Unua paĝo >> Forumo
 


La celo kaj stato de homa civilizacio: Egaleco kaj diverseco de la lingvo kaj kulturo

-- Parolado en Nitobe-simpozio en la 89-a UK

de YANG GUANG*

Lingvo estas plej grava homa komunikilo kaj ĉefa portanto de la kulturo en ĝia heredado kaj disvolvado. Lingvo estas ankaŭ kultura fenomeno. En la produktado kaj vivo de la homaro la lingvoj parola kaj skriba havas neanstataŭigeblan bazan rolon. En la informa epoko, kiam sciencoj kaj teknologioj senĉese disvolviĝas, la lingvaj problemoj estas pli kaj pli multe atentataj.

I. Por diverseco de la lingvo kaj kulturo en la kondiĉoj de la ekonomia tutmondiĝo

Nun en la mondo la translanda aktivado de materia produktado, ekonomia komercado, financa investado kaj aliaj ekonomiaj aktivadoj pli kaj pli oftiĝas, kaj pli kaj pli evidentiĝas la reciproka influo kaj karambolo en konceptoj de ideologio, kulturo kaj valoro. Malgraŭ ke la voĉo kontraŭ tutmondiĝo daŭre bruadis kaj la tergloba vilaĝo neniel portis feliĉon al siaj loĝantoj, la ekonomia tutmondiĝo tamen fariĝis reala tendenco.

La tiel nomata tutmondiĝo estas gvidata de la superpotenco kaj fortaj okcidentaj landoj kaj oni dividas la interesojn kaj parolrajton surbaze de la fortoj. Nun 80% de la internacie influhavaj komunikiloj kaj interreto uzas unu lingvon kaj komunikas unu kulturan koncepton de valoro. La angla lingvo okupas potencan lokon en la monda komunika sistemo, tial la agadspaco de aliaj lingvoj estas tre limigita kaj iuj malfortaj lingvoj kaj kulturoj estas minacataj de pereo. Ni scias, ke la lingvo kaj kulturo de ĉiuj nacioj kaj regionoj estas kreaĵo de la tieaj loĝantoj kaj faras sian kontribuon al la homa plurisma kulturo. Perdinte sian kulturon, la nacio perdos siajn proprajn trajtojn kaj spiriton kaj perdiĝos tiam ankaŭ kultura speco en la tuta kulturo de la homaro. La egaleco de lingvo kaj kulturo estas bazo por egaleco de la ŝtatoj kaj nacioj kaj strikte rilatas kun la ŝtata suvereneco kaj nacia digno. Aliflanke lingvoj decidas la parolrajton de la komunikiloj kaj faras la unuan impreson, kiu estas pli forta, rajton de klarigado kaj akuzado. La sentimentoj, sinteno kaj koncepto entenataj en lingvoj formas la kulturan genon kaj spiritan hejmon. Tial hodiaŭ ĉiuj landoj kaj nacioj donas pli grandan atenton al siaj lingvaj tradicioj ol iam ajn antaŭe.

Ni opinias, ke sub la kondiĉoj, kiam ĉiuj landoj pli kaj pli forte dependas unu de alia en ekonomio, la ekonomia tutmondiĝo kaj kultura diverseco devas esti akorde disvolvitaj. La tezo pri monotoneco de la lingvo kaj kulturo kaj strebado al la solflanka hegemonio de la lingvo kaj kulturo estas ne reala kaj eĉ malutila. La egaleco, diverseco kaj harmonia kunekzisto de la lingvoj devas esti kultura koncepto kaj celo de valoro bazita sur la homa konscienco. Multeco de lingvoj donas pli da vidkampoj, kaj multeco de kulturoj havigas riĉan koloron, toleremon kaj interkompreniĝon. Tial ni devas fari ĉion eblan por krei novan internacian politikan kaj ekonomian ordon de demokratio, egaleco, kunekzisto kaj kuna gajno, kaj akceli la egalecon kaj diversecon de la lingvo kaj kulturo sub la kondiĉoj de la ekonomia tutmondiĝo. Statistiko montras, ke antaŭhistorie en la mondo estis 12000 lingvoj, sed hodiaŭ restas nur 6000. Kaj plie la lingvoj rapide reduktiĝas pro komplikaj kaŭzoj. Fakte malapero de ajna lingvo estas damaĝo al homa civilizacio. Ni alvokas, ke oni donu grandan atenton al protekto kaj savo de la pereontaj lingvoj kaj intensigu la internacian kunlaboron sur tiu kampo. Ni volas penadi kune kun ĉiuj ĉeestantoj por krei pacan, egalecan, harmonian kaj buntan mondon.

II. Por lingvaj egaleco, diverseco kaj harmonio

Ĉinio estas disvolviĝanta lando kun multaj nacioj, lingvoj kaj dialektoj. Ĝi konsistas el Han-nacio kaj 55 nacimalplimultoj, kiuj parolas pli ol 80 lingvojn kaj havas 30 skriblingvojn. La naciaj kulturoj surbaze de la naciaj lingvoj havas longan historion. La diversnaciaj kulturoj lernas unu de alia, kune disvolviĝas kaj formiĝis unuecaj multnaciaj kulturaj trajtoj de la ĉina nacio. Pri tio la leĝdona instanco kaj diversnivelaj registaroj de Ĉinio faris longan penadon por la lingvaj egaleco, diverseco kaj harmonio. “Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko” klare difinis: “Ĉiuj nacioj havas liberecon uzi kaj disvolvi siajn lingvojn parolan kaj skriban kaj la civitanoj de ĉiuj nacioj havas rajton uzi siajn naciajn lingvojn parolan kaj skriban en la procesado. En la oficado la naci-aŭtonomaj instancoj devas uzi unu aŭ kelkajn lingvojn komune uzatajn en la loko observante la difinon de la aŭtonoma regularo de sia nacio. Tio fundamente garantiis la uzadon kaj disvolvon de la naciaj lingvoj. “Aŭtonoma leĝo pri naciaj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko”, “Leĝo pri la komune uzataj lingvoj kaj skriblingvoj de la ŝtato”, “Leĝo pri edukado”, “Leĝo pri deviga edukado” kaj aliaj leĝoj kaj reguloj havas principan kaj konkretan difinojn pri uzado de la naciaj lingvoj. Tiuj leĝoj kaj reguloj estis agnoskitaj kaj observataj en diversaj regionoj. Post komenco de la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, por disvolvi la demokratian regadon, konstrui la politikan civilizacion, respekti kaj defendi la homajn rajtojn kaj prosperigi la socialisman kulturon, la ĉina registaro donis pli grandan atenton al defendo de la lingvaj diverseco, harmonio kaj unueco, daŭre persistas en politiko pri egaleco de diversnaciaj lingvoj, malpermesas ĉian lingvan diskriminacion kaj pledas por reciproka lernado de la lingvoj fare de ĉiuj nacioj por kune venki la lingvan baron. Samtempe kun tio laŭ difino de la konstitucio, Ĉinio popularigas putonghua , komune uzatan parolan lingvon por faciligi la komunikadon kaj interŝanĝon de diversaj nacioj. En la nuna Ĉinio la lingva egaleco de diversaj nacioj estas grava konsistiga parto de la ŝtata nacia politiko utila al egaleco, unuiĝo kaj komuna prosperiĝo, kaj lingva egaleco jam fariĝis grava faktoro de la bazo de la nacia egaleco. Ĉiuj nacioj kredas unu al alia, lernas unu de alia, helpas unu alian kaj respektas unu alies lingvon, morojn, kutimojn kaj religian kredon kaj kune defendas la ŝtatan unuecon kaj nacian solidarecon.

En la pasintaj jaroj la ĉina registaro defendis kaj disvolvis la lingvojn parolajn kaj skribajn de diversaj nacimalplimultoj ĉefe en jenaj flankoj: Unue, senĉese perfektigi koncernajn leĝojn kaj regulojn kaj laŭleĝe garantii la leĝan egalecon de diversaj lingvoj. Due, en la naciaj aŭtonomaj regionoj energie disvolvi instruadon en du lingvoj por ke la nacimalplimultaj geknaboj antaŭ ĉio posedu sian propran lingvon kaj surbaze de tio posedu la komune uzatan lingvon de Ĉinio. Trie, fari klaran difinon uzi la naciajn lingvojn parolan kaj skriban en la naciaj aŭtonomaj regionoj dum la oficado; en civilaj, kriminalaj kaj administraj procesoj, ekzameno kaj kontrolo de tiaj kazoj kaj publikigo de leĝoj kaj dokumentoj; en registrado de entreprenaj nomoj kaj markoj, de ekonomiaj kontraktoj, arbitracio kaj kaj identigaj kartoj de civitanoj. Kvare, subteni kaj helpi nacimalplimultojn en ordigo de la lingvoj parolaj kaj skribaj, ellaboro de regulaj normoj, intensigo de esplorado pri lingvoj kaj ilia praktikado kaj fari multe da fruktodonaj laboroj precipe por adaptiĝi al la informadiko, reta komunikado kaj aliaj. En la estonteco la supre menciitaj laboroj estos daŭre farataj.

Aliflanke, Han-nacio kun pli ol miliardo da loĝantoj mem estis formita en kunfandiĝo de pluraj etnoj en la historio de sia evoluo. Pro diverseco de la terenoj kaj limigo de ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj ankaŭ Han-nacio havas diversajn dialektojn, kiaj la Guangdong-a, Fujian-a, Jiangsu-a, Hunan-a, Jiangxi-a, Kejia-a, norda kaj sudokcidenta kaj ankaŭ diversajn subdialektojn kaj indiĝenaj dialektoj, kiuj malfacile interkomunikiĝas inter si mem kaj estigas gravan lingvan baron. Tio estas malutila al la ekonomia disvolviĝo kaj moderniga konstruado de Ĉinio, tial ankaŭ en la lokoj koncentre loĝataj de hanoj estas necese energie popularigi putonghua , la komune uzatan parolan lingvon en Ĉinio. Sed dialektoj estas bazo de loka kulturo. En Ĉinio estas centoj da lokaj operoj kaj kant-rakontaj formoj uzantaj sian dialekton kaj ankaŭ la dialektoj mem estas kultura fenomeno kaj korinklino de lokanoj, tial popularigi putonghua ne signifas ekstermi dialektojn, sed celas tion, ke la civitanoj ellernu la komunan lingvon de la lando, kiam ili uzas sian dialekton, realigante harmonion de la unueco kaj varieco de la lingvoj en la socia praktikado. Estas neces emencii, ke Han-lingvo havas multe da dialektoj, kiuj tamen uzas la saman skriblingvon kaj apartenas al unu sama lingvo. La sud-fujian-a dialekto vaste uzata en Taiwan-provinco ja estas unu el la dialektoj de Ĉinio. Kelkaj personoj diris, ke la sud-fujiang-a dialekto ne apartenas al Han-lingvo, sed estas Taiwan-a lingvo, tio estas kontraŭscienca kaj montras ilian kaŝitan motivon.

Jam en 1989 Unesko aprobis “Projekton por protekti folkloran kreon”, kiu difinas, ke la lingvoj estas grava heredaĵo el la buŝaj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ĉinio estas subskribinto de la Konvencio de UN pri nemateriaj heredaĵoj de la homaro kaj ankaŭ antikva lando kun brila civilizacio kaj kulturo de 5000 jaroj. Ĉinio estas tre grava por protekti la diversecon de la homaj kulturo kaj lingvoj. Dum multaj jaroj la ĉinaj registaro kaj popolo faris grandan klopodon por protekti kulturon, historiajn restaĵojn kaj lingvojn kaj akiris rimarkindajn sukcesojn, tamen ankoraŭ estas iuj urĝe solvendaj problemoj, precipe en konscio, sistemo, mekanismo kaj mon-asigno. Antaŭ nelonge la ĉina registaro jam konsideris protekton de naciaj kaj popolaj kulturoj, inkl. de la lingvoj, en sia financa budĝeto kaj decidis ĉiujare asigni sufiĉe grandan sumon da mono por fari tiun laboron. Ni kredas, ke en Ĉinio la lingva diverseco estos defendata kaj respektata, kaj la harmonio kaj unueco de diversaj lingvoj kaj ilia regula disvolviĝo estos daŭre subtenataj.

III. Por populariĝo, normiĝo kaj internaciiĝo de la ĉina lingvo

Ĉi tie la ĉina lingvo temas ne pri ĉiuj lingvoj uzataj en Ĉinio, sed pri la komune uzataj lingvoj parola kaj skriba, tio estas, putonghua kaj Han-lingvaj ideogramoj. Kiel baza instrumento por reguligi la homan produktadon kaj vivon, lingvoj nepre devas konformiĝi al bezono de la ekonomia kaj socia disvolviĝo. La ĉina starpunkto por reguligi la lingvon ja ĝuste troviĝas ĉi tie. Postulate de la nuna disvolviĝo de Ĉinio, la lingvaj populariĝo, normiĝo kaj internaciiĝo estas identaj al la ĝenerala celo de Ĉinio pri ĝia konstruo de bonhava socio pri ĉiuj flankoj kaj pri ĝia modernigo.

Antaŭ ĉio la lingva populariĝo estas objektive bezonata de la nacia industriigo kaj modernigo. Por realigi la merkat-ekonomian sistemon kaj konstrui grandan unuigitan merkaton tra la tuta lando, redukti la diferencojn inter la urboj kaj kamparo kaj tiujn inter diversaj lokoj, akceli la plenampleksan kaj harmonian disvolviĝon de la ekonomio kaj socio, oni devas elimini la lingvan baron kaj lingvan malakordon kaj laŭleĝe disvastigi la komune uzatan lingvon putonghua. En tio oni jam akiris grandan progreson, tamen en iuj malproksimaj landlimaj regionoj kaj nacimalplimultaj regionoj popularigi putonghua restas peza tasko. Ni devas, sub la premiso de defendo kaj disvolvo de diversaj nacimalplimultaj lingvoj kaj bona traktado de diversaj dialektoj de Han- lingvo, alpreni efikajn rimedojn kaj fari ĉion eblan por fundamente popularigi putonghua, por ke ĝi fariĝu versence komune uzata parola lingvo en Ĉinio en la daŭro de 10-20 jaroj.

Due, la reguligo kaj normaligo de la lingvoj parola kaj skriba estas nepra postulo de la informadiko ekonomia kaj socia. En la nuna epoko estas bezonataj interkomunikado kaj interŝanĝo ne nur inter la homoj, sed ankaŭ inter la homoj kaj maŝinoj kaj inter la maŝinoj. Fonetika kombinado, fonetika distingo, maŝina indekso, maŝin-tradukado kaj aliaj teknikoj disvolviĝas rapide, kio kaŭzos revolucion al la homa komunikado kaj inform-cirkulado kaj profunde influos homan produktadon kaj vivmanieron kaj diĝitigo kaj inteligentiĝo de la homa vivo ne estas malproksima iluzio. Lingvoj parolaj kaj skribaj estas ĉefa portanto de informoj kaj unu el la ĉefaj objektoj de maŝin-traktado. Sub la kondiĉoj de novaj sciencoj kaj teknologioj, la elektra kalkulado de lingvoj postulas kompare altan reguligon kaj normigon de la lingvoj parolaj kaj skribaj, tial ni devas intensigi la sciencan esploradon kaj konstruadon de la baza lingva inĝenierio, iom post iom perfektigi la normojn por reguligi la lingvojn parolajn kaj skribajn, kombini la modernajn informadikajn teknologiojn kun la ĉina skriblingvo kaj en la tuta socio propagandi por levi la koncepton pri normigo de la lingvoj parolaj kaj skribaj de la publiko, kaj levi la informadikajn teknologiojn kaj la nivelon de norma uzado de la lingvo en la tuta socio, por konformiĝi al bezono de la informa epoko. Aliflanke ni devas bone teni la rilatojn inter la lingvaj normigo kaj disvolviĝo, starigi kaj realigi ĝustan koncepton pri normigo kaj scienca disvolviĝo, akceli la normigon, riĉiĝon kaj disvolviĝon de la lingvoj parolaj kaj skribaj.

Trie, internaciiĝo de la ĉina lingvo estas bezonata de plua pordmalfermo, intensigo de la rilatoj kaj interŝanĝo kun aliaj landoj kaj ankaŭ marko de la reprosperiĝo de la ĉina nacio kaj paca disvolviĝo. Por lerni sperton de aliaj landoj kaj asimili ĉiujn civilizaciajn fruktojn de la homaro, ni kuraĝigas la publikon, precipe la infanojn kaj gejunulojn lerni kaj uzi fremdajn lingvojn. Nun fremdaj lingvoj okupas gravan lokon en instruado de diversaj lokoj en Ĉinio kaj en la tuta socio furoras lernado de fremdaj lingvoj. Aliflanke ni konscias, ke la monotoneco de la lingvo povos kaŭzi negativan influon, kaj pledas, ke infanoj kaj gejunuloj antaŭ ĉio bone posedu sian propran lingvon kaj levu la nacian spiriton. Ni opinias, ke la interrilatoj inter tutmondeco kaj nacieco povas esti bone traktataj kaj meto de la gepatra lingvo sur la unuan lokon kaj lernado de fremdaj lingvoj povas esti realigitaj samtempe. Sed kun profundiĝo de reformado kaj pordmalfermo kaj leviĝo de la internaciiĝo de Ĉinio, fremdaj lingvoj kaj precipe la angla lingvo estas pli kaj pli multe uzataj en diversaj sociaj rondoj, kaj en la ĉina lingvo pli kaj pli multe miksiĝas literoj kaj mallongigoj de aliaj lingvoj. Iuj fakuloj kaj sociaj personuloj maltrankvilas, ke tio malbone influas la harmonion kaj sanan disvolviĝon de Han-lingvo. Ni devas ĝustatempe kaj efike reguligi kaj korekti la malĝustan uzadon de fremdaj lingvoj. Ni opinias, ke fari minimuman, leĝan kaj administran limigon al uzado kaj normaligo de lingvoj parolaj kaj skribaj estas racie kaj praktikeble. Aliflanke, kun vigla disvolviĝo de Ĉinio pli kaj pli multe da homoj en la mondo en la mondo lernas kaj uzas la ĉinan lingvon. Nun en la mondo 3000 universitatoj havas fakon de la ĉina lingvo kaj 25 milionoj da eksterlandanoj lernas Han-lingvon. Nemalmultaj landoj prenas la ĉinan lingvon kiel unu el la studobjektoj de la lernantoj kaj metas ĝin en la edukan sistemon de sia nacio. La ĉina registaro intensigas sian laboron popularigi Han-lingvon en la mondo, en planado, sistemigo kaj kulturado de instruistoj, kompilo de instruaj materialoj, ekzameno kaj aranĝo de sociaj aktivadoj. La iom-post-ioma internaciiĝo de la ĉina lingvo estos ĉiam pli profundiĝanta procedo en la 21-a jarcento, kies celo ne estas eksporti la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon, sed konstrui la duoblan ponton, ke ĉinoj lernas fremdan lingvon kaj eksterlandanoj lernas la ĉinan lingvon, intensigi la komunikadon, interŝanĝon, interkomprenon kaj kunlaboron kun aliaj landoj por defendi la egalecon kaj diversecon de la kulturoj de la tuta mondo en la situacio de la ekonomia tutmondiĝo kaj konstrui racian kulturan ekologion de la tuta mondo, fari siajn kontribuojn al la nobla celo de la homa civilizacio, progreso kaj paca disvolviĝo. Ĝuste pro tio ni volontas fari duflankan kaj plurflankan kontakton, interŝanĝon kaj kunlaboron kun lingvaj establoj, koncernaj organizoj kaj oficistoj kaj fakuloj de aliaj landoj.

* Ĝenerala direktoro de la departemento de lingva planado kaj administrado de la Ŝtata Lingva Komisiono de Ĉinio (ĉe la Ministerio de Edukado)