
|
En
fora antikveco la prapatroj de la ji-oj vivis en sudokcidenta Chinio.
Menciindas, ke Ji-nacio praktikis la feudan sklavoposedan sistemon
en longa tempo kaj en iuj lokoj ech ghis la 20-a jc. Nur post la fondigho
de la nova Chinio en 1949 la ji-oj ekpraktikis la politikon de demokratia
kaj socialisma transformado.
La
ji-aj viroj volvas la kapon per nigra au blua rubando longa je almenau
ses metroj kaj faras dekstre surkape pintan nodon elstarantan antauen
por montri bravecon, kaj portas flavajn kaj rughajn globformajn
orelornamojn kun pendajhoj el rughaj silkaj fadenoj. La virinoj
portas longan multfaldan jupon borderitan per plurtavolaj shtofpecoj
en diversaj koloroj kaj nigran kaptukon. Ili surmetas nigran mantelon
longan ghis la genuoj, kiam ili vizitas alian lokon.
|