Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


La printempaj skizetoj

de V. EROŜENKO (Rusio)

Dediĉo

Al vi, mia kara amiko, mi sendas tiujn ĉi malgrandajn skizetojn. Akceptu ilin kiel la printempan donacon, kiel la adiaŭan kison de tiu, kiu amas vin plej multe, kaj kiu estos baldaŭ tiel malproksime de vi.

Aprile 1923

I. Mateno

Estis mateno. Estis belega printempa mateno. Hele brilis la suno, gaje kantis bridetoj sur arboj, kaj ĉio ĝojis, nur mia animo ne ĝojis, nur mia spirito estis malĝoja, nur en la koro regis mallumo. Kial? Pro kio?

Vi ne demandu! Mi tion ne diros al vi, nek al iu alia; mi tion ne volas ja diri, ne devas, ne povas! Tio ĉi estas sekreto de l’ nokto malluma. Demandu la nokton, demandu la horojn sendormajn senfinajn, demandu mallaŭte por ke ne aŭdu la tago... Demandu pri kio sopiris blinda poeto, pri kio li flustras, pri kio li ploras en nokto printempa,... Demandu mallaŭte por ke ne aŭdu la tago...

II. Du fratoj

Mi vidis du fratojn, nur unu fojon mi ilin vidis. Mi ilin renkontis sur la strato de granda urbo. Unu el ili estis junulo de dudek jaroj aŭ iom pli; alia estis knabo dek aŭ dek unu.

Ili ien rapidis, kiel ĉiuj ĉiam en grandaj urboj.

Strangaj ili ŝajnis al mi en bruo kaj lumo de l’ urbo. Ili ŝajnis vidi nenion, nek homojn rapide pasantajn, nek tramojn rapidege kurantajn, nek brillumigitajn fenestrojn de l’ belaj domegoj.

Ili ambaŭ ŝajnis pensi pri io, forgesinte pri ĉio kaj ĉiuj.

Kaj jen mi vidis kiel la knabo ekpremis la manon de sia frato, kaj jen mi aŭdis kiel li diris al li:

“Frato, aĉetu por mi malgrandan hundidon.”

“Por kio bezonas vi ĝin?” demandis la frato iom mirigite.

La knabo respondis mallaŭte:

“Ĝi amus min pli ol vi kaj aliaj.”

Kaj jen mi vidis kiel ia ombro kovris la altan frunton de la junulo, mi vidis kiel ektremis dufoje la malsupra makzelo kaj liaj iom ekpaliĝintaj lipoj ion sensone ekflustris.

Tio ĉi estis jam antaŭ longe. Mi memoras nek la urbon nek la tempon, sed, ofte, tre ofte, kun stranga dolora persisto mi penas diveni kion ekflustris tiam iom ekpaliĝintaj lipoj, kial ektremis dufoje la malsupra makzelo. Kaj ofte, tre ofte, mi ankaŭ kaptas min mem je ripetado:

“Frato, aĉetu por mi malgranda hundidon, ĝi povus ami min pli ol ili...”

III. Ne forgeseblaj vortoj

Mi amis lin kredeble pli ol iun alian, kaj li ankaŭ amis min, kaj tamen venis la tago kiam li prenis mian manon kaj diris trankvile sen krio, sen bruo plej simple:

“Ni devas disiĝi... Niaj celoj estas diferencaj, niaj vojoj estas malsamaj... Forgesu min, kaj mi forgesos vin...”

Kaj ni disiĝis trankvile, sen krio, sen bruo plej simple...

Multe da jaroj jam pasis post tio, mi plu neniam lin vidis, neniam plu aŭdis pri li. Multon mi forgesis post tiu tago...

Kun novaj amikoj mi tute forgesis pri li. Mi forgesis eĉ tiom amatan de mi lian voĉon, eĉ plenan je sekretaj signifoj premon de lia varma mano, eĉ varmegan altuŝon de lia brulanta vango al la mia.

Mi ĉion forgesis post tiu tago, mi ĉion forgesis kun miaj novaj amataj amikoj. Sed liaj vortoj sonas ĉiam en la koro, sonas eĉ nun, sonas dolore, kiel la funebra sonorilego, kiel la martelo enigante najlojn en la ĉerkan kovrilon... Mi ĉiam aŭdas:

“Ni devas disiĝi... Niaj celoj estas diferencaj, niaj vojoj estas malsamaj... Forgesu min, kaj mi forgesos vin...”

IV. Mortiĝo de la saliko

La printempa venteto trapasis nian ĝardenon. Li tuŝis ĝentile la arbojn dormantajn, li kisis ameme la potflorojn sorĉitajn de l’ vintra malvarmo kaj diris al ili:

“Vekiĝu, printempo venas!”

Kaj ĉiuj arboj dormantaj kaj ĉiuj floroj sorĉitaj ekspiris profunde, ekspiris libere; nur la saliko ĉe mia fenestro daŭrigis dormeti, malĝoje klininte sin ĝistere...

***

La suno printempa ĉion amanta, ĉion varmiganta helsuno karesis la arbojn, dorlotis la florojn en nia ĝardeno dirante:

“Ne timu la vintron, ĝi pasis; renkontu printempon feliĉan, ĝi venas!”

Kaj ĉio en nia ĝardeno ekĝojis, kaj ĉio komencis sin vesti je belaj printempaj luksvestoj, nur la saliko ĉe nia fenestro ne ĝojis, ne vestis sin por la printempa festo. Malĝoje ĝi klinis la branĉojn nudajn...

***

La rozbrila printempa nubeto pasante en la alta ĉielo salutis la teron, salutis nian ĝardenon per vivdona printempa pluvo.

“Ekĝuu la vivon,... la bela printempo ja venis!” kriadis la gutoj vivdonaj falante el la nubeto rozbrila, kaj ĉio vekiĝis kaj ĉio ekkantis per floroj, bonaj odoroj la himnon al la bela printempo; nur la saliko ĉe mia fenestro silentis, ĝistere la branĉojn klininte, kaj de la branĉoj faladis surteren la gutoj similaj al perlaj larmoj, -- la saliko ploris pri io...

Estis printempa vespero. Aperis la luno trankvila, revema; post ŝi, unu post unu aperis la steloj trankvilaj, revemaj...

La ranoj ekkantis la himnon por ilin saluti. Kun ĝojintereso la luno kaj steloj rigardis la teron, lavintan per la printempa pluvo; kun knabinscivolemo ili ekrigardetis en nian ĝardenon, kaj ĉio en ĝi salutis ilin per bonaj odoroj, per novmalfermitaj burĝonoj; nur la saliko ĉe mia fenestro estis malĝoja kaj de la branĉoj malĝoje klinintaj ĝistere faladis la gutoj similaj al perloj brilantaj – la saliko ploris...

“Pro kio ĝi ploras?” demandis la luno trankvile, reveme.

“Ne scias...” respondis la steloj reveme, trankvile.

***

Sekvantan matenon mi aŭdis la mastrinon doni ordonojn al la servistaro. Interalie ŝi diris:

“Haku for la salikon ĉe tiu fenestro, ĝi estas ja morta. Mi volas planti tie alian pli belan, pli junan arbeton...”

(El “Rakontoj de Velkinta Folio”)

Eroŝenko kaj la ĉina E-movado