Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Feste al la 90-a datreveno de naskiĝo
de Israel Epstein

Posttagmeze de la 20-a de aprilo okazis en Pekino kunveno por festi la 90-an datrevenon de naskiĝo de Israel Epstein, konstanta komitatano de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, veterana fakulo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj honora ĉefredaktoro de la revuo “Ĉinio Hodiaŭ”. Ĝin ĉeestis 180 famuloj ĉinaj kaj eksterlandaj.

Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Zhou Mingwei, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, konigis specialan kontribuon de Israel Epstein al revolucio kaj konstruado de Ĉinio, kaj alte laŭdis liajn internaciismon kaj patriotismon. Gratulajn paroladojn faris ankaŭ respondeculoj de la Ŝtata Buroo de Fremdlandaj Specialistoj de Ĉinio kaj la Bonstatiga Asocio de Ĉinio.

Antaŭ kelkaj tagoj ĉina prezidanto Hu Jintao iris al la hejmo de Israel Epstein por gratuli lin pro lia 90-a datreveno de naskiĝo kaj donacis al li florkorbon.

Hu Jintao vizitis Israel Epstein