Unua paĝo >> Forumo
 


C. Por akcelo al la progreso al la fina sukceso

En la pasintaj pli ol cent jaroj, eldoniĝis dekmiloj da libroj kaj gazetoj kaj okazis miloj da kongresoj, seminarioj, simpozioj, kolokvoj kaj kunsidoj en Esperanto. Dank' al tiaj aktivadoj, Esperanto pli kaj pli riĉiĝis, maturiĝis kaj perfektiĝis. Ni devas klare vidi, ke la lingvo ankoraŭ ne estas plene disvolviĝinta pro tio, ke ĝi ne estas sufiĉe vaste aplikita en iuj kampoj. Kion do ni devas fari por rapidigi ĝian disvolviĝon?

Mi pensas, ke ni devas plifortigi la praktikan uzadon de Esperanto en diversaj kampoj. Se antaŭe la delegitaro, unu el la plej fruaj retoj de informado de la mondo, ne povis plene utiligi siajn eblecojn pro manko de necesaj financaj rimedoj, tempo kaj energio, hodiaŭ multaj novaj aktivadoj estas facile entrepreneblaj pro la interreto.

Kial la esperantistaro kreskis malrapide en nombro kaj kvalito? Mankis ŝancoj al la studantoj de la lingvo lukri rimedojn por subteni sian vivon kaj pluan aktivadon per kaj por Esperanto. Do ni devas establi entreprenojn kaj instituciojn por havigi al la uzantoj de Esperanto necesajn financajn rimedojn, ke ili laboru kiel profesiaj esperantistoj. Ĉu ekzistas realaj eblecoj por tion efektivigi? Mi kredas, ke jes.

Oni jam sukcese aplikis Esperanton en informado en Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Hungario, Aŭstrio, Pollando, Svisio k.a. en la pasinta jarcento kaj hodiaŭ tiu afero ankoraŭ daŭre disvolviĝas. Ekzemple, la Ĉina Interreta Informa Centro prenis Esperanton kiel unu el siaj 8 lingvoj, kaj la Ĉina Radio Internacia eĉ duobligis sian disaŭdigan tempon kaj surretigis sian programon. Se la ĵurnalistoj-esperantistoj kune klopodus, ili povus fondi internacian novaĵservon kaj liveri per interreto plej freŝajn kaj fidindajn informojn pri okazaĵoj en diversaj partoj de la mondo. Oni eĉ povus fondi informan servon internacian por helpi la komercajn entreprenojn kaj turismajn servojn en esplorado pri la merkatoj kaj organizado de turismaj grupoj.

Se paroli pri turismo per Esperanto, sperto montris al mi, ke Esperanto havas grandan avantaĝon. Ni povas organizi internaciajn turistajn grupojn dank' al la komuna lingvo. En la okdekaj jaroj, brita s-ino Nacy gvidis grupon el pli ol 20 geesperantistoj el Francio, Nederlando, Britio, Svedio k.a. eĉ ankaŭ el Aŭstralio al Pekino, kaj ili havis agrablan vojaĝon en Ĉinio. En la jaro 1985, mi mem gvidis grupon de esperantistoj el Aŭstralio, Britio, Francio, Hungario, Italio, Japanio kaj Pollando por viziti la ĉinajn urbojn Hangzhou, Ŝanhajo kaj Suzhou kun aparta intereso, ke la membroj povis agrable interŝanĝi spertojn kaj opiniojn. Dank' al tia turisma aranĝo, facile naskiĝos ia Esperanta turisma kulturo kaj ekonomio.

Se oni povas organizi Kongresan Universitaton, kial oni ne organizu veran Internacian Esperantan Universitaton? Dank' al helpo de interreto, ja estas ne malfacile efektivigi teleedukadon. Oni povas fondi en divesaj landoj diversajn kolegiojn kaj fakultatojn laŭ la cirkonstancoj kaj kondiĉoj. Ekzemple, en Ĉinio oni povus fondi Esperantan Kolegion pri la Ĉina Tradicia Medicino; en Svedio Fakultaton Matematikan; en Britio Fakultaton de la Anglaj Lingvo kaj Literaturo, en Hispanio kolegion pri la hispanaj lingvo kaj literaturo... Por elbaki kompetentajn instruistojn de Esperanto, oni povus turni la Internacian Esperanto-Instituton en Esperantan Normalan Kolegion. Se Esperanto estos pli vaste aplikata en turismo, komerco, informado ktp, certe pli granda nombro da profesiaj laborantoj estos bezonataj, sekve ne mankos al tiaj superaj lernejoj studentoj.

Por praktika uzado de Esperanto en diversaj kampoj, necesas pretigi fakajn terminarojn. Kvankam jam eldoniĝis nombro da terminaroj en Esperanto, tamen multaj el ili ankoraŭ ne plene ŝtopis la breĉojn, kaj ankoraŭ mankas multaj tre bezonataj. Por pretigi la lingvon por plenumi taskojn en ĉiuj kampoj, oni devas organizi la esperantistaron por rapide ellabori tiajn ilojn. UEA povas organizi komisionojn por laŭplane plenumi la bezonon. Sur tiu kampo, ĉinaj esperantistoj eldonis 《Ĉina-Esperanta-Angla-Franca Ĉinmedicina Terminaro》 en 1997 kaj 《Ĉina-Esperanta Vortaro pri Medicinaj Vegetaloj》 en 2002.

Por ekonomie utiligi la fortojn de la esperantistaro, oni devas organizi la esperantistaron (inkluzive de la landaj asocioj) por fari necesajn longperiodajn planojn pri diversaj aktivadoj. Por bone aranĝi la ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, UEA havas KKK, kaj la afero iras en bona ordo. Kial oni ne fondu komisionon por prizorgi la eldonadon, sciencajn aktivadojn, kulturajn interfluojn, interretajn aktivadojn, turismon, komercon ktp?

Por la Universalaj Kongresoj oni uzas ĉiujare sufiĉe da energioj kaj financaj rimedoj. Kvankam UK ludis kaj ludas gravan rolon por nia movado, tamen mi opinias, ke Esperanto jam alvenas al tute nova etapo de praktika uzado. Do ne sufiĉas nura propagando pri la lingvo per amaskunvenoj. Oni devas serioze studi kaj esplori pri diversaj solvendaj problemoj por plene uzi la lingvon en diversaj kampoj. La landaj kaj internaciaj organizoj devas sin dediĉi al solvo de tiaj problemoj.

Mi prenu la eldonadon kiel ekzemplon. Kvankam jam aperis dekmiloj da libroj kaj gazetoj en Esperanto, tamen tiuj eldonaĵoj ne estis eldonitaj laŭplane. Aperis serio da antologioj diverslandaj. Tio estas tre bona por la Esperanta kulturo. Sed tiu eldona aktivado ne estas plenumita laŭplane. Japanaj kaj ĉinaj esperantistoj eldonis enciklopedietojn pri siaj landoj. Ankaŭ tio estas bona. Ĉu ne estus bone fari planon por eldoni serion da vere utilaj enciklopedioj de diversaj landoj por riĉigi la Esperantan kulturon kaj helpi la disvolviĝon de la internacia turismo kaj kultura interfluo? UEA povus taski ĉiun landan asocion, kiu volas aranĝi Universalan Kongreson, eldoni tian enciklopedion kiel kondiĉon. Se en ĉiu jaro aperos volumo de tia enciklopedio (eĉ enciklopedieto), do ni havos unikan serion da tio post jardekoj.

Dum la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao, prof. So Gilsu montris en sia prelego, ke la fiasko de la esperantistoj en internacia komercado kuŝas en tio, ke ili estas diletantoj. Por sukcesigi komercan entreprenon, necesas fakaj scioj. Kial do oni malŝparu sian tempon, monon kaj energion en tia entrepreno, se oni ne havas la necesajn kondiĉojn por sukcesi en tiu afero? Hodiaŭ eĉ mankas nomenklaturo de komerco, kiel do oni povas glate entrepreni internacian negocon? Por rapide disvolvi la praktikan uzon de Esperanto en komerco, oni devas energie prepari la lingvon por tiaj bezonoj.

La historio de la evoluo de Esperanto montras al ni, ke l a pli kaj pli vasta uzado de la lingvo akcelis la maturiĝon kaj perfektiĝon de la lingvo. Kaj la maturiĝo kaj perfektiĝo de Esperanto nun ebligas al ĝi esti pli vaste praktike uzata en diversaj kampoj. Estas tute klare, ke ni devas klopodi por uzi Esperanton en interreta aktivado, en informado, eldonado, kultura interfluo, scienca interfluo, turismo, komerco ktp, se ni volas plirapidigi la evoluon de la lingvo, por ke ĝi fariĝu la plej efika internacia komunikilo. Interreto alportas al Esperanto novan ŝancon por ĝia rapida evoluo.

* La aŭtoro faris tiun ĉi prelegon en IKU de la 89-a UK.