Matene de la 18-a de decembro komenciĝis en Pekino la duaperioda
kunveno de la 5-a seanco de la 6-flanka intertraktado pri la nuklea
problemo de la Korea Duoninsulo. Delegacioj de Ĉinio, la Korea Popol-Demokratia
Respubliko, Usono, la Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio ĉeestis
la kunvenon. Wu Dawei, prezidanto de tiu ĉi kunveno, estro de la
ĉina delegacio, vicministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, faris paroladon
en la malfermo.
Wu Dawei diris, ke la kunveno celas diskuti kaj tutflanke
realigi la Komunan Deklaron de la 6-flanka intertraktado de la 19-a
de septembro kaj difini la estontajn agadojn de ĉiuj flankoj en
la komenca periodo. Ĉinio sincere esperas, ke ĉiuj flankoj uzos
sian politikan talenton, montros sian politikan decidon kaj bravecon
kaj malfermos reciprok-gajnan estontecon dum la procezo de plifortigo
de reciproka konfido por efektivigi sennukleecon sur la duoninsulo
kaj normaliĝo de interrilatoj de la koncernaj landoj, kaj kontribui
por starigi novan harmonian situacion de nordorienta Azio.
En la unua plena kunveno, estroj de la delegacioj de
la Korea Popol-Demokratia Respubliko, Usono, la Korea Respubliko,
Japanio kaj Rusio esprimis bonvenon al la restartigo de la 6-flanka
intertraktado kaj dankis Ĉinion pro ĝia senĉesa klopodo por rekomenci
la intertraktadon. Ĉiuj flankoj priparolis siajn opiniojn kaj elmetis
proponojn por realigi la komunan deklaron. Ili reasertis, ke ili
praktikos siajn promesojn faritajn en la deklaro, persistos en dialoga
akordiga sistemo, persistos en realigo de sennukleeco sur la duoninsulo
per paca maniero, de normaliĝo de interrilatoj de la koncernaj landoj
kaj de permanenta paco kaj stabileco en nordorienta Azio. Ili diris,
ke estas malfacile rekomenci la 6-flankan intertraktadon, tial ĉiuj
flankoj devas, surbaze de la principo "agado al agado"
kaj laŭ la spirito "fronti al la estonteco kaj esti fleksebla
kaj pragmata", kapti la ŝancon, preni praktikan rimedon por
efektivigi kaj plenumi la komunan deklaron, kaj por fari la kunvenon
fruktodona.
La
kvara 6-flanka intertraktado finiĝis kaj aperigis komunan deklaron
|