Unua paĝo >> Forumo
 


A. Esperanto -- lingvo genia, racia, vere internacia

Por paroli pri la evoluo de Esperanto, ni devas komenci de ĝia fundamento.

D-ro Zamenhof ne estis specialisto pri lingvistiko, tamen li havis riĉan sperton pri lingvoj kaj de sia infaneco li jam akiris profundan konon pri lingvoj en praktiko. Kaj sian sperton kaj sciojn li utiligis en kreado de Esperanto kun forta deziro helpi la popolojn en interkompreno por paca kunvivo per kreo de interkomprenilo facila kaj oportuna.

Laŭ Duličenko, ĉirkaŭ 1000 projektoj de artefaritaj lingvoj estas kreitaj, el kiuj iuj estas aposterioaj (aŭ naturismaj ), aliaj aprioraj (aŭ skemismaj ) . Zamenhof prenis por si la mezan vojon inter ili, kaj ne sin direktis al iu ekstremo. Koncerne al la disvolvado kaj perfektigado , li praktikis lingvan demokratio n. Dank' al naturismo, li ligis sian lingvon al la vivantaj lingvoj kun vastaj uzantoj kaj longaj historioj kaj tradicioj; kaj dank' al la skemismo, Esperanto gajnis siajn simplecon, riĉecon kaj facilecon. Ĝuste la meza vojo kaj lingva demokratio kondukis Esperanton al sukceso.

    Li adoptis por sia lingvo la latinan alfabeton kun malmulta

Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn

Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz aj ej oj uj ja je jo ju aŭ oŭ eŭ

modifo. La latina alfabeto ja estas la plej vaste uzata tra la mondo, inkluzive de la Oriento, kie la ĉinoj, japanoj kaj vjetnamoj aplikis ĝin en siaj eksperimentoj de reformado de siaj skribaj lingvoj. La vokaloj kaj konsonantoj de Esperanto estas tre klaraj, la fonema sistemo tre belsona. Pro la malmulteco kaj klara distingebleco de ĝiaj vokaloj a e i o u, la esperantistoj kun malsamaj etnaj lingvoj kun diversaj fonemsistemoj povas facile kompreni unu alian. Kvankam la hungaroj alkutimiĝis al vasta o, la ĉinoj alkutimiĝis al vasta e, la japanoj al malklara u, la angloj kaj usonanoj al oŭ, tamen ili ne havas problemon en komunikado per Esperanto.

Zamenhof kreis la finaĵojn de la vortoj -o, -a, -oj, -aj, -on, -ojn, -an, -ajn, -i, -as, -is, -os, -u, -us, -e kaj tiel plu, kiuj multe helpas la uzantojn facile konstati la strukturon de la frazoj, facile ilin kompreni kaj ĝuste ilin uzi . Pro la aldono de la finaĵoj, la plejparto de la vortoj fariĝis plursilaboj. Zamenhof difinis, ke la akcento de la vortoj falu sur la antaŭlastan silabon, ĉar la finaĵoj ne portas la sencon de la vortoj. Li tamen ne donis finaĵojn al ĉiuj specoj de vortoj. Dank' al uzo de nombro da unusilabaj senfinaĵaj vortoj plej ofte uzataj kiel jes, ne, mi, vi, li, ŝi, ĝi, al, de, sur, sub, per, pri, por, pro, kaj, ĉar, du, tri, kvar, pli kaj tiel plu, la ritmo de la Esperantaj frazoj povas esti laŭplaĉe aranĝitaj por ke ili aŭdiĝu plaĉaj al la oreloj, kaj la tekstoj por sama enhavo en Esperanto ne pli longas ol tiuj en naciaj lingvoj.

La vortaro de Esperanto devenas de naciaj lingvoj, tamen ĝ i ne estas absolute naturisma. La kunmetado kaj derivado en ĝia vortfarado laŭ la 16-regula gramatiko donita de d-ro Zamenhof ebligas al ni fari milojn kaj milojn da novaj vortoj laŭ bezono. Dank' al la derivado kaj kunmetado, Esperanto ne nur ŝparigas al ni multe da tempo por memori grandan nombron da radikoj, sed ankaŭ ebligas al ni krei novajn esprimojn laŭ bezono. Ekzemple, post la eltrovo de lasero, esperantistoj tuj kreis la vorton lumdisko por nomi la kompaktan laseran diskon.

    Ni devas aparte mencii la kreon de la 45 tabelaj vortoj de

I

I A

I AL

I AM

I E

I EL

I ES

I O

I OM

I U

TI

TI A

TI AL

TI AM

TI E

TI EL

TI ES

TI O

TI OM

TI U

KI

KI A

KI AL

KI AM

KI E

KI EL

KI ES

KI O

KI OM

KI U

ĈI

ĈI A

ĈI AL

ĈI AM

ĈI E

ĈI EL

ĈI ES

ĈI O

ĈI OM

ĈI U

NENI

NENI A

NENI EL

NENI AM

NENI E

NENI EL

NENI ES

NENI O

NENI OM

NENI U

pronomoj kaj adverboj. Ankaŭ en tio montriĝis la genio de nia majstro. Tiuj serioj de pronomoj kaj adverboj, precipe la rilataj pronomoj kaj adverboj kia, kies, kio, kiu, kial, kiam, kie, kiel, kiom multe kontribuas al la klareco de la kompleksaj frazoj.

La vortaro de Esperanto baziĝas ĉefe sur la eŭropaj lingvoj. Tamen en la praktika uzado ĝi akceptis ankaŭ nombron da vortoj el orientaj lingvoj inkluzive de la ĉina kaj japana. Ekzemple la japanaj vortoj gejŝo (virino lerta en danco kaj servado al gastoj dum drinkado), getao (japana ligna sandalo), kimono (japana longa malstrikta vesto), mikado (japana imperiestro), sakeo (japana rizvino), ŝintoo (japana religio), la ĉinaj vortoj huĉino (dukorda muzikilo), huntuno (farĉita pastaĵo kun maldika ŝelo), maĝango (speco de ludo kun 136 ostaj aŭ plastaj bloketoj), mantoŭo (vaporumita pano), tajĝiĉjuano (speco de gimnastiko) kaj toŭfuo (sojfaba kazeo) jam iris en vortarojn. S-ro Sekelj kaj aliaj opiniis, ke oni devas akcepti pli multe da vortoj el la orientaj lingvoj por fari la Esperantan vortaron pli internacia . Tamen ni pripensu, ĉu oni povus krei internacian lingvon, kies vortoj venu el ĉiuj lingvoj laŭ la ofteco en uzado? Eble ne estus tute neeble eltrovi tiajn vortojn hodiaŭ per la helpo komputiloj. Tamen tia vortaro kredeble plaĉos al neniu pro manko de interligo inter la radikoj. La internacieco de la vortaro de Esperanto kuŝas ne nur en la vasta uzateco internacia de la radikoj, sed ankaŭ en la skemismo en ĝia vortfarado per derivado kaj kunmetado. Dank' al apliko de dekoj da afiksoj kaj laŭregula kunmetado de radikoj, Esperanto ebligas al si multobligi sian vortaron per negranda nombro da radikoj kaj afiksoj. Tiu ekonomio en vortfarado estas unu el la avantaĝoj de Esperanto.

La racieco, logikeco, reguleco kaj simpleco de Esperanto estas oportunaj, bonvenaj, plaĉaj ja al ĉiuj ĝiaj uzantoj. Ankaŭ tio estas internacieco, ĉu ne?

La gramatikoj de la naciaj lingvoj permesas al si multajn nenecesajn komplikaĵojn, nelogikaĵojn kaj neregulaĵojn, kiujn la lernantoj devas pene memori por eviti erarojn. Por bone uzi la francan kaj rusan, oni devas memori la genrojn de la substantivoj; por bone uzi la anglan, oni devas memori centojn da neregulaj verboj kaj multajn neregulajn pluralajn formojn de substantivoj; por bone uzi la ĉinan, oni devas memori ge, jian, tiao, kuai, gen, zhang, bu, zuo, chuang, kun, ba, liang, cheng, zhi post bazaj numeraloj por ĝuste nombri la pecojn de objektoj. La gramatiko de Esperanto estas ne nur simpla, sed ankaŭ tre regula, senescepta, kaj posedante la malmultajn gramatikajn regulojn, oni povas fari vortojn kaj frazojn kun certeco. Foje, iu franca sinjorino diris al ni, ke la angla lingvo estas nemalfacila por ŝi, tamen post dekjara studado ŝi ne kuraĝas interparoli angle kun angloj kaj usonanoj. Kial? Ĉar ŝi ne estas certa pri la ĝusteco de siaj lingvaĵoj pro la abundo de esceptoj kaj nelogikaĵoj en tiu lingvo.

Esperanto apartenas al ĉiuj ĝiaj uzantoj , al kiuj dependas ĝia evoluado kaj en tiu lingva demokratio manifestiĝis la granda saĝo de Zamenhof por garantii la sanan kreskadon de la lingvo. Esperanto estas tute neŭtrala koncerne al la naciaj lingvoj. La disvastiĝo de la angla lingvo estigis lingvan hegemonion, kiu minacas la ekziston de etnaj lingvoj, precipe tiuj de malgrandaj popoloj, dum la neŭtrala Esperanto povas nur helpi ilin en internacia komunikado kaj eĉ en la disvolviĝo de ili. En tiu ĉi aspekto, nur Esperanto povas esti rigardata kiel vera neŭtrala internacia lingvo. Kvankam iuj naciaj lingvo j povas ludi rolon en internacia komunikado, tamen ili neniam povas fariĝi vere neŭtrala , kiu ne kunportas tendencon agresivan al aliaj naciaj lingvoj.

D-ro Zamenhof ne nur donis al ni perfektan projekton de internacia lingvo, sed ankaŭ plene montris ĝian kompetentecon kaj potencon en esprimado pri ĉio, inkluzive de tio, kion la Sankta Biblio, la literaturaj majstroj Ŝekspiro, Gogol, Dikens, Ŝilero, Heine, Goeto kaj aliaj esprimis. Esperanto manifestiĝis jam en siaj fruaj jaroj, kiel lingvo racia, genia kaj vere internacia. En la jaro 1894 jam pretis la Esperanta versio de Hamleto de Ŝekspiro.

En la jaro 1939, kiam mi eklernis Esperanton, mi jam lernis la anglan por 5 jaroj. Traleginte la broŝuron 《Esperanto en Unu Monato》 kaj komparinte Esperanton kun la angla, mi estis ĉarmita de la genia inventaĵo de d-ro Zamenhof. Esperanto forte interesis min kaj helpis min en lerno de la angla lingvo. Mi diligente studis la anglan dum 5 jaroj, tamen mi ne akiris la kapablon legi verkon de Ŝekspiro, sed post lernado de Esperanto dum iom pli ol unu jaro, mi jam povis facile legi la tragedion 《Hamleto》 en Esperanto. Mi legis la romanon 《Printempo en la Aŭtuno》 de Julio Baghy, la belan tradukon de la epopeo de Sandor Petofi 《Johano la Brava》 far K. Kalocsay. Mi legis la dramon 《La Rabistoj》 de Ŝilero, la romanojn 《La Faraono》 de Prus esperantigitan de Kabe, la 《Fundo de l' Mizero》 de Sierozouskij tute facile. Poste, mi komencis ankaŭ helpi aliajn lerni Esperanton kaj fariĝis gvidanto de kursoj. En la jaro 1950, mi venis en la redakcion de El Popola Ĉinio kaj komencis plene min okupi per laboroj per kaj por Esperanto, kio ebligis al mi observi la evoluadon de la lingvo dum pli ol duona jarcento.