Unua paĝo >> Forumo
 


Kunligu Esperanton al la Monda Federalista Movado

MIYOSHI Etsuo

Monda Federalista Movado

Karaj samcelantoj:

Mi diris “samcelantoj”, ĉar mi opinias ke ni ĉiuj celas mondan pacon, ĉu ne?

Antaŭ tri jaroj, okazis direktora konferenco de la Monda Federalista Movado sur malgranda insulo Ventotene apud Napolo, Italio. Ventotene estis elektita, ĉar ĝi estas historia loko, kie antaŭ sesdek jaroj la fama politikisto Altiero Spinelli dissendis la “Ventotenan Manifeston” el malliberejo. Do, ĝi ligiĝas al nuna EU.

La prezidanto de Monda Federalista Movado estis Peter Ustinov, la fama brita filma aktoro kaj verkisto. La “Ford-Fondaĵo”, “MacArthur-Fondaĵo” kaj aliaj subtenas la Mondan Federalistan Movadon, kun buĝeto de kelk-milionoj da dolaroj jare.

55 direktoroj el 26 landoj ĉeestis la konferencon.

En la lasta momento de la kunsido, mi deklaris:

“En Japanio, petoj de patentoj estas ĉirkaŭ 400,000 jare. Tio estas duoble ol en Usono. Tamen, en la sciencaj kampoj, inter la recevintoj de la Nobel-Premio estas 198 Usonanoj, 79 Britoj, 69 Germanoj, kaj nur 7 Japanoj. Japanio estas la 13-a lando. Tiu premio estas pro scienco, sed la plejmulto de la premiitoj estas angle-parolantoj. Dum nia lernado de la angla lingvo, angle-parolantoj povus studi avangardajn teknikojn, filmojn, literaturon, sportojn ktp. Pro tiu privilegio, ili povas kuri neimageble antaŭen. Dependas je la nivelo de la angla lingvo kiun vi atingas, via profesio kaj salajro, eĉ via ebleco geedziĝi. Mi bezonis 10 jarojn por lerni la anglan sufiĉe por vendi gantojn, sed tute ne atingis tre altan nivelon. Tiam min ravis la ideo de Esperanto.

Esperanto estas lingvo kiu nur havas 16 regulojn, kaj neniajn esceptojn. Ĝia ortografio estas tute fonetika. Do, ĝi estas lernebla kvinfoje pli rapide ol la angla. Dum pli ol 100 jaroj, ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo. Nun per retpoŝto ĝi atingas pli ol 100 landojn. Pli ol 10 radiaj stacioj elsendas Esperante, kaj multaj lernejoj kaj universitatoj donas Esperantajn lecionojn tra la mondo.” Tiel mi klarigis al ili.

“Do, angle-parolantaj landoj riĉiĝas, kaj aliaj landoj mizeriĝas pro tia bedaŭrinda ‘anglismo'. Por eviti tion, bonvolu unuigi la Esperantan Movadon kaj la Mondan Federalistan Movadon.” Tiel mi petis al ili.

Mi bezonis fortan kuraĝon por kontraŭi la anglan en angla-lingva konferenco. Sed, finfine ili akceptis mian alvokon “por realigo de monda federacio, ni devas unue krei Esperanto-Mondon”. La administrado akceptis ke en la 2002-a Monda Konferenco en Londono, ni havos Esperantan budon kaj seminarion.

Antaŭ la Ventotena konferenco, mi petis same en la Monda Konferenco en San-Francisko, kaj en la Monda Direktora Konferenco en Japanio. Bedaŭrinde, mia alvoko estis vana. Post multaj jaroj de miaj unuaj klopodoj, finfine ili konsentis.

Do, ĉe la Monda Federalista Konferenco, kiu okazis en Julio en Londono, ni havis budon kaj okazigis Esperanto-seminarion por la unua fojo. Tiun ĉi konferencon ĉeestis 250 partoprenantoj el 36 landoj. Tie usona MFM-reprezentanto laŭte anoncis al Esperantistoj “via movado eraras” ĉe la elirejo de la kongresejo.

La Monda Federalista Movado celas “forigi landlimojn kaj unuigi la mondon”. La Esperanto-Movado alvokas “komunan mondlingvon por forigi lingvajn barojn”. Kvankam ili havas la similajn ideojn pri mondpaco, tamen la movadoj estas apartaj. Estas malmultaj la homoj kiuj, kiel mi, rilatas al ambaŭ. La MFM ĉiam uzas la anglan lingvon, kaj neniu eĉ pensis, ke ekzistas lingva problemo.

Partoprenis la seminarion 15 Esperantistoj kaj 45 mondfederalistoj. Unue, Profesoro Glossop de la Universitato de South Illinois, multjara movadano en ambaŭ movadoj, raportis: “Se ni kunligas Esperanton al la Monda Federalista Movado, breĉo fermiĝos. Se ne, estas nenia espero por la estonteco.”

“Kial oni ne povas uzi Esperanton en la kongreso?” demandis loka Esperantisto. Angla federalisto kaj iama ano de la Brita Suba Ĉambro respondis: "En ĉi tiu kunveno partoprenas nur homoj kiuj povas paroli la anglan. Mankas buĝeto por traduki en Esperanton.” “Esperanto igas tradukajn elspezojn tute nenecesaj”, kontraŭargumentis alia.

“Tiu ĉi kunveno estas tute regata de anglaj denaskuloj”, diris norvega delegito. Japana delegito sciigis: “Partoprenis preskaŭ 40 japanoj, sed ili tediĝis, pro tio ke ili ne komprenis la anglan, do multaj el ili iris al Parizo por turismi.”

La sekvantan matenon kunsidis komitato por prepari rezolucion. En la komitato estis 4 Esperantistoj, 5 federalistoj kaj 7-8 observantoj. Ankaŭ mi havis la honoron ĉeesti. La itala komitatano diris: “Esperanto estas kreita lingvo, pro tio maleblas.” Sed brita komitatano argumentis: “Ankaŭ la anglan kaj la germanan kreis praŭloj, kial, do Esperanto estas stranga?” Usona gravulo de la Monda Banko montris sian enradikiĝintan intereson per: “Fi, mi devus ankoraŭ studi novan lingvon!” Tiel realiĝis la disputo de la antaŭa vespero, kiu daŭris 2 horojn por fari kelklinian tekston.

Mi deklaris:“Se Esperanto fariĝus la komuna lingvo de la mondo, ankaŭ anglalingvanoj devas studi ĝin, kaj ebliĝus lingva egaleco. Esperanto nur bezonas unu kvinonon da la peno por lerni la anglan. En la multlingva Eŭropa Unio elspeziĝas unu triono de la tuta administracia buĝeto, enorma monsumo, por interpretado kaj tradukado. Sed se komuna lingvo disvastiĝus al la tuta homaro, ne mezureblas la ekonomia, kultura kaj interpersona advantaĝo.” Fine aldoniĝis jena frazo al la rezolucio: “Federalistoj lernu la nenacian lingvon Esperanto”.

Ne forgeseblas la diraĵo de juna brita Esperantisto: “Mi ne povas kaŝi mian indignon vidante la arogantan sintenon de homoj dirantaj, ke la angla estas la internacia lingvo, kaj la mankon de konsidero pri la britaj popoloj. Profunde mi sentis la gravecon de la neŭtrala lingvo Esperanto.”

Ankaŭ en Japanio troviĝas opinioj ke la angla estu la dua oficiala lingvo. Gravuloj bezonas konscii pri la profunda diskriminacio kaj ŝanĝi la lingvan politikon al nacia lingvo plus Esperanto. Se daŭros kiel nun, la tuta mondo iĝos angleparolanta. Tio certe kaŭzos fortajn politikajn problemojn inter angle-parolantaj landoj kaj la ceteraj landoj.

Antaŭ kelkaj monatoj, la franca ministro de kulturo Jean J. Aillagon, diris en radio-elsendo, ke Esperando ne havas kulturon, do ne estas taŭga lingvo por la EU. Sed, dum pli ol 100 jaroj, naskiĝis ĉirkaŭ 1000 infanoj de internacia geedziĝo inter Esperantistoj, kiuj parolas Esperanton denaske. Kun sufiĉa komunikado kaj amo, naskiĝis denaskaj parolantoj, ĉu ne?

Aliloke, oficistoj de la interpreta kaj traduka servo en la EU postulis antaŭ nelonge, ke iliaj laborlingvoj limiĝu al nur la angla, franca kaj germana lingvoj. Parolantoj de malgrandaj lingvoj devas esti interpretataj pere de tiuj ĉefaj lingvoj. Li diris ke la tuta kosto estos nur 2 eŭroj por ĉiu EU-anoj jare, tio estas, nur la kosto de unu taso da kafo. Ĉi tiu aserto estas granda konspiro, ĉar ĝi kaŝis gravan informon, ke ili ne kalkulis la tutan koston por 450 milionoj da EU-anoj. Li nur kalkulis la koston de EU administrado. EU garantiis konservon de kultura diverseco, inkluzive lingvojn, sed tia sinteno nuligis ilian fundamentan premison. Li intence ne atentigis pri la grandega lingva malegaleco.

Mi vizitis Pollandon en majo por establi kompanion en la urbo Malbork. Dum la somero mi ricevis inviton por malkovra ceremonio de japana memorŝtono en la “Parko de la Mondo”. Kiam mi estis tie, la urb-estro entuziasme proponis al mi, ke mi investu tie. Ekzistas ŝiphaveno en Gdansk, kaj ni povus importi la materialojn el Azio malaltkoste. Ni ankaŭ povus dungi parolantojn de la angla, germana kaj franca lingvoj facile, por starigi vendo fakon. Tio ne eblus en Japanio. La salajroj estas malaltaj por produkti valizojn, kaj ni ankaŭ donus laboron por multaj senlaboruloj. Grava punkto estas, ke kiam Pollando aniĝos al la EU ni ne bezonus pagi impoŝton, kiam ni vendos al EU-landoj.

Mi vizitis multajn liverantojn por la valizaj materialoj, kun mia reprezentanto D-ro Eduardo Kozyra, aktivulo en la Esperanto-movado tie. Preskaŭ ĉiuj kiuj renkontis min admiris mian kapablon paroli Esperanton, kaj duono de ili garantiis, ke ili eklernos nian lingvon. Mi negociis pri ŝtofo, fadeno kaj plastaj aĵoj por la valizoj, kaj pri la investado kun la urbaj aŭtoritatoj, ankaŭ pri bankaj negocioj ktp, uzante nur Esperanton. Ĝi bone kaj profunde funkciis, eĉ kvankam mi ne estas spertulo pri Esperanto. Tiu estis la unua fojo ke mi uzis Esperanton komerce, kaj tio tre impresis min.

Miaj sinsekvaj spiritaj gvidantinoj de “Oomoto” instruis, ke la internacia lingvo Esperanto estas la plej konkreta maniero por atingi mondan pacon. Do, mi dediĉis mian tutan energion por atingi ĝin. Dio donis al ni etan ŝancon por efektivigi sensangan lingvan revolucion en la EU nun. Se tio okazos, ĝi influos la tutan mondon. Nun milionoj da homoj suferas pro tio, ke ili devas lerni la anglan lingvon, kun malkontentigaj rezultoj. Ni devas helpi ilin. Se ni preterpasas tiun solan ŝancon, la angla dominos tra la mondo. Tio certe kaŭzos fortajn politikajn problemojn inter la nacioj.

Koran dankon.