Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Forpasis ĉina literatura majstro Bakin

Forpasis ĉina literatura majstro Bakin en la 17-a de oktobro de 2005, en Ŝanhajo.

Bakin, origine nomata Li Yaotang, naskiĝis en Chengdu de Sichuan-provicno en okcidento de Ĉinio, en la 25-a de novembro de 1904. En 1921 li publikigis sian unuan verkon.

Bakin tre amis lingvojn kaj posedis la anglan, francan, germanan, rusan kaj japanan lingvojn kaj Esperanton.

Bakin tradukis kaj verkis multajn verkojn. La 25-an de novembro, 2003, ĉe la 100-a datreveno de lia naskiĝtago, ĉina registaro honoris lin per la titolo de “Popola Verkisto”.

Bakin estis fama esperantisto de Ĉinio, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Kondolencoj de Esperantujo pro la forpaso de Bakin