Unua paĝo >> Forumo
 


B. Esperanto vivas, kreskas kaj progresas

Koncerne al la evoluo de Esperanto, ni povas konstati du tendencojn, nome naturisman kaj skemisman.

En la komenco, la vortaro de Esperanto en la Unua Libro konsistis nur el ĉ. 900 radikoj, sed nun en PIV k.a. modernaj Esperantaj vortaroj jam estas pli ol 25000 . Tio ja estas granda kresko.

Kvankam D-ro Zamenhof starigis la 16-regulan fundamentan gramatikon, tamen li mem enkondukis 41 novajn radikojn en la traduko de Hamleto, kaj poste li aldonis 242 radikojn al nova Esperanto-vortaro por germano, pro kio T. Cart plendis, ke tio malfaciligas la lernadon de la lingvo.

En la alia direkto, Zamenhof donis sian ekzemplon pri derivado en la 42-a Ekzercaro kaj kreis pli ol 50 vortojn el la radiko san kun la helpo de la afiksoj.

SAN

sana

sane

sano

sani

sanu

saniga

saneco

sanilo

sanigi

saniĝi

saneca

sanisto

sanilo

malsana

malsani

malsanulo

malsaniga

malsaniĝi

malsaneta

malsanema

malsanero

malsaneraro

sanigebla

sanigisto

sanigilo

resanigi

resaniĝanto

sanigilejo

sanigejo

sanilaro

malsanaro

malsanulido

nesana

malsanado

sanilaĵo

malsaneco

malsanemeco

saniginda

sanilujo

sanigilujo

remalsano

remalsaniĝo

sanigista

sanigilista

sanilista

malsanulista

malsanulejo

malsanulisto

malsanemulo

malsanulino

Grabowski kaj poste Mikhalski montris sian inventemon per kuraĝa ekspluatado de la eblecoj en vortfarado skemisma. Li uzis la finaĵon o kiel memstaran vorton en la esprimo: “L' o plej malbona” en sia Kondukanto internacia de l' interparolo (1890). Mikhalski sekvis lian ekzemplon kaj skribis: “Kienas mi?”

En la jaro 1952, mi helpis islandan kulturan delegacion dum ĝia vizitado al ĉinaj urboj. Inter ĝiaj membroj estis veterana esperantisto-verkisto sinjoro Ŧobergur Ŧodarson . Foje ni gastis ĉe agrikultura kooperativo kaj dum la festeno, s-ro Ŧobergur Ŧodarson diris: “Mi volas maltrinki.” Maltrinki? Mi neniam aŭdis tiun vorton, tamen post pripenso, mi tuj komprenis la spritan inventaĵon: Li volis uzi tualetejon por liberigi sin de la neceso. Tiu frape freŝa esprimo montris al ni la senliman eblecon de Esperanto en kreado de necesaj esprimoj. Tiu “maltrinki” estis bonvena por montri la spritecon kaj kreemon de la estimata verkisto. Se li estus uzinta nacian lingvon, eble li ne povus montri al mi sian bonhumoron kaj animan viglecon per esprimo pri la bezono viziti necesejon.

Laŭ tiu ekzemplo de s-ro Ŧobergur Ŧodarson oni povus fari serion da mal-aj vortoj, kiel ekzemple malmanĝi (feki), malridi (plori), malplori (ridi), malmemori (forgesi), malfini (komenci), malstulta (saĝa), maltago (nokto), maldorloti (turmenti), por okazo de ŝerco aŭ sprita esprimo.

En la jaro 1987, kiam mi vizitis la urbon Zagreb por ĉeesti la Kulturan Festivalon okaze de la centjariĝo de Esperanto. Juna studentino Sonja min akompanis por viziti parkon. Survoje ŝi diris: “La parko estas proksima. Ni piedu. ” Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton piedu , tamen mi tuj komprenis, ke ĝi signifas iri per la piedoj. Se oni povas verbigi biciklon kaj diri bicikli, t.e. iri per biciklo, kial oni ne povas diri piedi ? Tute regula verbigo de substantivo. Laŭ tiuj ekzemploj ni povas enkonduki serion: aŭti, motorcikli, tricikli, rikiŝi, busi, boati, ŝipi, trami, trolebusi . Kaj se ni povas diri bastono, bastoni, pioĉo, pioĉi, kial ne hoji (fosi per hojo), kuleri (ĉerpi per kulero ), forki (piki, preni per forko), glavi (tranĉi, haki per glavo ), spado, spadi (piki, tranĉi, haki per spado) , drili (bori per drilo) ? Se ni povs diri krajono krajoni (skribi desegni per krajono ), peniko peniki (uzi penikon por pentri) , do ni povas diri ankaŭ kreti (skribi, desegni per kreto) , fontoplumi (skribi, desegni per fontoplumo ) . Se ni povas diri kanoni (pafi per kanono), torpedi (ataki per torpedo) , do ni povas diri ankaŭ pistoli (pafi, ataki per pistolo), mitrali (pafi per maŝinpafilo ), bazuki (pafi per bazuko, ataki per bazuko), kontraŭrimedi (uzi rimedon kontraŭ io) , antaŭrimedi (uzi rimedon kontraŭ io ) . Tiaj esprimoj impresas la legantojn per sia freŝeco.

La supraj ekzemploj montras al ni la latentajn eblecojn de la Esperanta vortfarado, kio ludas pozitivan rolon en la kreskado de la lingvo. Tio estas skemisma aspekto en la evoluo de Esperanto.

En la sesdekaj jaroj, mi legis en 《Heroldo de Esperanto》 unuafoje la vorton “million” uzatan kiel bazan numeralon. Ĝi vekis al mi intereson pripensi la numeralan sistemon de Esperanto. Poste mi renkontis plurajn ekzemplojn de uzado de tiu vorto en originala romano 《Eŭlalia》 verkita de franca esperantisto Lorjak . Oni diris jenajn frazojn: “ Alivorte, kvin milion planedojn (planedo estas unuo de mono).” “ — Kvin milion ! Hm! ” Oni devas agnoski, ke “milion” estas plenrajta formo por baza numeralo kun la signifo de “mil mil”. Se oni povas substantivigi cent kaj mil al “cento” kaj “milo”, kial oni ne rajtas forpreni la finaĵon de “miliono” kaj formi el ĝi “milion”? Kaj dank' al uzo de la baza numeralo “milion”, ni povas pli facile voĉlegi la esprimon “Nia biblioteko havas 1 234 567 librojn” (Nia biblioteko havas milion ducent tridek kvar mil kvincent sesdek sep librojn.) Se ni ne uzas la radikon “milion”, ni devas diri: “Nia biblioteko havas unu milionon da libr oj kaj ducent sesdek kvar mil kvincent sesdek sep libr ojn ”. La samtempa uzado de miliono kaj la senfinaĵaj bazaj numeraloj mil cent dek alportas al ni maloportunon en esprimado de grandaj nombroj. Kaj oni povas ja solvi tiun problemon per simpligo – forigo de la finaĵo al “miliono”. Analoge, oni povas ankaŭ uzi “miliard” kiel senfinaĵan formon de “miliardo” kaj “bilion” kiel senfinaĵan formon de “biliono”. Por eviti konfuzon kun la akuzativa formo de “milio” , oni povus uzi pli mallongan formon “miljon” anstataŭ “milion” . Ankaŭ nulo kaj kelkaj povas esti uzataj sen finaĵo kiel bazaj numeraloj: En la ĉambro estas nul homo (t. e. neniu homo), antaŭ la fenestro staras kelk (anstataŭ kelkaj) arboj.

Tiu unueciga tendenco en lingvouzo estas rimarkebla ankaŭ en uzado de prepozicioj . Ekzemple, mi sufiĉe ofte renkontis uzon de infinitivo post la prepozicioj pro kaj pri . Se oni povas diri: “Mi venas por vidi kuraciston,” kial ne “Mi venas pro bezoni urĝan helpon”? “Ili diskutis pri praktike uzi Esperanton” ja estas tute klara, ĉu ne? En sia 《Bazaj Radikoj Esperanto-Esperanto》, s-ro Wouter F. Pilger jene klarigas la vorton “regulo”: Fiksita indiko aŭ instruo pri kiel oni faru ion (anstataŭ pri tio, kiel oni faru ion ). Tiu simpligo neniom malklarigas la esprimon. Analoge oni povus klare diri “pri kiel fari” . Hispana esperantisto s-ro Salvador Aragaj skribis “ post uzi E-alfabeton dum kelkaj jaroj” , uzante infinitivon post la prepozicio post .

En la fundamenta gramatiko de Zamenhof, oni ne parolas pri la sufiĉe ofte uzata “dank' al” . Ŝajne ĝi estas mallongigo de “danke al”, tamen ne estas uzataj analogaj formoj “spit' al” (anstataŭ spite al), “rilat' al” (anstataŭ rilate al), “escept' de” (anstataŭ escepte de) aŭ “far' de” (anstataŭ fare de). Laŭ la skemisma spirito de Esperanto, ankaŭ tio estas bonvena kaj pravigebla.

En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, K. Kalocsay jam parolis en sia verko Lingvo Stilo Form o pri la plurfunkcieco de la prepozicio “de” kaj proponis novajn prepoziciojn por eviti malklarecon. Hodiaŭ multaj jam akceptis la senfinaĵigitan formon “far” kiel prepozicion anstataŭ "de" kaj “pere de”. En la evolua historio de la ĉina lingvo, oni povas konstati similan transformiĝon de verbo al prepozicio. Ekzempe, la verbo yong signifas uzi, tamen yong estas ofte uzata kiel prepozicio: Wo yong maobi xiezi. (Mi skribas per peniko.). La verbo gei signifas doni. Oni ofte uzas ĝin kiel prepozicion kaj diri: Wo gei ta changge. (Mi kantas por li .) Oni povus ankaŭ akcepti la radikon “dank” kiel prepozicion por anstataŭi “dank' al”, kiu estas unika en la lingvo. Kaj analoge al tio, oni same povus akcepti “spit”, “escept” kaj “rilat” kiel prepoziciojn, ĉu ne? En la naŭdekaj jaroj de la lasta jarcento, kiam mi publikigis mian artikolon “De de al pere de kaj far ” pri tiu demando, iuj tion aprobis, aliaj ĝin malaprobis, dirante ke en naciaj lingvoj oni ne uzas tian prepozicion. Tio montras kontraŭdiron inter skemismo kaj naturismo.

En sia poezia verko, A. Grabowski uzis la elizian formon 'stas anstataŭ estas pro bezono de ritmo. Kvankam tiu formo ne estas oficiale akceptita, tamen ĝi estas sufiĉe ofte imitita pro praktika bezono. En tiu ekzemplo ni devas konstati la potencon de bezono, kiu estas nerezistebla por krei novaĵojn en diversaj aferoj, inkluzive de lingvo. Koncerne al la evoluo de Esperanto, la tendenco de skemismo ofte ludas pli viglan rolon.

Kaj mi lernis ankaŭ interesan vorteton “kii” en la originala romano《Eŭlalia》de Lorjak. Ja ĉiuj bone konas la 45 tabelajn vortojn genie kreitajn de Zamenhof. Niaj pioniroj iniciatemaj aldonis al tiu sistemo la vortojn “alie, alies, aliu, alial… kialo, kielo”, sed kiu atendis la verbigon de “ki” kaj kreon de “kii”, kiu devas signifi “kion fari”. Laŭ la ekzemplo donita de Lorjak, eblas jena interparolo: A: Venu al mi. B: Sed kii do? Ĉu ne klara esprimo? Jes.

Vere, la verbo “kii” estas vorto freŝa kaj frapa, ĝi ja estas racia kreaĵo. Se la formoj kia (ki- plus o) estas vorto substantiva, kia (ki- plus a) estas adjektiva, kial oni ne uzu ankaŭ la formon kii (ki plus i) kiel verbon? Kaj analoge uzeblus ankaŭ ii (ion fari, iel agi), ĉii (ĉion fari, ĉiel agi), tii (tion fari, tiel agi) kaj nenii (nenion fari, neniel agi). Pardonon al mia aŭdaca propono!

Hodiaŭ ni pli kaj pli alkutimiĝas al ellaso de sufiksoj -ad-, -aĵ- kaj -ec- , kiel ekzemple konstruo (anstataŭ konstruaĵo), establo (anstataŭ establaĵo), bonoj (anstataŭ bonaĵoj), grando (anstataŭ grandeco), veturo (anstataŭ veturado). Kaj ni eĉ ne miras pri la uzoj de karino (anstataŭ karulino), belino (anstataŭ belulino), enkondukitajn en poezio. Eble iutage ni alkutimiĝos al la uzo de –ino anstataŭ –ulino. Kaj ne malofte ni renkontas en libroj kaj gazetoj praktikan uzon de farintus (anstataŭ estus farinta) kaj vidinti (anstataŭ esti vidinta) kaj similajn. Tio estas tendenco de mallongigo, kio estas ne malgrava por malpezigo de la lingvo.

Apud la supre menciita tendenco de skemismo en la evoluo de Esperanto, ne malfortiĝas la naturisma tendenco. Ekzemple, iuj vortoj estas enkondukitaj kontraŭ la spirito de la 16 reguloj de la fundamenta gramatiko: adolta anstataŭ maturaĝa, ascendi anstataŭ supreniri, basbalo anstataŭ bazopilko, butono anstataŭ florburĝono, damo anstataŭ sinjorino, dekado anstataŭ tagdeko, dramaturgo anstataŭ dramverkisto, femuralo anstataŭ femurosto, fotelo anstataŭ brakseĝo, futbalo anstataŭ piedpilko, futuro anstataŭ estonteco, globuso anstataŭ terglobo, infre anstataŭ malsupre, jubili anstataŭ ĝojkrii, latrono anstataŭ ŝtelistego, majoritato anstataŭ plimulto, minoritato anstataŭ malplimulto, nupto anstataŭ geedziĝo, oftalmologo anstataŭ okulisto, povra anstataŭ kompatinda, prizono anstataŭ malliberejo, rara anstataŭ malofta, resurekti anstataŭ reviviĝi, ruro anstataŭ kamparo, spuro anstataŭ piedsigno, taverno anstataŭ drinkejo, uesto anstataŭ okcidento, uzurpatoro anstataŭ uzurpanto, vilao anstataŭ somerloĝejo, vringi anstataŭ premtordi ktp . Iuj el ili jam fariĝis ofte uzataj. Tio montras, ke ankaŭ Esperanto bezonas sinonimojn por plenumi bezonon en beletro.

Oni eĉ enkondukis tutan serion da vortoj por anstataŭ i vortojn derivitajn helpe de la prefikso mal , nome altruismo anstataŭ malegoismo, cis anstataŭ maltrans, ĉipa anstataŭ malmultekosta, debila anstataŭ malforta, disipi anstataŭ malŝpari, dura anstataŭ malmola, febla anstataŭ malforta, frida anstataŭ malvarma, insolenta anstataŭ malrespekta, kurta anstataŭ mallonga, lanta anstataŭ malrapida, leĝera anstataŭ malpeza, magra anstataŭ malgrasa, mava anstataŭ malbona, morbo anstataŭ malsano, morna anstataŭ malhela, malĝoja, moroza anstataŭ malgajhumora, noci anstataŭ malutili, obskura anstataŭ malluma, olda anstataŭ maljuna, pigra anstataŭ mallaborema, plumpa anstataŭ malgracia, poka anstataŭ malmulta, poltrona anstataŭ malkuraĝa, prodigi anstataŭ malavarege disdoni, softa anstataŭ mallaŭta, sordida anstataŭ malpura, streta anstataŭ mallarĝa, tarda anstataŭ malfrua, trista anstataŭ malĝoja, turpa anstataŭ malbela, violenta anstataŭ malmodera.

S-ro Waringhien eĉ asertis, ke la mal -vortoj ne povas elvoki ĝustan sencon de malo, kaj malvarma povas impresi kiel tre varma. Li citis la unuan verson “ La tago malvarma, malgaja, sensuna ” en la poemo “La Pluva Tago” de usona poeto Longfellow, tradukita de A. Grabowski por montri tion. Tamen kiam mi unuafoje legis la tradukon de Grabowki kaj komparis ĝin kun la originalo, mi sentis ke la Esperanta versio estas sufiĉe bela, precipe pro tio, ke en la originalo “The day is cold, and dark and dreary”, en kiu ripetiĝas la konsonanto “d”, kaj la ripetitaj “m” en la Esperanta versio ŝajne ĝuste respondas al tio, kaj la sinsekvaj mal- neniom malplaĉis al mi.

Ĉeĥaj esperantistoj Karolo Piĉ kaj Rumler eĉ formis sian Pragan Skolon pledante por redundo en beletro. Sed nur malmultaj sekvas ilin kaj tre limigita estas ilia influo al la lingvo nun uzata. La pledantoj de tiu naturisma tendenco trovis subtenon de tiuj, kiuj deziras, ke Esperanto estu samnivela kun la etnaj lingvoj en ĉiuj aspektoj. Ĉu tio ne estas pravigebla? Por respondi tiun demandon, ni devas pensi pri tio, kian rolon Esperanto devas ludi en la internacia komunikado kaj kio estas ĝia ĉefa tasko.

Esperanto estas kreita por faciligi la komunikadon internacian de la vastaj popoloj, kiuj bezonas facilan lingvon akireblan per ne multe da tempo kaj energio. Se ni ŝarĝus ilin per abundega radikaro, tio malhelpus la efektivigon de tiu celo. Kvankam abundo kaj dedundo estas nemalbonaj, tamen ili ne estas nepre necesaj sed tro multekostaj por la popolamasoj. Estas ne malfacile averti la uzantojn de vortaroj, ke ili uzu neologismojn nur por poezio limigite, tamen tio ne povas garantii laŭplaĉan aplikon de maloftaj vortoj, kaj mankos garantio por sekurigi la simplecon de Esperanto.

En la pasinta jaro, nova speco de viruso atakis la mondon. La uzantoj de la angla lingvo nomis tiun malsanon SARS (mallongigo de la anglaj vortoj Serious Acute Respiration Syndrome ), kaj iuj esperantistoj tuj ĝin transprenis kaj formis la vorton SARS-o por sia uzo. Baldaŭ aliaj tion malaprobis kaj proponis alian nomon SASS-o (mallongigo de la Esperantaj vortoj S erioza A kuta S pira S indromo ). Ankaŭ en tiu ĉi ekzemplo montriĝas la tendencoj naturisma kaj skemisma. Je la unua vido, ŝajne SASS-o malfaciligas la taskon por krei novan vorton, tamen efektive ĝi ne altrudas fremdan elementon al la lingvo, do preferinda por ekonomio.

En la nacilingvaj ĵurnaloj granda nombro da mallongigoj estas uzataj. Kompreneble, ankaŭ Esperanto devas sekvi tiun praktikon. Unu el la plej oftaj mallongigoj estas la esprimo de tempo. En sia Ekzercaro n-ro 12, Zamenhof skribis: “Georgo Vaŝinton estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.” Sed hodiaŭ oni tion esprimus per: “Gerogo Vaŝinton naskitis la 20-an de feb. de 1732. “ 1732 ” ja ne estas orda numeralo, tamen nun tute kutima skribmaniero, kaj tion oni voĉlegas kiel mil sepcent tridek du sed ne mil sepcent tridek dua. Tio tamen ne estas rigardata kiel eraro. Kial? Oni alkutimiĝis al tio jam en sia patra lingvo kaj rigardas tion kiel ian mallongigon. Ankaŭ tio montras al ni la naturisman tendencon en la evoluo de Esperanto. Troa libereco tamen povas kaŭzi ambiguecon, malklarecon kaj eĉ miskomprenojn. Por eviti malklarecon, oni devus uzi la oficialan formon de la ordaj numeraloj en gravaj dokumentoj.

El la supre menciitaj ekzemploj ni povas vidi, ke la bona fundamento de Esperanto kaj la lingva demokratio heredigita de Zamenhof al la esperantistaro ebligas al la lingvo sanan evoluadon laŭ la bezono. Nun la Akademio de Esperanto sin preparas por decidi kaj publikigi la 9-an oficialan aldonon de oficialaj radikoj. Tamen tio ne signifas, ke la Akademio direktas la evoluon de la Esperanta leksikono. Estas la ordinaraj uzantoj de la lingvo, kiuj forte influas ĝian disvolviĝon, kaj nur ili rajtas kaj povas decidi pri la afero.