Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Internacia Infan-semajno en Francio

Internacia Infan-semajno okazos de la 23-a ĝis la 30-a de aprilo 2005 en kastelo Grezijono de Maine-et-Loire, Francio. Tiu aranĝo celas infanojn 7-17-jarajn, kiuj parolas aŭ eklernas Esperanton. Ni ŝatus, ke partoprenu grupetoj el diversaj landoj, ĉu lernogrupoj, ĉu familioj. Do, respondeculo de grupo povas esti E-kursgvidanto aŭ gepatroj, parenco, amiko... Per okazigo de tia evento, ni volas, ke gejunuloj spertu uzadon de Esperanto en veraj internaciaj kondiĉoj. Verŝajne, tio povos nur firmigi en ili konvinkon pri efikeco de la lingvo kaj deziron plu lerni ĝin. Por viziti virtuale la kastelon Grezijono kaj konsulti la staĝo-programon bonvole alklaku: <http://gresillon.org>.

Antaŭpensita programo
Prezo