 

En klasoj Esperanton studis diligentaj

Junuloj progresantaj ĉiam plenatentaj,

Por pli lertiĝi en uzad' de Esperanto,

Sin ekzercadis ankaŭ la kursanoj elementaj.

 

Pli ol cent volontuloj venis al Pekino,

Por preni taskojn en la UK laŭ destino.

Cao Baozhu eĉ foris de l' filo libertempa

Pro l' urĝa bezono de l' UK en Pekino.

 

Mi tre bedaŭris, ke neeblis por mi fari

Kion mi volis dum la UK, devis ŝpari

Salutojn al amikoj novaj kaj malnovaj --

Pro tasko foje mi eĉ devis iom barbari.

 

Mi timis, ke okazos malagrablaĵo ia,

Ĉar spertoj mankas al ni por kongreso tia.

LKK-anoj ĉiam streĉe laboradis,

Kaj atentigis, helpis unu al alia.

 

La inaŭgur' solena sonis en majesto,

Cent sesdek programeroj sekvis kiel en testo.

Ne eblis por vi ĉion kapti, eĉ rigardi --

Kongreso nia estas granda manifesto.

 

Pro IKU mi ne povis eĉ vidi sukcesajn

Aranĝojn kaj instruajn kaj tre interesajn.

Pro intervjuoj kaj amikaj salutadoj

Mi forgesis ĉeesti kunvenojn necesajn!

 

Kion mi faru, se mi havas ne pli horojn

Por bone finplenumi ĉiujn la laborojn?

Mi vidis breĉojn, truojn dum irad' de l' UK,

Mi vidis ankaŭ plenajn penojn kaj fervorojn.

 

La fermo de l' Kongreso montris al ni scenon

Kortuŝan, ĉar l' amasoj sentis eĉ ĉagrenon,

Pro la finiĝo de la grandioza UK,

Deziris resti plu, ne volis hejmrevenon.

 

La kongresejo restis longe homoplena,

Ĉar multaj kongresanoj kun bedaŭr' miena

Serĉadis la amikojn novajn kaj malnovajn,

Kaj adiaŭi al ili kaj l' ejo kor-katena.

 

Forflugis la tridek-unua de julio,

Sed restas en memor' ankoraŭ ĉio

Neforgesebla de la 89-a UK –

Ĝi certe restos ĉiam en la historio.