Unua paĝo >> Forumo
 


Tradukservo ĉe Eŭropa Unio

(Resumo)


Noel Muylle

Direktoro de Tradukservo, Eŭropa Konsilio

1. Lingvo estas la esprimo de homa identeco kaj la rimedo, kiun oni uzas kiam oni partoprenas en debatoj. Lingvo estas elemento de la valoro aldonita, kaj konsiderinde gravaj faktoroj ekonomia, komerca, politika kaj belarta.

2. Tra bredado kaj edukado, oni elmontriĝas al kulturoj de aliaj, kaj al lingvoj ne de sia patrina. Sed li ne bezonas scion por profesie kunmeti ĝin same kiel lingvisto.

3. Krom se li estas perfekte du-lingva aŭ tri-lingva, tre rara kazo, estas plej bone por la partoprenanto de iu diskuto, ke oni uzu sian plej potencan sed pacan armilon; la lingvon kion li regas plej bone kaj povas esprimi plej akurate, ordinare estas lia patrina lingvo.

4. Kvankam en la mondo estas miloj da lingvoj, nur malgranda nombro de ili estas uzata pli vaste ol aliaj kiam oni volas esti komprenata de aliaj. Tial estas la mondo. Simple dirite, certe ne utilas paroli grekan lingvon en Ĉinio se vi volas esti komprenita aŭ volas komerci. Sed kiel vi bone scias, la organizo de edukado kaj de lingva lernado ankoraŭ apartenas al la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, ne al la Eŭropa Komisiono.

5. Estas vere, ke la valoro aldonita fare de spertaj lingvaj profesiuloj, kiujn mi nomas 'multlingvaj komunikantoj, estas granda en politika, ekonomia aŭ komerca decidprocezo.

6. Kiel pasinta sperto kaj la praktiko en la nunaj membro-ŝtatoj de EU montris, estas necese koncentrigi trejnejojn por tradukistoj en kelkaj bonaj centroj, ne disigite multajn trejnejojn en multaj landoj.

7. La praktika tradukado kaj interpretado estas ne kiel ĝi estis. Frazo-post-fraze sinsekva interpretado ne plu estas uzata en niaj organizoj, sed multe da traduko estas en samtempa modo kaj bedaŭrinde legado de jam skribitajn tekstojn rapide kreskas. Ĉefe dum oficialaj kunsidoj oni diskutas pri ekonomiaj, sciencaj kaj financaj fakaj aferoj, kaj la finaj politikaj diskutoj aŭ intertraktado okazas dum lunĉo aŭ vespermanĝo aŭ en elektiktaj malgrandaj grupoj.

8. La enkonduko de novaj komputilaj kaj informaciteknologio ne nur revoluciigis la instruadon de lingvaj fakuloj sed ankaŭ iliajn labormanierojn.

9. Ne same kiel ordinare konata, la solvo kun unu lingvo estas ne la mirakla respondo. Al tiuj, kiuj kredas, ke unu komuna lingvo konata tra la mondo solvus nian problemon de kompreniĝo, mi demandu:

•  Kiu lingvo?

•  Kiel ĝi estas lernebla?

•  Kiel kompetenta oni devas esti?

•  Ĉu ĝi estas komprenota de ĉiuj aliaj?

10. Malbonaj interpretadoj kaj tradukadoj ofte kaŭzis grandajn diplomatiajn incidentojn kaj leĝajn plenhaltojn solveblajn nur fare de juĝistoj. Ni vidas tiajn eventojn ĉiutage.

Pro tio, troviĝas laboroportunojn por junaj komencantoj. Ili estas alvokotaj en venontaj jaroj por anstataŭigi spertaj tradukistoj kaj interpretistoj kiam ili emeritiĝas.

Tiel estas en ĉiuj internaciaj organizoj. Mi ofte aŭdas, ke grave mankas interpretistoj al angla lingvo el rusa, ĉina, araba kaj japana lingvoj.