|
La estraro
de IFEF en Ŝanhajo |
Antaŭ dudek jaroj — en 1986 okaze de la 71-a Universala
Kongreso de Esperanto — mi estis unuafoje en Ĉinio. Antaŭ du jaroj
— en 2004 dum la 89-a UK — mi estis duafoje en la mistika, grandioza
lando Ĉinio. En la kuranta jaro mi denove vizitis Ĉinion okaze de
la 58-a IFEF-Kongreso, kiun aranĝis niaj ĉinaj kolegoj en la ĉina
metropolo Ŝanhajo.
En la vivo de Internacia Fervojista Esperanto Federacio
ĉiuj kongresoj — kompletnombre 57 — okazis en Eŭropo, nun fine alvenis
la tempo por ni organizi kongreson en alia kontinento de la mondo.
Tiu evento estas eksterordinara ebleco por la fervojistaj esperantistoj
konatigi nian Federacion, nian agadon sur la faka tereno de Esperanto
en alia flanko de la mondo.
Jam antaŭ du jaroj mi komencis organizi la vojaĝadon
al la ŝanhaja kongreso de IFEF, finfine sep hungaroj, kvin aŭstroj,
unu kroato kaj unu franco, entute 14 personoj grupe veturis tra
Parizo al la ĉina ĉefurbo Pekino.
Ĉinio
Pri Ĉinio mi jam iomete detale skribis en nia revuo
Hungara Fervojista Mondo (HFM) post la 71-a kaj 89-a UK-oj, pro
tio mi mallonge mencias kelkajn gravajn kaj interesajn indikojn
kaj eventojn. Ĉinio estas la plej multnombra lando en la mondo.
Laŭ la nova popolnombrado pli ol 1.3 miliardoj da loĝantoj vivas
en Ĉinio. Dum la lastaj jardekoj la nombro de la loĝantoj en Ĉina
Popola Respubliko kreskis per pli ol 300 milionoj, kvankam la ŝtato
heroldis unuinfanan familio-idealon. Mi spertis dum la tuta vojaĝado
en Ĉinio, ke ĉe ĉiuj famaj lokoj kaj vidindaĵoj, en la trafikiloj,
stacidomoj kaj vendejoj, eĉ flughavenoj granda amaso troveblas el
ĉinaj homoj. Ekzemple sur la Granda Muro ni devis stari longan vicon
por promenadi sur la muro, ankaŭ en Pekino en la Somera Palaco aŭ
en la Imperiestra Palaco, en Ŝanhajo en la malnova urboparto kaj
en Yuyuan-ĝardeno, en Guilin ĉe la monto Elefanta Rostro, ktp. Kelkfoje
mi pensis, ke neniu laboras, neniu estas en la lernejoj aŭ en la
loĝejoj, ĉar ĉiuj homoj estas ĵus tie kie mi estas.
Ĉinio abundas je naturaj belecoj, utilecoj kaj taŭgecoj.
Ĝi havas plej grandan rezervon de akvoenergio, plej multajn specojn
da sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj de la mondo, kaj abundon da mineraloj
de diversaj specoj. Ĉinio altiras al si grandajn amasojn da turistoj
per siaj belaj montoj kaj riveroj, antikvaj kaj modernaj urboj,
interesaj tradicioj kaj moroj, originalaj muzikoj kaj dancoj, kuriozaj
bestoj, mondfama kuirarto, amikemaj kaj helpopretaj homoj ktp.
La historio de Ĉinio estas preskaŭ 5000-jara. Tiun
fakton mi spertis ĉie, ĉar multegaj memoraĵoj, antikvaj ruinoj,
postrestaĵoj estas troveblaj ĉie en Ĉinio. Tridek vidindaĵoj estas
la plej famaj en la mondo, el kiuj la Granda Muro, la Imperiestra
Palaco en Pekino, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj de Maŭzoleo
de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio en Xi'an, la Grotaroj de
Mogao en Dunhuang, la Potala Palaco en Tibeto, la antikva urbeto
Lijiang kaj la klasikaj ĝardenoj de Suzhou troveblas en Ĉinio, kiuj
estis enlistigitaj ĉe Unesko kiel mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj.
Ĉinio estas trezoro de belecoj, de la interesaĵoj kaj unikaĵoj.
|
Hungaroj
sur la Granda Muro |
Ĉinio estas unuiĝinta multnacia lando, kiu konsistas
el 56 nacioj. La hanoj — kiel la ĉefa nacio konsistas el pli ol
90 %-oj de la tuta loĝantaro en Ĉinio. Preskaŭ ĉiuj nacioj havas
propran lingvon kaj vivmanieron. Niaj ĉiĉeronoj diris al ni, ke
ekzemple en la suda parto de Ĉinio oni parolas tute alian lingvon,
kiel en la norda parto, kaj pro tio ili tute ne komprenas unu la
alian, sed nur pere de la skriba teksto. En Ĉinio la komuna kaj
oficiala lingvo estas la han-lingvo.
Antaŭ dudek jaroj mi vidis en Pekino, eĉ en tuta Ĉinio
multajn "hutongojn" kie estis mallarĝaj stratetoj, malgrandaj
kaj malpuraj loĝejoj, sur la stratoj mi spertis tumulton, amasojn
da biciklistoj, malmultajn aŭtomobilojn kaj malriĉajn homojn, kiuj
portis la ŝarĝojn per bicikloj. Nun, post 20 jaroj mi vidis tute
alian landon kaj urbojn. La "hutongoj" preskaŭ malaperis,
kaj samloke ĉielskrapantoj, larĝaj kaj puraj stratoj, elegantaj
kaj modernaj vendejoj, restoracioj kreskis. Sur la stratoj mi vidis
nun malmultajn biciklistojn, sed multegajn aŭtomobilojn kaj taksiojn.
La trafiko estas malnormala laŭ eŭropaj okuloj kaj spertoj, ĉefe
kiam ni veturis per taksio en la urboj. Nun jam mi kredas, kion
diris nia ĉiĉerono, ke en Ĉinio oni ne akceptas la eŭropan ŝoforan
legitimilon, ĉar ĉi tie mi certe okazigus akcidenton jam en la unua
minuto. Neimagebla ŝanĝo kaj evoluo sperteblas en la tuta Ĉinio.
La vizitantoj en Ĉinio povas ne nur plezurigi sin per
la naturaj belaĵoj, antikvaj heredaĵoj kaj restaĵoj eĉ per la modernaj
kaj evoluantaj konstruaĵoj, trafikoj eĉ vivmaniero, sed ankaŭ propraokule
vidi la grandan ŝanĝiĝon kaj evoluon.
Pekino
Nia grupo decidis antaŭ la vojaĝo, ke antaŭ la kongreso
ni vizitos dum kelkaj tagoj la ĉefurbon de la Ĉina Popola Respubliko.
El la grandaj urboj de Ĉinio en Pekino restis la plej granda nombro
de la historiaj monumentoj kaj artobjektoj. En Pekino kaj en ĝia
regiono estas tiom multaj vidindaĵoj, kaj ni devis elekti inter
ili la ĉefajn lokojn kaj famecojn.
Ĵus post nia alveno al Pekino unue ni iris tagmanĝi
per speciala aŭtobuso kun ĉina ĉiĉerono, poste dum unu horo ripozis
ni en la belega kvarstela hotelo Avic, kaj post la ripozo nia gvidanto
kondukis nin al la Tian'anmen-placo. En la sunbrila vetero tuj ĉirkaŭis
nin multaj bildkartvendistoj, kaj en iliaj ringoj ni promenadis
ĝis la Imperiestra Palaco, alinome Malpermesita Urbo. Dume ni rigardis
la 34 metrojn altan Tian'anmen-turon, Monumenton de Popolaj Herooj,
Popolan Halon, Ĉinan Historian Muzeon, Ĉinan Revolucian Muzeon kaj
Maŭzoleon de Mao Zedong.
La Imperiestra Palaco situas norde de Tian'anmen-placo,
kiu estis palaco de imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj. La
palaco havas 9999 ĉambrojn, kio montras la signifon de la cifero
naŭ, ankaŭ ni vidis ĉie — ekzemple sur la pordoj, ŝtuparoj, kolonoj
ktp — en la palacoj kaj kortoj. Kelkaj palacoj estas rekonstruataj,
la plejparto jam estas renovigita, ĉefe pro la 29-aj olimpikaj ludoj
okazonta en 2008 en Pekino. Dum nia vizitado en la Palaco ni spertis
denove grandan intereson kaj amason de ĉinoj kaj eksterlandanoj.
En la sekva tago ni vizitis la Someran Palacon, kiu
troviĝas 15 km-jn nordoriente de Pekino. La tuta parko havas 290
hektarojn. Ni denove travizitis la 728 metran Longan Koridoron.
La ĉarpentaĵojn kaj la tegmentojn ornamis pli ol kvarmil bildetoj,
kiuj figuras la malnovan ĉinan vivon. Malantaŭ la koridoro sur la
fronta deklivo de la Monteto Longviveco staras aro de elegantaj
konstruaĵoj unu super la alia en vico. La fino de la koridoro troviĝas
la Marmora Ŝipo. De tie ni traŝipiradis sur la lago ĝis la 150 metrojn
longa dekseptrua ponto. Post la vizito ni denove tagmanĝis, kaj
denove mallerte ni penadis per la uzo de manĝbastonetoj. Poste ni
iris al la historia Lugou-ponto, kiun oni nomas Marko Polo ponto,
kiu kuŝas super la Yongding-rivero. Ĝi ne estas simple kultura heredaĵo,
ĉar multaj aferoj okazis ĉi tie, kiel komentas klariga tabulo kaj
milita monumento apud la ponto. Ĉi tie eksplodis milito inter Ĉinio
kaj Japanio en 1937. La ponto havas historion de pli ol 800 jaroj,
ĝi havas 266 m-an longon kaj 7.5 m-an larĝon. Sur ĝiaj balustradaj
fostoj staras sume 485 ŝtonaj leonoj en diversaj pozoj.
Sekvis la vizito de la Ĉiela Altaro. Estas konate,
ke la Tian'anmen pordego estas simbolo de Ĉinio, kaj la Ĉiela Altaro
estas simbola konstruaĵo de Pekino. Ĉi tie preĝis kaj prezentis
oferon por riĉa rikolto la imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj.
Du ĉirkaŭmuroj dividas ĝin en du partojn: sude kvadrata simbolas
la teron, norde ronda simbolas la ĉielon. La ĉefaj partoj de la
Ĉiela Altaro estas la preĝejo de Riĉa Rikolto, Templo de Firmamento,
Ronda Altaro. La plej impona kaj pompa estas la preĝejo de Riĉa
Rikolto kun alteco de 38 metroj kaj diametro de 30 metroj. La Ronda
Altaro estas unu el la plej sankta loko de Ĉinio, ĉar la konstruita
marmorplato sur la supro de la ŝtuparo estas la "mezo de la
mondo" — diras la ĉinoj — ĉar nur unusola homo rajtis oferi
prezenton, la filo de la Sinjoro de la Universo, do mem la imperiestro.
En la granda parko de la Ĉiela Altaro troveblas multaj matuzalemaj
oleoarboj, inter kiuj la vizitantoj promenadis eĉ ripozis.
En la sekva tago iomete frue ni startis al Badaling,
kiu situas 70 km-ojn de Pekino, kaj tie troveblas la duobla pordego
de la Granda Muro. Mem la pordego estas 1000 metrojn super la marnivelo,
kie en la sunbrila vetero grandega amaso klopodis atingi la Grandan
Muron. Tie regis vera babela kaoso. Mem la muro longas 6350 km-jn.
Sur la supro de la montara ĉeno la muro serpentumas kvazaŭ "punta-orlo",
kiu iam servis Ĉinion defendi. Laŭ la legendo milionoj da homoj
laboris en la konstruado de la muro, dume dekmiloj mortis, sed tiukaze
oni ne havis tempon entombigi ilin, kaj la pereintaj sklavoj havas
eternan ripozlokon en la muro, kien oni enmasonis la kadavrojn.
Mi jam trifoje estis sur la Granda Muro, tamen denove estis por
mi granda evento la surgrimpo de la muro.
Post abunda tagmanĝo ni iris al la Ming-tomboj. Unue
ni promenadis sur la "Vojo de fantomoj", kie viciĝas 12
paroj da ŝtonaj bestoj, kaj 6 paroj da ŝtonaj homoj — ministroj
kaj generaloj — kiuj gardas dum multaj jarcentoj la animojn de la
mortintaj imperiestroj.
En la fino de la vojo estas la Dingling maŭzoleo, kie
estas entombigita la imperiestro, kiu mortis en 1620. En la granda
halo nun estas muzeo, kie ni povis admiri la enterigitajn objektojn,
inter ili la plej raraj estas la robo kaj krono de la imperiestro
kaj kronoj de liaj du edzinoj.
Vespere en la teatro ni rigardis altnivelan kaj plaĉaspektan
akrobatan spektaklon, kaj poste ni partoprenis veran pekinan anas-vespermanĝon.
En la sekva antaŭtagmezo ni flugis al la metropolo Ŝanhajo, kie
okazis la 58-a IFEF-Kongreso.
(daŭrigota)
Denove
Ĉinio (II)
Denove Ĉinio
(III)
|