Unua paĝo >> Forumo
 


Al la Nova Internacia Lingva Ordo

LEE Chong-Yeong

Vic-Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio

“ L a limo de mia lingvo estas la limo de mia mondo"

- Ludwig Wittgenstein, Aŭstria filozofo -

1. Lingva Unuiĝo

Kiam Esperanto estis kreita antaŭ unu jarcento, la ĉefa monda lingva problemo estis nekomprenebleco inter diversaj nacioj pro malsamaj lingvoj. Pro tio, Zamenhof kreis Esperanton celante faciligi lingvan komunikadon inter malsamaj nacioj.

La malsameco de naciaj lingvoj ankoraŭ estas la baza lingva problemo en la mondo. Sed, nuntempa monda lingva problemo estas, aldone al la malsameco de naciaj lingvoj, la unuiĝanta tendenco de diversaj lingvoj al unu etna lingvo, t.e. angla lingvo, aŭ pli precize dirite, usona lingvo. Fakte, angla lingvo fariĝis ne-oficiala sed efektiva internacia komuna lingvo, ne nur inter civitoj kaj en internacia komercado sed ankaŭ en interŝtataj organizaĵoj. UN oficiale uzas 6 oficialajn lingvojn por oficialaj kunsidoj, sed por praktika ĉiutaga administrado, ĉefe angla lingvo estas uzata kiel "laborlingvo".

La disvastiĝo de angla lingvo kiel monda komuna lingvo estas kaŭzita ĉefe de politika, ekonomia, teknologia kaj amasinformilaj fortoj de Usono. En la moderna mondo, angla lingvo preskaŭ monopolas mondajn amasinformilojn, precipe persatelitajn televidelsendojn, kaj komputilajn lingvojn.

La sintrudo de angla lingvo kiel efektiva komuna lingvo alportas kun si diversajn problemojn, inkluzive kulturan. La etna lingvo enhavas en si propran kulturon kaj tendencas anstataŭigi kulturon de la truditaj nacioj.

Sed, la plej grava detrua problemo estas ke la etna lingvo estas lingvovora (aŭ kanibaleca). Usona angla lingvo voras aliajn naciajn lingvojn en la terenoj de internacia kunveno, komerco, scienco, teknologio, kaj turismo. Por efika internacia diskuto, efika komerca negocado, seriozaj sciencaj disertacioj, priteknologia diskuto kaj turisma ĉiĉeronado por miksitaj nacioj, oni plej ofte uzas anglan lingvon. Ofte eĉ enlande inter samnacianoj, oni ofte uzas anglan lingvon por precizaj sciencaj kaj teknologiaj esprimoj. Baldaŭ nacia lingvo estos parolata nur en hejmo kaj en kafejo! Tio estas simptomo de la komenco de morto de la nacia lingvo. Eĉ "angla" anglalingvo estas vorata de usona anglalingvo.

2. Lingva Hegemonio

La unuiĝanta tendenco de la monda lingvo al unu etna lingvo, t.e. angla lingvo, kreas problemojn de la lingva hegemonio, kaj la plifortiĝanta tendenco de la lingva hegemonio kaŭzas tiklajn sed seriozajn problemojn en la monda lingva politiko.

Lingva politiko fariĝas pli kaj pli malstabila faktoro de monda paco kaj justeco. Lingva hegemoniismo kaj lingva egoismo kaŭzas konfliktojn en multaj landoj en la mondo. Tiu ĉi situacio foje kreas tumultojn pro lingvo en diversaj landoj.

Pro la domina disvastiĝo de unu etna lingvo, fortoj kontraŭ tia lingva hegemonio en internaciaj organizaĵoj pli kaj pli fortiĝas.

Antaŭ kelkaj jaroj, Francio malpermesis uzon de anglaj vortoj en komercaj reklamoj. Por kolekti fortojn kontraŭ angla lingvo, pli ol 30 franclingvaj landoj kunvenis en 1997 en Hanojo, Vietnamio, fondis Internacian Organizaĵon de Francparolantaj Landoj, kaj S-ro Butros Butros Gh ari, eksa Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj fariĝis la Ĝenerala Sekretario de la nova franclingva internacia organizaĵo, kiu havas sian sidlokon en Parizo.

Vidinte, ke la tuta Moskvo estas kovrita de komercaj reklamoj en angla lingvo, tiama rusa prezidento Yelzin diris en 1997, ke li konsideris enkonduki leĝon kontraŭ la uzo de angla lingvo en komerca reklamo.

Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj diris en 1997, ke "Ĉinio estas granda lando, kaj la lingvo de la granda lando devas esti respektita", kaj ekkomencis uzi nur ĉinan lingvon dum la semajna gazetara konferenco.

Unuiĝintaj Nacioj uzas oficiale 6 lingvojn (angla, franca, hispana, rusa, ĉina kaj araba) por tradukoj kaj samtempa interpretado por ĉiuj oficialaj kunsidoj. Oni diras ke ĉirkaŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj estas bezonataj jare por traduki unu lingvon. Do, la demando estas, ke kial aliaj lingve malfortaj landoj (Germanio, Japanio, Italio, Koreio, ktp.) kiuj ne profitas de la traduko ankaŭ devas pagi por la tradukado?

En Eŭropa Unio, la lingvoj de ĉiuj membroŝtatoj estas konsiderataj kiel egalaj, kaj pro tio, 15 lingvoj estas uzataj por samtempa tradukado en oficialaj kunsidoj. Oni diras, ke ĉirkaŭ 1,500 tradukistoj tradukas ĉirkaŭ 1 milionon da paĝoj jare.

Ironie, la vera lingva problemo en Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio kuŝas ne en la manko de interkompreno inter naciaj delegacioj pro malsamaj lingvoj, sed en la efektiva komunlingviĝado de angla lingvo. Fakte estas, praktike eblas havi ĉiujn kunsidojn de UN nur en angla lingvo, ĉar preskaŭ ĉiuj landaj delegitoj al UN komprenas anglan lingvon. En UN, nur angla lingvo, sen tradukado, estas uzata por ne oficialaj kunsidoj, kunsidoj de la stabanoj, por dialogoj inter superuloj kaj siaj sekretarioj, aŭ por alparoli al iu nekonatulo en koridoro. Sed kiam temas pri oficiala rekono de angla lingvo kiel internacia komuna lingvo, lingva politiko efektiviĝas kaj ne-anglalingvaj parolantaj ŝtatoj ne povas konsenti.

Tiu lingva hegemonio malhelpas lingvan egalecon kaj tuŝas nacian fierecon de ne-anglalingvaj parolantoj. Laŭ la raporto de ĵurnalo, en la 4-a de septembro 1998, ĉe EU kunsido de ministroj de eksteraj aferoj brudisputis pri kiun lingvon la minisroj uzu por la kunsido, kiu havis lokon en Finlando. Germanio kiu bojkotis du kunvenojn en aŭgusto samjare en Finnlando ĉar ne estis tradukanto en germanan lingvon, levis demandon pri lingvo, kiam ĝia ekstera ministro Joschka Fi sh er parolis en germana lingvo malgraŭ tio ke li bone regas anglan lingvon. Hispapa ministro Able Matutes diris ke li ankaŭ insistos paroli en hispana lingvo, se la partoprenantoj ne uzas anglan aŭ francan lingvon, kiuj estas laborlingvoj por neformalaj kunsidoj.

Fakte, la forto kontraŭ angla lingvo estas pli grandiĝanta speciale en la latinlingva grupo. En la seminario pri la defioj de la tutmondiĝo, kiu okazis en la 19-a de marto, 2001, ĉe Universitato de Sorbone en Parizo, franca prezidento Jacques Ĉirac petis al la partoprenintoj, "... interligu 'lingvajn komunumojn de latina tradicio' por rezisti al la superregado de la angla lingvo". Ankaŭ, en la 22-a de marto, 2001, ĉe la Internacia Seminario, 'Universalaj Voĉoj de la Latineco', eksa portugalia prezidento Mario Soares asertis, ke "... la landoj de latinaj lingvoj ne povas akcepti la anglan kiel internacian lingvon"

3. Homaj Rajtoj

Agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libereco, justeco kaj paco en la mondo. Homaj rajtoj estas nek fordoneblaj nek forpreneblaj bazaj rajtoj de ĉiuj homoj en la mondo. Unuiĝintaj Nacioj proklamis en 1948 la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj . La artikolo 2 de la Deklaracio diras, ke “ iuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtokoloro, sekso, lingvo, religio ...”

Por protekti homajn rajtojn, libera lingva komunikado estas unu el la esencaj kondiĉoj. Sed ni ofte vidas ke internaciaj rifuĝintoj, novaj enmigrintoj, kaj lingvaj minoritatoj suferas pro lingva nekomunikebleco kaj ne kapablas protekti siajn proprajn homajn rajtojn, en ekonomiaj, leĝaj, kaj sociaj aferoj.

Bedaŭrinde, Unuiĝintaj Nacioj, 56 jarojn post la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ankoraŭ ne sufiĉe agadis por protekti homajn rajtojn neglektitajn pro lingva malsameco. La influemaj fortoj de la mondo daŭre ignoras la problemojn de lingvaj rajtoj, kaj ŝajnas ke eĉ UN hezitas agnoski problemojn de homaj rajtoj neglektitaj pro lingva malsameco. Respekto de homaj rajtoj kaj observado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ne estas kompletaj sen egaleco en, kaj sen observado de, lingvaj rajtoj, kaj sen rekono de mondaj lingvaj problemoj en la internacia vivo. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj proklamis nur la principojn, sen menciante kiel fari por protekti lingvajn aspektojn de homaj rajtoj. Pro tio, la lingva egoismo dominas la mondan lingvan politikon, kaj tiu ĉi situacio estas grava faktoro kiu malhelpas la klopodojn por protekti homajn rajtojn kiuj estas malobservitaj pro lingvoj.

Nuntempaj mondaj lingvaj problemoj, rilate al lingvaj rajtoj kaj homaj rajtoj, havas tri aspektojn; lingva nekomunikebleco, lingva maljusteco, kaj lingva kanibaleco.

Lingva nekomunikebleco: Lingva nekomunikebleco inter malsamaj nacioj kaŭzas ekonomian, leĝan kaj socian maljustecon al lingve malfortaj homgrupoj. Minoritataj nacioj kaj enmigrintaj alilandaj laboristoj ofte suferas pro lingva nekomunikebleco. Tiuj " lingvaj handikapuloj " ne povas stari egale kun lingvaj normaluloj.

Lingva maljusteco : Lingva maljusteco malavantaĝe influas lingve malfortajn naciojn kiuj devas esprimi sin en la lingvo de dominanta nacio. La problemoj fariĝas pli seriozaj kiam la uzo de etna lingvo estas malpermesita aŭ ĝia instruado estas ekskludita de la oficiala eduka sistemo; ekzemple, la Japana eduka politiko en Koreio dum la kolonia periodo.

Lingva kanibaleco : Lingva kanibaleco estas pli serioza problemo. La dominanta etna lingvo asimilas kulturon de lingve malfortaj nacioj. Etna lingvo devenas el la etna kulturo, kaj la kulturo de lingve dominanta etno absorbas kulturon de lingve marfortaj nacioj.

La plej grava kaj detrua problemoj estas, ke la dominanta lingvo voras malfortajn lingvojn kaj rezulte la vorataj lingvoj pli malfortiĝas kaj baldaŭ malaperas por seriozaj uzoj, escepte en hejmo aŭ en kafejo.

(Tabelo 1) Lingvaj Aspektoj de Homaj Rajtoj

Lingvaj aspektoj Enhavo Malobservitaj Homaj Rajtoj
Lingva neko- munikebleco Lingve nekomunikebla pro lingva malsemeco Malavantaĝoj leĝa, socia kaj ekonomia
Lingva maljusteco Limigi instruon/uzon de iu etna lingvo Forpreni rajtojn uzi/ instrui iun lingvon
Lingva
kanibaleco
Lingvo estas vorita de alia etna lingvo Malkresko/morto de etna lingvo
4. Bezono de Nova Internacia Lingva Ordo

Supraj analizoj klare indikas ke internacia komuna helplingvo estas bezonata por homaj rajtoj kaj lingva demokratio. Sed, estas evidente ke angla lingvo kiel internacia komuna lingvo ne estas justa el la vidpunkto de homaj rajtoj kaj lingva demokratio, kaj internacia lingva politiko ne lasos anglan lingvon oficiale fariĝi internacia komuna lingvo. Se angla lingvo fariĝas internacia komuna lingvo, ĝi kondukos la tutmondon al 1) lingva unuiĝo en etnan usonan anglan lingvon, 2) kultura kaj valora unuiĝo, t.e. usoniĝo, kaj 3) unuiĝo de amasinformuloj en fortaj anglalingvaj informretoj, CNN de Usono kaj BBC de Britio.

Klare, la internacia komuna helplingvo ne devas esti angla lingvo, nek iu ajn etna lingvo. Do, kio estu la kondiĉoj por internacia komuna helplingvo? Estas tri kondiĉoj; devas esti etne neŭtrala, devas esti facile lernebla, kaj devas esti lingvo en kiu oni povas sufiĉe bone esprimi homajn sentojn.

(Tabelo 2) Kondiĉoj de Internacia Komuna Helplingvo

Kondiĉoj Klarigoj
Neŭtraleco Devas esti etne neŭtrala, kaj apartenas al neniu etna grupo.
Facila lernebleco Devas esti facile lernebla kaj parolebla de ordinaraj popoloj
Lingvistika kapablo Devas havi kapablon sufiĉe bone esprimi kompleksajn homajn sentojn

Por protekti homajn rajtojn surbaze de egaleco kaj justeco, kaj por promocii internacian kompreniĝadon por mondpaco, estas esence ke lingva demokratio kaj lingvaj homaj rajtoj estu observitaj. Por lingva egaleco kaj homaj rajtoj, nova internacia lingva ordo estas nepre necesa.

Estas tri kondiĉoj de la nova internacia lingvo ordo por lingva demokratio kaj homaj rajtoj. Unue, la nova internacia lingva ordo devas kontribui por protekti kaj tenadi lingvajn kaj kulturajn diversecojn de ĉiuj nacioj. Due, la nova lingva ordo devas kontribui por protekti kaj disvastigi lingvajn aspektojn de homaj rajtoj pere de subteno por lingva edukado de lingve minoritataj grupoj. Trie, la nova lingva ordo devas garantii altnivelan lingvan komunikadon inter diversaj nacioj.

(Tabelo 3) Kondiĉoj de la Nova Internacia Lingva Ordo

Kondiĉoj Klarigoj
1. Diverseco Protekti kulturajn kaj lingvajn diversecojn de malsamaj nacioj
2. Lingvaj Rajtoj Protekti/disvastigi homajn rajtojn de lingve malfortaj minoritatoj.
3. Altnivela Komunikebleco Facile komuniki altnivelajn homajn sentojn kun lingve malsamaj nacioj

Pro la fakto ke angla lingvo estas jam multe disvastigita kiel ne oficiala internacia lingvo, ni komparu anglan lingvon kaj Esperanton kiel la kandidato por internacia komuna helplingvo. Aldone al facila lernebleco kaj neŭtraleco, ni komparas la du lingvojn surbaze de kelkaj kriterioj, t.e. nombro da lingvoj, justeco kaj egaleco, influo al nacia lingvo, kaj influo al nacia kulturo. Kiel jena tabelo indikas, angla lingvo certe ne devas esti internacia komuna lingvo por la nova internacia lingva ordo.

(Tabelo 4) Angla Lingvo kaj Esperanto kiel Internacia Komuna Lingvo

Komparaj Aspektoj Angla lingvo kiel Internacia Lingvo Esperanto kiel Internacia Lingvo
Nombro de lingvoj Unu lingvo Unu nacio, du lingvoj
Justeco kaj egaleco Avantaĝo al angla- lingvaj parolantoj Egale al ĉiuj Espe- ranto parolantoj
Influo al lingvo Malkresko/morto de naciaj lingvoj Protekto/defendo de naciaj lingvoj
Influo al kulturo Unuiĝo(usoniĝo) de kulturo k. valoro Unueco en diverseco de kulturo k. valoro

Esperanto, kreita antaŭ 117 jaroj kaj parolita en pli ol 120 landoj en la mondo sufiĉe pruvis la taŭgecon kiel internacia komuna helplingvo. Esperanto valorigas protekton de homaj rajtoj pere de demokratia lingva komunikado, estimas kaj defendas lingvajn rajtojn de lingve malfortaj nacioj, kaj celas al la unueco en diverseco de lingvo kaj kulturo de diversaj nacioj. Uzo de Esperano garantias lingvan egalecon inter ĝiaj parolantoj. Ĝ i protektas, ne kanibalas, naciajn lingvojn, kaj ĝi ne unuigas ĉiujn naciajn lingvojn al unu etna lingvo sed garantias "unuecon en diverseco".

5. La Rolo de Ĉinio por la nova internacia lingva ordo

Ni klare vidas la bezonon de la nova internacia lingva ordo. Do, de kie ni komencu?

Unue, por politika decido ĉe la nivelo de interŝtataj organizaĵoj, ni devas instigi Unuiĝintajn Naciojn oficiale agnoski lingvajn problemojn kaj diskuti la problemon sub unu el la tagorderoj de iu oficiala kunveno de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN. Se oficiala diskuto pri lingva problemo kaj pri neceso adopti internacian helplingvon komencas, ĝi ja estos la komenco al la solvo. Ekzemple, UN povos nomumi porokazan lingvokomisionon por pristudi la problemon kaj rekomendi la solvon. En la procedo, la komisiono povas studi nuntempan staton de Esperanto, kaj provuzi Esperanton kiel pontlingvo de tradukado. La komisiono ankaŭ povos provinstrui Esperanton por pruvi ĝian propedeŭtikan valoron lerni aliajn lingvojn. Surbaze de tiuj studoj, la komisiono povos rekomendi ĉu Esperanto taŭgas kiel la internacia komuna helplingvo.

Do, kiu povos influi interŝtatan organizaĵon, kiel UN, diskuti sian lingvan problemon? Ŝ tataj reprezentantoj, speciale de politike aŭ ekonomie influemaj ŝtatoj, ekzemple Ĉinio, Japanio, Germanio, Italio, ktp., povas bone influi UN-n diskuti lingvajn problemojn. Se la delegacio de tiuj ŝtatoj sugestas al la Ĝ enerala Sekretario de UN ke "Internacia Helplingvo" estu tagordo de UN asembleo, tio estos ja komenco de la kreo de la nova internacia lingva ordo.

Ĉinio estas prestiĝa konstanta membro de la preskaŭ ĉiopova Kosilio de Sekureco de UN. kaj ĉina lingvo estas unu el la 6 privilegiitaj lingvoj. Sed ĉina lingvo estas multe pli minacata ol 5 aliaj lingvoj pro la proliferado da angla lingvo. Se ĉina delegacio oficiala levas la lingvan problemon en internaciaj organizaĵoj, ĉiuj aŭskultas kaj ĉiuj landoj, inkluzive la landoj de la 5 aliaj oficialaj lingvoj de UN, subtenos la ĉinan proponon. escepte anglalingvaj landoj, La propono mem jam estos la komenco de la konstruado de la nova internacia lingva ordo, kaj Ĉina registaro povas ludi gvidan rolon dum venontaj multaj jaroj en la tereno de la nova monda lingva ordo, kaj preskaŭ ĉiuj lingve malfortaj landoj subtenos ĝin. Ni anticipas, ke la plej granda lando en la mondo ludos gvidan rolon por krei la novan internacian lingvan ordon kio estas grava faktoro por internacia amikeco kaj paco.

Konklude, kreo de nova internacia lingva ordo estas bezonata en la 21-a jarcento, kaj neŭtrala lingvo pruvita kiel vivanta lingvo dum unu jarcento havas la bonegan ŝancon kontribui al la disvolvo de la nova internacia lingva ordo.

Fine, ni kune aprecu la fundamentan ideon de Lazaro Ludoviko Zamenhof kiu dediĉis sian tutan vivon por detrui diskriminacion inter nacioj kaj por protekti lingvajn aspektojn de homaj rajtoj de malfortaj homoj, pere de konstruo de demokratia kaj justeca internacia lingva ordo;

Sur neŭtrala lingva fundamento

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.