Unua paĝo >> Forumo
 


Pri la lingva egaleco internacie en la fono de la lingva diverseco

de Su Jinzhi

(Instituto de lingva praktikado sub la Ministerio de Edukado)

I.

Lingva egaleco strikte rilatas kun la ŝtata

suvereneco kaj lingva rajto de la homaro

La lingva egaleco estas bazo de la socia egaleco. Sen lingva egaleco ne ekzistas la egalecoj politika, ekonomia kaj kultura por ne paroli pri la nacia egaleco kaj respekto de la homaj rajtoj, alivorte, la lingva egaleco havas striktan rilaton kun la ŝtata suvereneco kaj lingva rajto de la homaro. En la lasta tempo la internacia socio esploris pri la lingva problemo el la starpunkto pri la homaj rajtoj kaj opiniis, ke la lingva rajto estas la fundamenta homa rajto. Tiu tezo iagrade influis la socion. La lingva egaleco estas grava enhavo de la lingva rajto. Kie ne estas lingva egaleco, tie ne estas garantio por la lingva rajto kaj tie estos komplikaĵo de la homaj rajtoj. En la internacia kontakto, lingvoj estas la plej grava komunikilo. Kiu lingvo estas taŭga por garantii la egalan pozicion de la rilataj landoj en la internacia komunikado kaj por ne malhelpi ilian suverenecon, tio estas malfacila problemo implikanta la internacian socion. Iuj havas difinon pri sia nacia lingvo en sia konstitucio, same grava kiel la naciaj flago, emblemo kaj himno kaj prenas la lingvon kiel simbolon de sia nacio. En la internacia kontakto respekti lingvon de aliaj landoj estas fundamenta kvalito posedenda por ĉiuj personoj. Kompreneble la lingvoj funkcias ĉefe en komunikado. Ni ne devas egaligi la problemon pri lingvouzado kun suvereneco kaj homaj rajtoj, alie ni komplikos la simplajn aferojn kaj mlhelpos la normalan lingvan uzadon. Unuvorte, solvi la problemon pri lingva neegaleco estas ne nur akademia problemo de la lingvaj projektantoj, sed ankaŭ leĝa problemo solvenda en la tuta socio.

II.

Internacia socio longe atentis lingvan egalecon

Jam antaŭ longe la internacia socio donis grandan atenton al la lingva egaleco. Multaj leĝoj kaj reguloj havas artikolon pri lingva egaleco. Ili celas ĉefe protekti la lingvojn por ne kaŭzi neegalecon pro la lingva diverseco. Tiuj leĝoj kaj reguloj povas dividi sin en tri kategoriojn: unue, internaciaj dokumentoj, kiaj la dokumentoj de UN: “Universala deklaracio de homaj rajtoj” (1948), “Konvencio de Unesko kontraŭ diskriminacio en edukado” (1960) kaj “Internacia konvencio pri civilaj kaj politikaj rajtoj” (1966); due, regionaj dokumentoj, kiaj “Ĉarto de Parizo pri nova Eŭropo” (1990), “Amerika konvencio pri homaj rajtoj” (1969) kaj “Afrika Ĉarto pri homaj kaj popolaj rajtoj” (1986), kiuj ĉiuj havas klaran difinon kontraŭ neegala traktado kaj diskriminacio pro diferenco de la parolataj lingvoj; trie, konstitucio de diversaj landoj. Ni esploris konstituciojn de 186 landoj kaj regionoj. Kaj tiuj de 26 landoj ne tuŝis lingvojn: Angolo (1992), Aŭstralio (1900), Bhutano (1998), Ĉilio (1980), Ĉeĥio (1992), Danlando (1953), Dominika Respubliko (1994), Gambilando (1970), Ganao (1992), Gvineo-Bisao (1996), Islando (1991), Israelo (1994), Japanio (1946), Birmo (1974), Nederlando (1983), Korea Respubliko (1948), San-Marino (1926), Siera-Leono (1991), Svazilando (1968), Tanzanio (1984), Tongo (1988), Trinidado kaj Tobago (1980), Santomeo kaj Principo (1998), Britio (1998), Urugvajo (1997) kaj Usono (1992). En la konstitucio de tiuj landoj mankas artikolo pri lingvoj, tamen aliaj leĝoj de iuj el ili havas tian artikolon. Ekz. iuj ŝtatoj de Usono difinis sian oficialan lingvon kaj ĝia parlamento aprobis “Akto pri indiĝena lingvo de Usono”, por protekti la indiĝenan lingvon. La konstitucioj de 160 landoj kaj regionoj havas artikolon pri lingvoj, kaj el ili 68 landoj difinis enhavon de la lingvoj similan al tiu de UN en sia konstitucio, dum aliaj landoj kaj regionoj kvankam ne havas klaran artikolon en la konstitucio, tamen havas similan enhavon, ekzemple, la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko ne havas similan artikolon, kia tiu de UN, tamen la kvara artikolo de la ĝenerala programo de la konstitucio difinis, ke “ĉiuj nacioj estas egalaj” kaj “ĉiuj nacioj havas liberecon uzi kaj disvolvi siajn lingvojn parolan kaj skriban”. Ankaŭ la “Leĝo pri naci-regiona aŭtonomeco de la Ĉina Popola Respubliko”, la “Leĝo pri komunaj lingvoj parola kaj skriba de la Ĉina Popola Respubliko” kaj aliaj leĝoj portas similan enhavon. La detaloj de koncernaj artikoloj pri lingvoj en la konstitucio de diversaj landoj legiĝas en la suba tabelo:

Lando (dato de publikigo aŭ revizio de la konstitucio) Ĉefa enhavo de la artikolo pri lingvoj en la konstitucio Ĉu estas klara difino pri la lingva egaleco en la koncerna artikolo de la konstitucio? (jes aŭ ne)
Afganio 1987-11-30 ) Difino pri la lingvoj uzataj en eduko, eldono kaj justico Ne
Albanio ( 1998-08-04 ) La albana estas oficiala lingvo Jes
Alĝerio ( 1976-11-19 La araba estas oficiala lingvo Ne
Andoro ( 1976-04-28 ) La kataluna estas oficiala lingvo Ne
Antigvo kaj Barbudo ( 1981-11-01 ) Difino pri justica lingvo kaj la nivelo de la angla lingvo de la parlamentanoj Ne
Argentino ( konstitucio en 1853 , amendo en 1998 ) Politiko pri dulingva edukado Ne
Armenio ( 1995-07-05 La armena estas oficiala lingvo Jes
Aŭstrio ( 1929 ) La germana estas oficiala lingvo Jes
Azerbajĝano ( 1995-11-12 ) La azera estas nacia lingvo Jes
Bahamoj ( 1973-07-10 ) Difino pri justica lingvo Ne
Barejno( 1973-05-26 ) La araba estas oficiala lingvo Jes
Bangladeŝo ( 1972-11-04 ) La bengala estas nacia lingvo Ne
Barbadoso ( 1966-11-30 )

Difino pri justica lingvo

Ne

Belorusio ( 1994-03-15 )

La belorusa estas oficiala lingvo

Jes

Belgio ( konstitucio en 1831 , amendo en 1994-02-17 ) Detale pri plurlingva politiko Ne
Belizo ( 1981-09-21 )

Difino pri justica lingvo

Ne

Benino ( 1990-12-11 ) Pri lingva rajto Ne
Bolivio (konstitucio en 1962-02-02 , amendo en 1994-04-01) Difino pri justica lingvo kaj lingva egaleco Jes
Bocvano ( 1966-09-30 )

Difino pri justica lingvo kaj la nivelo de la angla lingvo de la parlamentanoj

Ne
Brazilo ( 1988-10-05 )

La portugala estas oficiala lingvo; protekto de la gepatra lingvo de indianoj

Ne

Brunejo ( 1959-09-29 ) La malaja kaj angla estas oficialaj lingvoj kaj cirkonstacoj de ilia uzado Ne
Bulgario ( 1991-07-12 ) La bulgara estas oficiala lingvo; lingvaj rajtoj de la civitanoj Ne
Burkina-Faso ( 1977-11-27 )

La franca estas oficiala lingvo

Ne

Burundio ( 1992-03-13 )

La kirunda estas nacia kaj oficiala lingvo

Ne

Kamboĝo ( 1993-09-21 )

La kmera estas oficiala lingvo

Jes
Kamerunio ( konstitucio en 1972-06-02 , amendo en 1996-01-18 )

La angla kaj franca estas oficialaj lingvoj

Ne

Kanado ( konstitucio en 1867-03-29 , amendo en 1982-04-17 )

La angla kaj franca estas egal-rajtaj oficialaj lingvoj

Ne

Verda Kabo ( 1992-09-25 )

Specialaj k amikaj rilatoj kun portugallingvaj landoj

Jes

Centrafrika Respubliko ( 1995-01-14 )

La sangoa kaj franca estas oficialaj lingvoj

Ne

Ĉina Popola Respubliko ( konstitucio en 1982-12-04 , amendo en 2004-03-14 )

Ĉiuj nacioj havas liberon disvolvi sian nacian lingvon. La ŝtato disvastigas komunan parolan lingvon kaj justican lingvon, kaj oni rajtas uzi la naciajn lingvojn en naci-aŭtonomaj regionoj

Ne
Kolombio ( 1991-07-05 )

La kastilia estas oficiala lingvo

Jes

Komoroj ( 1996-10-20 )

La komora estas oficiala lingvo, la franca kaj araba -- naciaj lingvoj

Ne

Kotdivoaro ( 1960-11-03 )

La franca estas oficiala lingvo

Ne

Demokratia Respubliko de Kongolando ( 1998-11-14 )

La franca kaj angla estas oficialaj lingvoj kaj 4 lokaj lingvoj -- naciaj lingvoj

Jes

Kongolando ( 1992-03-15 )

La franca estas oficiala lingvo , du lokaj lingvoj -- naciaj lingvoj

Jes

Kosta-riko ( konstitucio en 1949-11-09 , amendo en 1997 )

La hispana estas oficiala lingvo

Ne

Kroatio ( 1990-12-22 )

La kroata kaj latina estas oficialaj lingvoj

Jes

Kubo ( konstitucio en 1976-02-24 , amendo en 1992-07 )

La hispana estas oficiala lingvo

Ne

Cipro ( 1960-04-06 )

La greka kaj turka estas oficialaj lingvoj

Ne

Ĝibutio ( 1992-09-04 )

La franca kaj araba estas oficialaj lingvoj

Jes

Dominika Respubliko ( 1978-11-03 )

Difino pri justica lingvo; la parlamentanoj devas esti kapablaj legi kaj paroli en la angla

Ne

Orienta Timoro ( 2002-03-22 )

La portugala estas oficiala lingvo

Jes

Ekvadoro ( 1998-06-05 )

La hispana estas oficiala lingvo

Jes
Egiptio ( 1971-09-11 )

La araba estas oficiala lingvo

Jes

Salvadoro ( 1983-12-20 )

La hispana estas oficiala lingvo

Ne

Ekvatora Gvineo ( 1988-09-01 )

La hispana estas oficiala lingvo

Jes

Eritreo ( 1996-07 )

Difino pri lingva egaleco kaj justica lingvo

Jes

Estonio ( 1992-06-28 )

La estona estas oficiala lingvo

Jes

Etiopio ( 1994-12-08 )

La amhara estas laborlingvo

Jes

Fiĝioj ( 1997-07-25 )

La angla, fiĝia kaj hindustana estas egalrajtaj. Difino pri justica lingvo

Jes
Finnlando ( nova konstitucio en 1999-06-11 )

La finnlanda kaj sveda estas naciaj lingvoj

Jes
Francio ( konstitucio en 1958-10-04 , amendo en 1992-06-25 )

La franca estas nacia lingvo

Ne

Gabono ( 1991-03-26 )

La franca estas oficiala lingvo

Ne

Georgio ( 1995-08-24 )

La georgia estas nacia lingvo

Jes
Italio ( 1947-12-22 ) Difino pri protekto de nacimalplimultaj lingvoj kaj lingva egaleco Jes
Jamaiko ( 1962-07-24 ) Difino pri justica lingvo Ne
Jordanio ( 1952-01-01 ) La araba estas oficiala lingvo Jes
Kazaĥio ( 1995-08-30 ) La kazaĥa estas oficiala lingvo Jes
Kenjo ( 1963-12-12 ) La svahila kaj angla estas oficialaj lingvoj Ne
Kiribatio ( 1979-07-12 ) Difino pri justica lingvo Ne
Korea Popol-demokratia Respubliko ( amendo en 1992-04-09 ) Difino pri protekto de nacia lingvo Ne
Kuvajtio ( 1962-11-11 ) La araba estas oficiala lingvo Jes
Kirgizio ( 1993-05-05 ) La kirgiza estas oficiala lingvo Jes
Laoso ( 1994-08-15 ) La laosa estas oficiala lingvo Ne
Libano ( 1926-05-23 ) La franca estas oficiala lingvo Ne
Liberio ( 1986-01-06 ) Difino pri la lingvo de leĝodonaj institucioj Ne
Libio ( 1969-12-11 ) La araba estas oficiala lingvo Ne
Liĥtenŝtejno ( 1921-10-06 ) La germana estas oficiala lingvo Ne
Litovio ( 1992-10-25 ) La litova estas oficiala lingvo Jes
Luksemburgio ( 1968-10-17 ) La leĝo decidas justican lingvon Ne
Makedonio ( 1991-11-17 ) La makedona estas oficiala lingvo Jes
Madagaskaro ( 1992-08-19 ) La malagasa estas oficiala lingvo Ne
Malavio ( 1994-05-16 ) Difino pri justica lingvo. La parlamentanoj, ministroj kaj vicministroj devas esti kapablaj legi kaj skribi en la angla lingvo Jes
Malajzio ( 1957-08-31 ) La malaja estas oficiala lingvo Ne
Maldivoj ( 1997-11-27 ) La diveha estas oficiala lingvo Ne
Malio ( 1992-02-27 ) La franca estas oficiala lingvo Jes
Malto ( 1964 ) La malta estas nacia lingvo Ne
Marŝalaj Insuloj ( 1979-03-01 ) Difino pri lingva egaleco Jes
Maŭritanio ( 1991-07-12 ) La araba, poulara, soninka kaj ŭolofa estas naciaj lingvoj; la araba estas oficiala lingvo Ne
Maŭricio ( 1968-03-12 ) La angla estas oficiala lingvo de la parlamento Ne
Meksikio ( konstitucio en 1917 , amendo en 1992 ) Difino pri protekto de la lokaj lingvoj Ne
Mikronezio ( 1978-07-12 ) La nivelo de la angla lingvo ne estas necesa kondiĉo por parlamentaniĝo Jes
Monako ( 1992-12-24 ) La franca estas oficiala lingvo Ne
Mongolio ( 1992-01-13 ) La mongola estas oficiala lingvo Jes
Moroko ( konstitucio en 1972-03-10, amendo en 1992-09-04 ) La araba estas oficiala lingvo Ne
Mozambiko ( 1990-11 ) La portugala estas oficiala lingvo Ne
Namibio ( 1990-02 ) La angla estas oficiala lingvo Jes
Naŭro ( 1968-01-29 ) Difino pri la justica lingvo Ne
Nepalo ( 1990-11-09 ) La nepala estas oficiala lingvo Jes
Nov-Zelando ( 1990 ) Difino pri protekto de nacimalplimultaj lingvoj kaj justica lingvo Ne
Nikaragvo ( 1987-01-09 ) La hispana estas oficiala lingvo Jes
Niĝerlando ( 1996-04-20 ) La franca estas oficiala lingvo Jes
Niĝerio ( amendo en 1979-10-01 ) Difino pri la justica kaj parlamenta lingvoj Ne
Norvegio ( 1814-05-17 ) La ŝtatoficistoj devas esti kapablaj paroli en la nacia lingvo Ne
Omano ( 1996-11-06 ) La araba estas oficiala lingvo Jes
Palaŭo ( 1980-07-09 ) La palaŭa estas nacia lingvo, la palaŭa kaj angla estas oficialaj lingvoj Jes
Pakistano ( 1973-04-10 ) La urdua estas nacia lingvo Ne
Panamio ( 1972-10-11 ) La hispana estas oficiala lingvo Ne
Papuo-Novgvineo ( 1975-09-16 ) Difino pri justica lingvo Ne
Paragvajo ( 1992-06 ) La hispana kaj gurana estas oficialaj lingvoj Ne
Peruo ( 1993-12-29 ) La kastelana estas oficiala lingvo; la lingvoj de keĉua kaj ajmara kaj aliaj lokaj lingvoj estas naciaj lingvoj Jes
Filipinoj ( 1987-02-02 ) La filipina estas nacia kaj oficiala lingvo Ne
Pollando ( 1997-04-02 ) La pola estas oficiala lingvo Jes
Portugalio ( 1976-04-02 ) Difino pri la pozicio de la portugala lingvo Jes
Katario ( 1970-04-02 ) La araba estas oficiala lingvo Ne
Rumanio ( 1970-04-02 ) La rumana estas oficiala lingvo Jes
Rusio ( 1993-12-12 ) La rusa estas nacia lingvo Jes
Ruando ( 1991-05-30 ) La ruanda estas nacia kaj oficiala lingvo , ankaŭ la franca estas oficiala lingvo Ne
Sankta Lucio ( 1979-02-22 ) La parlamentanoj devas posedi la anglan lingvon Ne
San-Kito kaj Neviso ( 1983-09-19 ) Difino pri justica lingvo Ne
Sankta Vincento kaj Grenadinoj ( 1979-10-27 ) Difino pri justica lingvo kaj la parlamentanoj devas posedi la anglan lingvon Ne
Samoo Difino pri justica lingvo kaj lingva egalaco Jes
Saŭdi-Arabio ( 1992-03 ) La araba estas oficiala lingvo Ne
Senegalio ( 1992-03-03 ) La franca estas oficiala lingvo; 4 lokaj lingvoj estas naciaj lingvoj Ne
Sejĉeloj ( 1993-06-08 ) La angla, kreola kaj franca estas naciaj lingvoj Ne
Singapuro ( 1963-09-16 ) La parlamentanoj devas posedi almenaŭ unu el la jenaj kvar lingvoj: la angla, malaja, ĉina kaj tamila, kiuj estas ankaŭ uzataj en la parlamentaj aktivadoj Ne
Slovakio ( 1992-09-03 ) La slovaka estas oficiala lingvo Jes
Slovenio ( 1991-12-23 ) La slovenia estas oficiala lingvo Jes
Salomonoj ( 1978-07-07 ) Difino pri justica lingvo Ne
Somalio ( 1979-09-23 ) La somala kaj araba estas oficialaj lingvoj Jes
Sud-Afriko ( 1996-05-08 ) La oficialaj lingvoj estas spedia, sesotoa, setsvana, svata, tŝivenda, sitsonga, afrikaansa, angla, debela, ksosa kaj zulua Jes
Hispanio ( 1993-12-12 ) La kastiliana estas oficiala lingvo Ne
Sri-Lankao ( 1978-08-31 ) La sinhala kaj tamila estas naciaj kaj oficialaj lingvoj Ne
Sudano ( 1998-06 ) La araba estas oficiala lingvo Ne
Surinamo ( 1987-10-30 ) Difino pri lingva egaleco Jes
Svedio ( 1975-01-01 ) Difino pri protekto de la lingvo de malfortaj kolektivoj Ne
Svisio ( 1874-05-29 ) La germana, franca, itala kaj rumana latino estas naciaj kaj oficialaj lingvoj Ne
Sirio ( 1973-03-12 ) La araba estas oficiala lingvo Ne
Taĝikio ( 1994-11-06 ) La taĝika estas nacia lingvo Jes
Tajlando ( 1997-09-27 ) Difino pri lingva egaleco Jes
Togolando ( 1992-09-27 ) La franca estas oficiala lingvo Ne
Tunizio ( 1959-06-01 ) La araba estas nacia lingvo Ne
Turkio ( 1982-11-09 ) La turka estas nacia lingvo Jes
Turkmenio (1992-05-18 ) La turkmena estas nacia lingvo Jes
Tuvalo ( 1986-09-15 ) Difino pri justica lingvo Ne
Ugando ( 1962-01-01 ) La angla estas oficiala lingvo Ne
Ukrainio ( 1996-06-28 ) La ukraina estas nacia lingvo Ne
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ( 1971-12-02 ) La araba estas nacia lingvo Ne
Uzbekio ( 1992-12-08 ) La uzbeka estas nacia lingvo Jes
Vanuatuo ( 1961-01-23 ) La bislama estas nacia lingvo; la bislama, angla kaj franca estas oficialaj lingvoj Jes
Venezuelo ( 1961-01-23 ) La hispana estas oficiala lingvo Ne
Vjetnamio ( konstitucio en 1992-04-15 , amendo en 2001-12-25 ) Difino pri la pozicio de ĉiuj naciaj lingvoj kaj pri justica lingvo Ne
Jemeno ( 1994-09-29 ) La araba estas nacia lingvo Ne
Jugoslavio ( 1992-04-27 ) La serba estas oficiala lingvo Jes
Zambio ( 1991-08-24 ) La angla estas oficiala lingvo Ne
Zimbabvo ( 1979-12-21 ) Difino pri justica lingvo Ne

En la dokumentoj de UN kaj konstitucio de multaj landoj ni rimarkis, kiel la internacia socio alte taksas la lingvan egalecon. Malgra ŭ tio, ni opinias, ke la lingva egaleco vere realiĝos nur post longa tempo. Portempe estas ne stranga la lingva neegaleco antaŭ naskiĝo de la internacia komuna lingvo en la internacia kontaktado. Ekz. la laborlingvoj de UN estas la angla, franca, ĉina, rusa, hispana kaj araba, tamen la dokumentoj de UN plejparte estas skribitaj en la angla lingvo, dum la aliaj lingvoj estas uzataj malpli multe ol la angla. Se oni ne komprenas la anglan lingvon, ili ne komprenas la dokumentojn, kaj sen koncernaj versioj ili ne povas akiri la gravajn internaciajn informojn, tial ilia lingva rajto ne povas esti sufiĉe garantiata kaj estas malfacile por ili ĝui la efektivan lingvan egalecon.

III.

La principo pri lingva diverseco estas grava kaj efika rimedo por solvi la problemon de la lingva neegaleco en la internaciaj rilatoj

(1) Rimedoj por solvi la lingvan neegalecon. Estas du rimedoj por solvi la problemon pri lingva neegaleco internacie. La unua estas serĉi aŭ krei internacian komunan lingvon. La dua estas firme teni la principon pri lingva diverseco. Tiuj du rimedoj ne estas perfektaj. Se oni elektas iun el la naturaj lingvoj kiel la internacian komunan lingvon, tio kvankam utilas al la ekonomia kaj informada tutmondiĝo, tamen malutilas al la principo pri lingva kaj kultura diverseco kaj eĉ kaŭzos velkiĝon kaj eĉ pereon de multaj lingvoj kaj kulturoj kaj detruos la mondan kulturan plurismon. Laŭ nekompleta statistiko, nun en la mondo estas 6700 lingvoj. Iuj lingvistoj taksis, ke en la 21-a jarcento 90% el ili malaperos, kaj aliaj opinias, ke pereos 80% kaj almenaŭ 70%. Alivorte, en la 21-a jarcento malaperos 4700 lingvoj. Malapero de multaj malfortaj lingvoj certe kaŭzos monotonecon lingvan kaj kulturan, eĉ kaŭzos monotonecon de la homa pensmaniero. Ni kompreneble ne volas tion vidi. Unesko okazigis fakulan simpozion pri pereontaj lingvoj marte de 2003 en Parizo, kie oni diskutis, kiun rolon devas ludi Unesko en tiu problemo kaj kiel ĝi devas kunordiĝi kun la registaraj, neregistaraj kaj akademiaj institucioj, taksis protekton de la pereontaj lingvoj, diskutis pri la sistemo por protekti la pereontajn lingvojn kaj disvolvi la internacian kunlaboron kaj ellaboris agadplanon de Unesko por 2004-2005 cele protekti la pereontajn lingvojn. Malgraŭ tio, pro plirapidiĝo de la ekonomia integriĝo la angla lingvo fariĝas pli kaj pli influa kaj jam vidiĝas la tendenco, ke la malfortaj lingvoj pli debiliĝos kaj pereos. La principo pri lingva diverseco utilas al diverseco kaj lingva kaj kultura, sed ne utilas al la ekonomia kaj informada tutmondiĝo, nek al la libera socia interŝanĝo. UN devas elspezi multe por tradukado en siaj 6 laborlingvoj. Antaŭe la Eŭropa Unio konsistis el 15 landoj kaj havis 11 oficialajn lingvojn, sed nun ĝi havas 25 membrojn kaj 9 pliajn oficialajn lingvojn, tial ĝi havas 20 oficialajn lingvojn entute kaj ĉiujare ĝi devas elspezi miliardon da eŭroj sole por tradukado. Nun en la internacia socio la lingvoj estas komplikaj kaj estas neimageble uzi nur unu rimedon kaj oni devas kombini tiujn du rimedojn en la praktikado kaj nur tiamaniere oni povos solvi la problemon pri lingva neegaleco kaj fine komplete realiĝos la lingva egaleco en la internacia socio. La internacia komuna lingvo estas grava rimedo por radikale solvi la problemon, sed ne unika rimedo, nek la plej grava rimedo. La principo pri lingva diverseco estas ne nur la ĉefa rimedo por solvi la lingvan neegalecon en la internacia socio, sed ankaŭ grava principo observenda post fina solvo de la internacia komuna lingvo, tial ĝi estas la plej grava rimedo por solvi la problemon pri lingva neegaleco kaj ankaŭ la plej efika rimedo por solvi tiun problemon en la internaciaj rilatoj.

(2) Kio estas la principo pri lingva diverseco?

Tiu principo signifas, ke en la mondo la lingvoj estas multaj kaj ĉiu el ili havas sian valoron por ekzisti kaj devas havi la rajton egalan. La diferenco estas nur en iliaj funkcioj. La diversfunkciaj lingvoj povas ludi sian rolon sur kampo de malsama socia vivo. Ekzemple pri la homa egaleco, post naskiĝo ĉiuj homoj estas egalaj, kaj la diferenco kuŝas nur en tio, ke ili ludas malsaman rolon en malsama socia vivo kaj sur malsama kampo, kaj ili ne devas esti traktataj malsame pro sia malsama funkcio. Tiel statas ankaŭ la lingvoj. La lingvouzantoj ne devas esti traktataj malsame pro la malsama funkcio de iliaj lingvoj. La principo pri lingva diverseco ne ekskluzivas la internacian komunan lingvon, sed male, laŭ tiu principo oni devas uzi la internacian komunan lingvon kaj samtempe ne rifuzi la nekomunajn lingvojn, sed devas formi la lingvan dispozicion, en kiu oni devas preni la internacian komunan lingvon kiel la ĉefan, dum ekzistas pluraj lingvoj. Nuntempe en la mondo la ĉefa fluo koncerne la lingvouzadon estas lingva diverseco, kaj en la tempo, kiam ankoraŭ ne formiĝis la internacia komuna lingvo, oni devas persisti en la principo pri lingva diverseco, ĉar nur tiamaniere oni povos realigi la lingvan egalecon.

La lingva egaleco bezonas internacian komunan lingvon. Post naskiĝo de la internacia komuna lingvo oni devas egale trakti aliajn nekomunajn lingvojn. Jen kial en nia socio oni malfacile traktas la problemon pri lingva egaleco. Pro diferenco de la homoj kaj lokoj la lingvoj havas malsamajn funkciojn. Iuj el ili havas funkcion de komuna lingvo, dum la aliaj ne. Ankaŭ la komunaj lingvoj estas malsamaj: komune uzata internacie, en kelkaj landoj aŭ en iuj regionoj. Ĝenerale dirite, estas nur unu aŭ kelkaj komunaj lingvoj, sed ekzistas samtempe la nekomunaj lingvoj, iuj el ili estas gepatraj lingvoj de iliaj uzantoj. Uzante la komunan lingvon, oni ne devas forlasi sian gepatran lingvon, kiu entenas la kulturan kaj ideologian manierojn akumulitajn dum longa tempo de sia nacio. Protekti la gepatrajn lingvojn kaj trakti ilin same kiel la komunan lingvon estas problemo zorgenda internacie.

(3) Hegemonio de la angla lingvo maltrankviligas la internacian socion

Hegemonio de la angla lingvo damaĝas la principon pri lingva diverseco kaj kaŭzas la lingvan neegalecon en la intenaciaj rilatoj. Ĉar la angla lingvo estas multe uzata internacie, ĝi do estas rigardata de iuj kiel la efektiva internacia komuna lingvo. Tio altiras la atenton de la internacia socio. La fakuloj sin okupantaj pri lingva egaleco opinias, ke tio estas malutila al la lingva egaleco. El la 186 landoj kaj regionoj, kiujn ni enketis, 112 havas klaran difinon pri la nacia lingvo aŭ oficiala lingvo de sia lando. La nacia kaj oficiala lingvoj ĝenerale estas sialanda lingvo. La supra tabelo montras, ke 78 landoj prenis siapropran lingvon kiel la oficialan. Jenaj landoj prenis alilandan lingvon kiel oficialan lingvon: 15 prenis la anglan lingvon, 20 -- la francan, 12 -- la hispanan, 5 -- la araban, 3 -- la portugalan, 3 -- la germanan, 2 -- la turkan, 1-- la italan kaj 1 -- la grekan. Kvankam la angla lingvo estas pli multe uzata internacie, tamen kiel la oficiala lingvo ĝi ne estas uzata en tiel multe da landoj, kiel la franca. Videblas, ke internacie estas tendenco kontraŭ la angla lingvo. Eĉ en la konstitucioj de Usono, Britio kaj Aŭstralio, kie la angla lingvo estas plej multe uzata, ankoraŭ mankas difino, ke la angla lingvo estas oficiala lingvo. La usona registaro ne difinis, ke la angla lingvo estas oficiala lingvo, ĉar en Usono estas malsamaj opinioj, tial ĝi ne povas fari tiun difinon. Ĝis la fino de 2000 en Usono 20 ŝtatoj difinis, ke la angla estas ilia oficiala lingvo, dum en 12 ŝtatoj tiu propono ne estis aprobita. En 1988 la ŝtato Arizono per 51% de la balotiloj sankciis “Leĝon pri la oficiala lingvo”, en kiu la angla lingvo estas difinita kiel la oficiala. Tamen en 1998 la supera kortumo de Arizono konkludis, ke tiu leĝo malobservas la artikolon pri garantio de la libereco de parolo de la unua amendo de la konstitucio kaj tiun pri egaleco de la 14-a amendo de la konstitucio. La lingva leĝodonado de Francio kaj Kanado ja estas kontraŭstara al hegemonio de la angla lingvo. La Dominika Respubliko, Grenado kaj Malavio difinis en sia konstitucio, ke la parlamentanoj devas posedi la anglan lingvon, dum Mikronezio kvankam difinis en sia konstitucio, ke la angla estas laborlingvo de la parlamento, tamen ne difinis, kiun nivelon devas havi la parlementanoj, anstataŭ tio legiĝas tie la teksto, ke se la parlamentanoj ne povas flue paroli en la angla lingvo, ili povas uzi sianacian lingvon, dum la parlamento devas fari tradukadon por ili. Multaj landoj difinis sian lingvon kiel nacian aŭ oficialan lingvon, protektas la gepatran lingvon kaj la lingvon de minoritatoj. Tio celas preventi entrudiĝon de la potencaj lingvoj, protekti la ŝtatan suverenecon kaj lingvan rajton de la civitanoj.

(4) Persisti en la principo de la lingva diverseco kaj venki la hegemonion de la angla lingvo

La 6 laborlingvoj de UN devas esti gravaj lingvoj en la internacia komunikado kaj plene ludi sian rolon. La hegemonio de la angla lingvo en la internacia komunikado devas esti forigita. La ĉina lingvo estas lingvo uzata de plej multe da homoj en la mondo. Ĝi havas longan historion kaj brilan kulturon. La moderna ĉina lingvo asimilis ne nur dialektojn de multaj lokoj Ĉinio kaj raciajn elementojn de la nacimalplimultaj lingvoj de Ĉinio, sed ankaŭ utilajn elementojn de la ĉina lingvo uzata alilande kaj iujn utilajn elementojn de alilandaj lingvoj de la mondo. Normaligo kaj reguligo de la ĉina lingvo leviĝas iom post iom kaj leviĝas ankaŭ ĝia efiko de la reala komunikado. Internacie pli kaj pli multe da homoj nun lernas ĝin, tial ĝi havas plenan eblecon fariĝi unu el la internaciaj komunaj lingvoj. En la internacia komunikado eksterlandanoj respektas, uzas kaj disvastigas la ĉinan lingvon. Kompreneble ankaŭ ni respektas iliajn lingvojn kaj pro bezono lernas kaj aplikas ilin. En la internacia komunikado la reciproka lernado de malsamaj lingvoj utilas al formiĝo de plurisma dispozicio de la mondaj lingvoj kaj realiĝo de lingva egaleco en la internaciaj rilatoj.

(5) Preni Esperanton kiel internacian komunan lingvon utilas al la principo pri lingva diverseco

Esperanto estas plej bona elekto kiel internacia komuna lingvo, ĉar ĝi ne estas lingvo nacia, nek ŝtata. Ĝi estas kreita de amanto de mondpaco kaj demokratio. Ĝi estas artefarita kaj kompare facile lernebla lingvo kun klaraj komunikilaj trajtoj. Lerni ĝin malutilas al neniu lingvo, t.e. ne povas kaŭzi malaperon de alia lingvo, kiu ŝarĝas certan kulturon kaj pli grave ĝi ne damaĝas la ŝtatan suverenecon, sed utilas al realiĝo de lingva egaleco, tamen nuntempe ĝia uzado ankoraŭ ne atingis la gradon, kiun devas atingi la internacia komuna lingvo kaj ne povas solvi la problemon pri lingva egaleco. Esperanto naskiĝis antaŭ pli ol 100 jaroj kaj en tiu periodo ĝi multe evoluis kaj disvastiĝis. En tiu periodo multaj fervoruloj energie lernis kaj disvastigis ĝin. Esperanto multe influis la intelektulan rondon kaj nun la nombro de la homoj posedantaj Esperanton jam superis dek milionojn. Tiu nombro ja estas neniom pli malgranda ol tiu de iuj kolektivoj, kiuj parolas minoritatan lingvon, tamen dek milionoj estas nur malgranda procento de la tuta loĝantaro de la mondo, alivorte estas ankoraŭ granda distanco por esti reala internacia komuna lingvo. Bedaŭrinde, mi ne havis ŝancon lerni Esperanton. Eble ankaŭ tio estas la kaŭzo kial Esperanto ne estas rigardata kiel la reala internacia komuna lingvo. Por ke Esperanto fariĝu centprocenta internacia komuna lingvo, ĝi devas fariĝi laborlingvo de UN, lingvo uzata en la oficiala internacia komunikado kaj precipe en diplomatiaj aktivadoj. Por tio oni devas disvastigi ĝin antaŭ ĉio en lernejoj. Se ĝi ne povas fariĝi lingvo de edukado, almenaŭ ĝi devas fariĝi deviga lernobjekto. Se ĉiuj diplomitoj de mezlernejo povos aŭskulti, paroli, legi kaj skribi en Esperanto, do la nombro de Esperanto-uzantoj multe grandiĝos en la mondo, kaj tiam la lingvo havos firman bazon en la internacia komunikado. Tio ja bezonas subtenon de registaro kaj precipe de ĝiaj edukaj departementoj kaj ilian financan subtenon. La lernado de lingvoj havas sian propran regulon kaj oni devas progresi iom post iom. Por ke plejparto de la loĝantoj de la mondo posedu Esperanton, oni devas atendi ankoraŭ longan tempon. Sed kiom longa tiu tempo? Eble neniu scias hodiaŭ.

Esperanto devas fariĝi gvida lingvo en la internacia komunikado. Mi kredas, ke pli kaj pli multe da homoj lernos Esperanton kaj disvastigos ĝin. Esperanto fariĝos vera lingvo de la tutmonda popolo, tio ja ne estas revo, sed pli kaj pli klara realo. La ĉina popolo batalis jam longan tempon por la lingva egaleco en la internaciaj rilatoj. Multaj famuloj de Ĉinio, kiaj Lusin kaj Bakin, aktive subtenis Esperanto-movadon. Multaj intelektuloj, kiaj Cai Yuanpei, Hujucz kaj Chen Yuan, faris siajn kontribuojn por disvastigi Esperanton en Ĉinio. Tio bone montris, kiel forte la ĉina popolo amas Esperanton, kial ĝi fervore aspiras al la lingva egaleco. Mi kredas, ke dank' al senlaca penado de la personoj pacamaj, demokratiaj kaj pledantaj por egaleco, la perspektivo de Esperanto certe estos pli kaj pli brila kaj Esperanto finfine fariĝos gvida lingvo por realigi la lingvan egalecon en la tuta mondo.