Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Persone min interesus ĉiuj temoj ligitaj kun Eroŝenko (blinda rusa verkisto) dum lia restado en Harbin, Ŝanhajo kaj Pekino, speciale tiu periodo, kiam li profesoris en la Pekina Universitato, kaj ties amikeco kun Lusin.

 Estime,

 SERGIO ANIKEEV

Eroŝenko kaj la ĉina E-movado

de HOU ZHIPING

En la jaro 1921, iu rusa blindulo estis ekzilita el Japanio kiel danĝera elemento, partopreninte la manifestacion en la Unua de Majo. Fidela al sia patrujo, li deziris reveni Rusion. Venkinte multajn malfacilojn, li venis de Vladivostoko al Ĉita. Sed tie, li estis atakita de nova malfeliĉo: la registaro malpermesis al li reveni hejmlokon ne koninte liajn kondutojn. Tial li devigite prenis novan vojon kaj atingis Harbin en nordorienta Ĉinio je la fino de aŭgusto 1921. Li estis neniu alia ol rusa blinda poeto Vasilij Eroŝenko, amiko de la ĉina popolo.

Vivinte unu monaton en Harbin, V. Eroŝenko forlasis la urbon la 1-an de oktobro kaj veturis al Ŝanhajo. La Ŝanhaja E-Asocio amike akceptis lin. Antaŭ lia atingo, s-ro Hujucz, respondeculo de la asocio, ricevis leteron de iu japana esperantisto, kiu konigis al li la malfeliĉan travivaĵon de Eroŝenko, esperante, ke la Ŝanhaja E-Asocio helpos tiun blindan esperantiston.

La Ŝanhaja E-Asocio okazigis bonvenigan kunvenon por Eroŝenko. En ĝi, li faris emocian paroladon kaj informis al la ĉeestantoj la E-movadon en aliaj landoj. Por la vivtenado li eklaboris en iu masaĝa hospitalo, helpate de sia japana amiko. S-ro Hujucz ĉinigis kaj publikigis liajn poetojn kaj invitis lin instrui en la E-lernejo funkciigata de la Ŝanhaja E-Asocio.

Informiĝinte, ke al la Ŝanhaja E-Asocio mankas mono, Eroŝenko proponis organizi koncerton por financi la asocion per ĝia enspezo. Post nelonge, la koncerto estis okazigita. Rusaj, ĉinaj, japanaj kaj koreaj kantistoj faris prezentadojn. Ankaŭ Eroŝenko deklamis sian Esperantan poemon kaj kantis rusajn popolkantojn, mem ludante muzikilon.

La koncerto sukcesis kaj akiris rimarkindan enspezon, per kiu la asocio ne nur elspezis por la ludejo, sed ankaŭ sin liberigis de la ŝuldoj, aĉetis de eksterlande aron da Esperantaj eldonaĵoj kaj fondis malgrandan bibliotekon. La koncerto ankaŭ oferis monsumon al iniciato de “La Verda Lumo”, organo de la E-asocio.

La malfacila travivaĵo de Eroŝenko kaj lia malfeliĉo en Japanio vekis atenton kaj simpation de fama ĉina verkisto Lusin. Kiam li informiĝis, ke Eroŝenko malfacile vivas en Ŝanhajo, li rekomendis lin al s-ro Cai Yuanpei, rektoro de la Pekina Universitato. Tiel, Eroŝenko venis en la Pekinan Universitaton februare de 1922 kaj tie instruis Esperanton kaj rusan literaturon. Tiam lia monata salajro estis 200 usonaj dolaroj.

Ĉar Eroŝenko estis blinda, li ne kapablis aranĝi sian ĉiutagan vivon, s-ro Cai do konfidis lin al Lusin, kiu varme akceptis tiun rusan gaston kaj ofte interparolis kun li en la japana lingvo aŭ akompanis lin en promenado vespere en la korto. Eroŝenko aŭ rakontis siajn travivaĵojn en Rusio, Birmo, Hindio kaj Japanio aŭ ludis sepkordan instrumenton kantante antikvajn rusajn kantojn por esprimi la sopiron al siaj hejmloko kaj parencoj.

La apero de Eroŝenko aldonis novan vivipovon al la Pekina E-movado. En la Pekina Universitato, pli ol 500 studentoj eklernis Esperanton. Kaj krome la universitato funkciigis postlecionan E-kurson. Dank’ al la instruo de Eroŝenko, la lernantoj multe progresis. Pluraj el ili, ekz., Wang Luyan, Chen Shengshu, Feng Xingsan k.a. poste fariĝis elstaraj esperantistoj.

Tiam Eroŝenko faris ankaŭ prelegon pri Esperanto kaj Esperanta literaturo en la Pekina Universitato kaj aliaj altlernejoj. Li ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la ĉina E-movado.

Krom instruado en la Pekina Universitato, Eroŝenko ankaŭ aktive laboris por la Pekina E-Asocio. Li ofte ĉeestis kunvenojn de la pekinaj esperantistoj kaj helpis ilin en la lernado de Esperanto. Ĉiusemajne, li iris per ĵinrikŝo al la E-lernejo por gvidi la E-kursojn elementan kaj mezgradan. Tie li laboris pli ol 9 horojn ĉiusemajne. En la 3-a de julio 1922, kiel reprezentanto de la Pekina E-Asocio Eroŝenko partoprenis en la 14-a UK en Helsinki, Finnlando. En la 4-a de novembro, li revenis en Pekinon kaj raportis al la pekinaj samideanoj pri la UK. Poste, li estis elektita kiel sekretario de la Pekina E-Asocio kaj direktoro de la Pekina Esperanta Kolegio.

En Pekino, Eroŝenko aktive partoprenis sociajn aktivadojn. Li ofte ĉeestis kunvenojn de altlernejoj kaj faris paroladon pri sociaj problemoj. En sia parolado li konigis al la ĉina publiko la brilajn atingojn de la rusa literaturo, propagandante ĝiajn demokratian tradicion kaj progresan tendencon. En la parolado li ankaŭ skurĝis la ĉinan feŭdisman sistemon kaj militaristan diktaturon, elkore esperante, ke la ĉina popolo sin liberigos el la malnovaj antaŭjuĝoj, malnovaj moroj kaj superstiĉo kaj puŝos Ĉinion al luma estonteco.

La 30-an de januaro 1923, Eroŝenko vojaĝis al Ŝanhajo, Hangzhou kaj aliaj lokoj. En Ŝanhajo, li estis varme akceptita de Hujucz, Hangzhou-aj esperantistoj akompanis lin en vizito al la Okcidenta Lago kaj aliaj vidindejoj. La 27-an de februaro, li revenis en Pekinon. Tiam, Ĉinio kaj Sovetio jam restarigis la diplomatian rilaton, kaj subite la najtingalo de lia hejmloko revenis en lian memoron. Eroŝenko deziris kiel eble plej baldaŭ reveni en sian patrujon, al kiu li sopiris tage kaj nokte. La 16-an de aprilo 1923, li adiaŭis Lusin, liajn familianojn kaj Pekinon por veturi al sia patrujo.

Por memori lian kontribuon al la ĉina E-movado, en 1981 la redakcio de “El Popola Ĉinio” reeldonis lian verkon “Rakontoj de Velkinta Folio”. Decembre de 1985, la Ĉina E-Eldonejo refoje presis ĝin. En 1990, la Ĉina E-Eldonejo refoje eldonis ĝin. El tio, oni facile rimarkis, kiel la ĉina esperantistaro respektas Eroŝenkon kaj amas liajn verkojn. V. Eroŝenko vivos en la koro de la ĉinaj esperantistoj por eterne.

La printempaj skizetoj