Unua paĝo >> Forumo
 


NITOBE-SIMPOZIO

Pekino, Julio 2004

Kontribuo de Michael Cwik , Bruselo

"Principoj por komunikado ene

de mult-lingva komunumo kiel la Eŭropa Unio"

Konkludoj de simpozio en la Eŭropa Parlamento (EP), 6a majo 2003

Celante la diskutadon pri Eŭropa Konstitucio ellaborita de la Konvencio de la Europa Unio dum la jaro 2003, unutaga simpozio estis organizita de diversaj ne-registraraj organizaĵoj en la EP en Bruselo en kunlaboro kun parlamentanoj de malsamaj politikaj grupoj (EP parlamentanoj kiel Richard Corbett, Willy De Clercq, Jean-Maŭrice Dehousse, Michael Gahler), sub titolo: "Kiaj lingvo-politikoj por mult-lingva Europa Unio?”

Sub la prezidanteco de la EP parlamentano Michael Gahler, la partoprenantoj adoptis kelkajn principojn rilate, specife, kun la demando: “Kiajn komunikad-rajtojn kaj devigojn oni devus enskribi en Konstitucion de mult-lingva komunumo kiel la Eŭropa Unio?”

Kontraŭe al la nuna formulado en la konstitucia projekto proponita de la Konvencio, en kiu nur la rajtoj de la EU civitaneco estas menciigitaj (Artikolo 8), la principoj adoptitaj en la kampo de komunikado dum la simpozio ankaŭ inkludas “devigojn”, kiujn ĉiu civitano devus koni en siaj kontaktoj kun publikaj instancoj kiam li aŭ ŝi vojaĵas, laboras aŭ instaliĝas en alia Membro-Ŝtato de la Unio.

Entute, ok ĉefaj principoj por komunikado inter popoloj en multlingva komunumo estis eldektitaj kaj formulitaj; ĝi devus esti enskribotaj en la konstituan projekton por montri la limojn de ĉies konstituaj rajtoj, specife, rilate al ĉies “devigoj” en la lingvaj kontaktoj kun publikaj instancoj je ĉiu politika decid-nivelo en tiu multlingva Eŭropa Unio (loka, regiona, nacia, Eŭropa).

•  Ĉiu estas libera en la elekto de la lingvo por komuniki kun aliuloj, sed, en la komunikado kun publikaj servoj kaj aŭtoritatoj, ĉiu devas konformiĝi kun la juraj kaj lingvaj preskriboj kiuj regas je la koncerna ejo. (teritoria principo)

•  En privata ĉirkaŭaĵo, ĉiu havas la rajton komuniki en la lingvo de sia propra selekto, sed, ĉiu kiu decidas kandidatiĝi por publika kaj politikaj postenoj devus majstri komunikadon en la loka(j) lingvo(j) kaj rekoni la jurajn kaj lingvajn preskribojn, kiuj regas je la koncerna ejo. (integracia principo)

•  En la kampo de privataj aktivecoj, ĉiu povas organizi sian komunikadon en la lingvo de sia propra prioritato, sed, en la rilatoj kun la publikaj instancoj, ĉies lingvo-uzado (komunikado) devas konformiĝi kun la juraj kaj lingvaj preskriboj aplikitaj je la koncerna ejo. (principo de loka memstara administracio)

•  En la interna organizado de sia propra komerca aktiveco, ĉiu estas libera la lingvo de komunikado, sed, en la profesia kandidatiĝo, ĉiu devas plenumi la profesiajn kondiciojn inklusive la necesan lingvan kvalifikon por la koncerna aktiveco de dunganta firmao, asocio aŭ institucio (principo de profesia kvalifikaĵo).

•  Komunikado kun publikaj servoj kaj administracioj en la Membro-ŝtatoj dependas de la jura kaj konstitucia kadro de la koncerna lando. (principo de la subsidiareco)

•  Komunikado rilate al la institucioj de la Eŭropa Unio devus esti ne-diskriminaciema, racia kaj efektiva; tial, kiel ĝenerala gvid-linio oni povas diri ke eksterna komunikado kun la civitano kaj komunikado en la funkcio de politika mandato devas kovri ĉiujn oficialajn lingvojn de la Unio, sed interna kaj profesia komunikado bezonas komunan komunikilon; tiel longe tia labor-lingvo estas nacia lingvo, diskriminacio en komunikado daŭrigas. (distingado inter eksterna civitana komunikado kaj interna profesia komunikado)

•  Tiel longe kiel diskriminacio ekzistas en la interna komunikado de la institucioj de la Unio, la kompentaj aŭtoritatoj sur la Eŭropa nivelo kaj la edukadaj aŭtoritatoj en la Membro-ŝtatoj devus enterpreni serĉadon en la kampo de ne-diskriminaciema sistemo tiel kiel universala lingvo-modelo (planitaj lingvoj), ĝiaj kondiĉoj, kapablecoj kaj limoj, subteni studojn pri eblecigado kaj faciligi lingvajn eksperimentojn kun celo solvi finfine la restan diskriminacion en la interna kaj inter-etna komunikado.(principo de egaleco kaj ne-diskriminacio)

•  Finfine, en la respondeco de la kompetentaj aŭtoritatoj de la Membro-ŝtatoj kaj de la kompetentaj instancoj je la Eŭropa nivelo por kunordigi la plej bonajn praktikojn en tiu kampo, por organizi la necesan lingvo -- instruadon en la lernejoj, por oferi kaj garantii la diversecon en lingvo-lernado, kaj konservi la kulturajn kaj lingvajn identitecojn en tiu mult-lingva Unio. (principo de diverseco en unueco)

Por la unua fojo, principoj pri komunikado ene de mult-lingva komunumo kiel la Eŭropa Unio estis diskutitaj inter ne-registaraj organizoj kaj parlamentanoj de la Eŭropa Parlamento.

La konkludoj estas diversaj:

A. La partoprenantoj de la simpozio deziris

•  informi la EU civitanon pri siaj rajtoj kaj devigoj en komunikado en tiu mult-lingva Unio kaj

•  rememorigi la membrojn de la Konvencio pri ĉefaj principoj kiuj devus esti enskribita en la Eŭropan Konstitucion.

B.  Ĉiu politikisto kaj la kompetentaj aŭtoritatoj en la Membro-ŝtatoj estis invititaj

•  Serĉi koncepton pri ‘neŭtrala mult-lingvismo'

•  Instigi studojn pri eblecigado en la kampo de komuna ne-diskriminaciema komunikad-lingvo,

•  Subteni lingvo-eksperimentojn, specife en lernejoj, celante lerni la unuan fremdan lingvon pli bone kaj pli rapide, kaj

•  Krei observadejon pri super-rigardi la evoluan de lingvo-uzado (komunikado) en la Eŭropa Unio kaj pri la protektado kaj konservado de kulturaj kaj lingvaj identecoj en la Membro-ŝtatoj.

Estus eble valora ne nur esplori tiujn rezultojn en lingvistaj cirkloj, aŭ, eventuale, en la konkludoj de tiu simpozio, sed ankaŭ distribui tiu-ĉiujn principojn por komunikado inter popoloj en multlingvaj komunumoj kaj mult-kulturaj federacioj al politikistoj kaj sociaj grupoj kiuj estas konfrontitaj chiu-tage kun la fenomeno de lingvo-diskriminaciado en Eŭropaj kaj internaciaj organizoj.