Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prezidanto Jia Qinglin de ĈPPIK intervidiĝis kun vicprezidanto Chiang Pin-kun de KMT

La 31-a de marto Jia Qinglin, prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), intervidiĝis kun Chiang Pin-kun, vicprezidanto de la ĉina politika partio Kuomintango (KMT) el Taiwan kaj estro de la delegacio de KMT al la ĉeftero de Ĉinio. Jia Qinglin diris, ke prezidanto Lien Chan de KMT esprimis volon viziti la ĉefteron. Li estas bonvena kaj ĈPPIK invitos lin viziti la ĉefteron en oportuna tempo lia planke.

Jia Qinglin diris ankaŭ, ke samlandanoj sur la ĉeftero kaj en Taiwan estas samsangaj familianoj. “Ni plenergie faros bone tion, kio utilas al interesoj de la Taiwan-a popolo, al progresigo de interŝanĝoj de ambaŭ bordoj de la markolo kaj al la paca reunuiĝo de la patrujo.”

Ekde la 29-a de marto la delegacio vizitis la tombon de 72 martiroj en Huanghuagang, maŭzoleon de Sun Yatsen kaj lian vestobombon interkonsiliĝis pri komercado de ambaŭ bordoj kun la Ĉina Centra Buroo de Taiwan-aj Aferoj.

Vicprezidanto de KMT vizitis la tombon de 72 martiroj en Huanghuagang