La
1-an de aŭgusto, speciala aviadilo sendita de la Centra Milita Komisiono
de la Ĉina Popola Respubliko forflugis de la Internacia Flughaveno
de Ben-Gurion de Israelo kaj reportis la ĉerkon de Du Zhaoyu al
Ĉinio. Du Zhaoyu, milita observanto de UN sendita de Ĉinio, mortis
pro la surprizatako de Israelo en la rezidejo de inspektoroj de
UN en suda Libano.
Je la duono antaŭ la kvara posttagmeze laŭ loka tempo,
4 laborantoj de la Armistico-kontrola Organizo de UN transdonis
la ĉerkon de Du Zhaoyu al Ĉinio en la parkejo kaj formovis de sur
la ĉerko la flagon de UN. Ĉinaj laborantoj anstataŭe kovris la ĉerkon
per la nacia flago de Ĉinio.
En la adiaŭa ceremonio, Chen Yonglong, ambasadoro de
Ĉinio en Israelo, diris, ke ĉe la 79-a naskiĝtago de la Ĉina Popola
Liberiga Armeo, ni okazigis adiaŭan ceremonion por nia bona soldato
Du Zhaoyu, kiu kontribuis por la monda paco per sia vivo kaj faris
la plej fortan alvokon de la epoko per varma sango.
Post la ceremonio la speciala aviadilo forflugis de
Internacia Flughaveno de Ben-Gurion 45 minutojn post la tria posttagmeze.
Revenis Ĉinion ankaŭ la 6-persona grupo sendita de la Pacprotekta
Oficejo de la Ministerio de Nacia Defendo kaj la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio.
Vespere de la 25-a de julio (frumatene de la 26-a de
julio laŭ pekina tempo), israela aerarmeo surprizatakis la rezidejon
de inspektoroj de UN en Libano, 4 observantoj de UN, inkluzive de
ĉino Du Zhaoyu, estis mortigitaj dum la bombado.
|