Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Ĝui la Printempan Feston en hejmlando

de LIU SIGONG

Mi forlasis mian hejmlandon antaŭ 35 jaroj. En la aĝo de 17 jaroj mi aliĝis al la armeo. Kvankam mi ĝuis kelkfoje feriadon en la hejmlando dum la 18-jara servo en la armeo, tamen mi neniam havis ŝancon pasigi hejmlande la Printempan Feston, la tradician ĉinan novjaron. Poste mi eksiĝis el la armeo kaj venis al Pekino por nova ofico. En Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, tre malproksima al mia hejmlando, mi aranĝis mian propran neston, kaj de tiam mi ne plu havis ŝancon ĝui la Primtempan Feston en la hejmlando. Kvankam mi perdis la gepatrojn antaŭ longe, tamen miaj gefratoj en la hejmlando ofte telefonis al mi por inviti min al ili okaze de la Printempa Festo.

Mi devas konfesi, ke pasigi la Printempan Feston hejmlande tiklis min plurajn jarojn. Scenoj de festado de la hjmlando en mia infaneco ofte aperis en mia memoro.

Antaŭ la ĉi-jara festo mi trajne veturis al mia hejmlando.

Survoje al la hejmlando

En la vagonoj kaj eĉ en la trapasejoj inter la vagonoj, estis tro da pasaĝeroj. Ĉinoj plej alte akcentas la Printempan Feston, kaj por atingi hejmon antaŭ la festo oni povas toleri ĉian malfacilon. Feliĉe, mi havis bileton por litvagono por bone ripozi. Noktiĝis. Sur la lito en la trajno rapide veturanta mi ne povis endormiĝi kaj per larĝe malfermitaj okuloj rigardis tra fenestro de la vagono lumojn pafiĝantajn malantaŭen. Ĉiu lumo en obskuro ekscitis min.

Mia hejmlando en okcidenta Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, estas ĉefa loĝloko de ji-oj unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio. Laŭ stelea surskribo mia prapatro estis altranga oficisto de Qing-dinastio (1644-1911), poste li estis kulpigita kaj ekzilita al fora Yunnan. Mia patro diris, ke la familio posedis antaŭe grandan domon konsistantan el 3 kortoj. En 1943 ĝin trafis incendio. La fajrego brulis unu tagon kaj nokton. La nuna domo estis konstruita sur la ruino de la malnova loĝejo. Pere de la maljunaj pinoj ĉirkaŭ la domo, oni povas konjekti, ke la familio havas longan historion.

La domo de mia familio sidas inter monto kaj rivero, kaj antaŭ la pordego de la korto belas granda artefarita lago kun akvo travidebla. En mia infanaĝo mi kaj miaj kamaradetoj naĝis kaj nin amuzis en la akvo ĉiutage post lecionoj.

Eble pro tio, ke mi veturis hejmlanden, mi ne sentis min laca post 38-hora vojaĝo de Pekino al Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, kie mi forlasis la trajnon kaj prenis longdistancan aŭtobuson por veturi al mia hejmlando, kiu distancas de Kunming pli ol 200 kilometrojn. Je vesperiĝo la maljuna ulmo ĉe enirejo de mia hejmvilaĝo aperis antaŭ mi.

Kiam mi enkortiĝis, malgranda hundo bojante kuris al mi, mordis krurumon de mia pantalono kaj forte ŝiris ĝin. Aŭdinte bojadon de la hundo, mia frato alkuris kaj ĉesigis ĝian bojadon.

Familia bankedo de la Printempa Festo

Mi ne ĝuis la Printempan Feston hejmlande pli ol 30 jarojn. Informiĝinte pri mia alveno, miaj fratinoj edziniĝintaj, mia tria frato laboranta en provincurbo kaj kelkaj miaj kuzoj revenis hejmlanden kun siaj familianoj.

La 8-a de februaro estis antaŭtago de la Printempa Festo. En frumateno miaj gefratoj komencis prepari festadon, iuj el ili sin okupis pri buĉo de kokoj kaj ŝafo kaj aliaj pri ornamo de la domoj per bonaŭspiciaj versparoj kaj bildoj. Tion vidinte, mi diris al mia dua frato: “Simpla manĝo sufiĉas. Post tutjara laborado vi devas bone ripozi.” Mia dua frato respondis: “Kvankam ni vivas ĉiun tagon kiel en festo, tamen ni nepre devas prepari ĉi festan bankedon tian, kian niaj gepatroj preparis.”

Vesperiĝis. La familia bankedo por la Printempa Festo estis preta. Mia dua frato dense surŝutis la plankon de la salono per pinaj folioj. Ni adoltoj sidis surplanke kaj la infanoj ĉe la tablo.

Preni manĝon sidante sur planko surŝutita per pinaj folioj estis kutimo por bankedo de la Printempa Festo en mia infaneco. Ĉi-jare mia dua frato restaŭris por mi la tradician kutimon ĉesigitan plurajn jarojn en la familio.

Kutime oni devas unue kulti la prapatrojn antaŭ ol ĝui la bankedon. Por la kultado unue ni prenis la incensujon el la niĉo kaj metis ĝin sur la kultan tablon, poste incensis kaj petis la prapatrojn al manĝo. Ni laŭvice genuiĝis por riverenco. Tio estas tradicia moro de mia hejmlando. Post kultado ĉiuj familianoj sidis en rondo sur planko, jen tempo plej bela por la tuta familio. Tiam ĉiuj familianoj gaje interparolis, malĝojiga temo estis malpermesata. Inter la familianoj, mi estas la plej aĝa, pro tio miaj gefratoj kaj bogefratoj sinsekve tostis por mi, esprimante sopiron. La bankedo daŭris longan tempon, ĝis noktomezo, kiam ekklakis petardoj por adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan. Mi kaj miaj gefratoj kune rememoris pasintaĵojn kaj imagis pri estonteco ĝis tagiĝo.

En la unua novjara tago samvilaĝanoj reciprokis salutojn por la nova printempo en varma kaj gaja atmosfero.

Vizito al la tombo de la gepatroj

En la dua festotago mi kaj miaj gefratoj kaj bogefratoj iris al la monto, kie dormas la geavoj kaj gepatroj. Pli ol 3 horoj necesas por piediri tien laŭ la montvojo.

Mi bone memoras la scenon de mia infaneco, kiam la gepatroj kondukis nin al la tombo de la geavoj: mi kaj miaj gefratoj tuj silentis kaj timeme sekvis la gepatrojn por eniri en la tombejon.

Veninte al la tombo de miaj gepatroj, kiuj forlasis nin antaŭ pli ol 30 jaroj, mi eksentis triston. 3 jarojn post kiam mi aliĝis al armeo, mia 45-jara patrino forlasis la tutan familion kaj iris akompani miajn geavojn. Tiam mia plej juna fratino aĝis nur 6 jarojn. Mia patro malfacile vivtenis kaj kulturis miajn junaĝajn gefratojn. Poste ankaŭ mia patro forpasis, kaj miaj gefratoj entombigis lin kune kun la patrino. Antaŭe ilia tombo estis malgranda termaso. Pro ĉiujara aldono de tero nun ĝi jam altas je homa alto.

Mi kaj miaj gefratoj kaj bogefratoj iris ĉirkaŭ la tombo de la gepatroj, prezentis manĝaĵojn antaŭ la tombo, bruligis paperaĵojn kaj prezentis vinon. Mia dua frato diris al la tombo: “Paĉjo kaj panjo, mia plej aĝa frato venis vin vidi.” Tiam larmoj plenigis miajn okulojn. Revenante hejmen, ni ĉiuj restis en silento.

La feriaj tagoj pasis rapide. La tagoj pasigitaj hejmlande estis ĝojplenaj. Mi povis babili en dialekto kun familianoj. Malgraŭ en luksaj vestoj kaj briletantaj ledŝuoj mi povis sidi laŭvole apud fajrujo por rigardi televidon, ĝuante rostitajn melonsemojn. Nokte mi ne bezonis vekhorloĝon, kiu urĝas min al laboro.

Kelkajn tagojn post la Printempa Festo mi revenis mian laboron. Mallonga restado ĉe gefratoj en la hejmlando kaj ĝuo de gaja atmosfero en festotagoj konsolis mian koron sopirantan al la hejmlando.