Ŝanhajo
Oni diras, ke Ŝanhajo estas la "landeta urbo".
Ŝanhajo havas 18 milionojn da loĝantoj, kaj estas la plej granda
ekonomia, financa, komerca kaj navigacia centro de Ĉinio. Ĝi havas
6200 kvadratkilometrojn, 18 distriktojn kaj unu gubernion. La plej
alta konstruaĵo troveblas en Pudong-urboparto trans la rivero Huangpu,
kies longo estas 420 metroj, kaj havas 88 etaĝojn. Laŭ la statistiko
en la urbo funkcias pli ol 11000 entreprenoj, kie preskaŭ 10 milionoj
da homoj laboras. En ĝi ekzistas 8 ĉefaj industribranĉoj: maŝinfabrikado,
elektronika industrio, metalurgia industrio, petrolrafinado, mezurila
industrio, ŝipkonstruado, kemiindustrio kaj tekstila industrio.
La centro de la urbo situas de la maro 40 km-jn, kiujn la rivero
Huangpu kaj la riverego Yangzi kunligas, kaj la maraj ŝipoj povas
trafiki ĝis la centro de Ŝanhajo, pro tio ĝia haveno estas mara
haveno. Ŝanhajo ĝis nun estis la plej moderna urbo de Ĉinio, sed
en nia tempo jam konstruiĝis al vera metropolo.
Kiam nia grupo alvenis al la kongresejo, okazis malgranda
problemo pro la lokigo en la hotelo Er Yi, sed dank' al s-ro Han
Zuwu, LKK-sekretario, finfine ĉiuj grupanoj ricevis sian ĉambron.
La 58-a IFEF-Kongreso komenciĝis jam sabate posttagmeze
kun la gazetara konferenco, kaj poste kun la kunsido de IFEF-estraro
kaj LKK. Tie ni eksciis, ke tri asocioj komune aranĝis la kongreson:
Ĉina Esperanto-Ligo, Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Ĉina Fervojista
Esperanto Asocio. 224 kongresanoj el 18 landoj aliĝis al la kongreso,
inter ili 115 el Eŭropo, 5 el Japanio, 1 el Vjetnamio kaj 103 el
Ĉinio.
|
Li
Sen, Romano Bolognesi kaj Han Zuwu |
La Interkona Vespero okazis en tre agrabla etoso, ĉar
multaj geamikoj renkontiĝis denove, kaj renovigis amikajn rilatojn,
eĉ multajn novajn, ĉefe kun ĉinaj esperantistoj ni konatiĝis tie.
Dimanĉe antaŭ la inaŭguro la estraro de IFEF renkontiĝis
kun la membroj de la Honora Komitato, kaj dum duonhoro ni interparolis
pri IFEF kaj pri la Esperanto-movado en Ĉinio. Mem la Solena Inaŭguro
okazis en bele dekoraciita granda salono de la kongresejo, kie partoprenis
preskaŭ 200 kongresanoj. La unuan parton de la inaŭguro gvidis s-ro
Yu Tao, vicprezidanto de LKK kaj estrarano de UEA. Unue s-ro Li
Sen, prezidanto de LKK kaj la Ĉina Fervojista Esperanto Asocio,
bonvenigis la kongreson, kaj poste la prezidanto de IFEF s-ro Romano
Bolognesi salutis la ĉeestantojn. Dum lia parolado estis la plej
emociiga evento, la transdono de la plej valora distingo "Honora
membro de IFEF" al s-ro Li Sen pro lia fortostreĉa, konscia
kaj nelacigebla laboro dum pli ol du jardekoj. Li Sen en 1984 fondis
la Hohhot-an Fervojan Administracian Esperanto-Asocion. En aŭgusto
1985 fondiĝis la Unuiĝo de Fervojistaj Esperanto-Grupoj sub la gvido
de Li Sen, kaj la 13-an de marto 1993 fondiĝis la Ĉina Fervojista
Esperanto Asocio ankaŭ sub la gvidado de Li Sen. Intertempe li ricevis
multajn gravajn honorigojn de la ĉina ŝtato, de iuj Esperanto-organizaĵoj
kaj sciencaj institucioj tre merite, ĉar en 1999 eldoniĝis lia ege
impona trilingva fervoja terminaro (ĉina-angla-Esperanto). La ĉeestantoj
de la inaŭguro esprimis sian konsenton per tondra aplaŭdo. Ankaŭ
ricevis saman distingon mia malnova amiko s-ro Naosuke Nobuki el
Japanio. Li laboris en la kadro de Esperanto-movado ekde la fondo
de la Japana Fervojista Ligo Esperantista. Partoprenante dum multaj
Universalaj Kongresoj li subtenis la gravecon de la lingvo Esperanto
en la fervojfaka tereno. Li ankaŭ ricevis grandan aplaŭdon. Fine
s-ro Han Zuwu, vicprezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto Asocio,
ricevis "Honoran Diplomon" pro lia agema kaj aktiva laboro,
kiu estas la ĉefa motoro de la lastatempa organizita laboro. Al
ĉiuj distingitoj mi varme gratulas ankaŭ ĉi tie.
|
István
Gulyás kun gesinjoroj Li |
Post la ĝojplena evento s-ro Chen Haosu, prezidanto
de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj prezidanto
de Ĉina Esperanto-Ligo, salutis la kongreson, kaj esprimis sinceran
bonvenon al la kongresanoj. Li akcentis, ke la naskiĝo de Esperanto
donis al la homaro pli facilan kaj efikan lingvon por interkomunikado.
Li finis sian paroladon per tiuj efikaj vortoj, "Hodiaŭ ni
kun sufiĉe da kialoj esperas, ke fervojoj kaj Esperanto, la du gravaj
homaj komunikiloj firme kunlaboros por feliĉo de la homaro, kaj
rikoltos pli grandan sukceson en la nova jarcento de paco kaj evoluo."
Dum la inaŭguro salutis la kongreson ankoraŭ la vicprezidanto de
la Popola Kongreso de Ŝanhajo, la vicprezidanto de Ĉina Internacia
Eldona Grupo, la vicprezidanto de Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj
Rondoj kaj la vicprezidanto de Ŝanhaja Scienc-teknikista Asocio.
Post la salutvortoj la tuta kongresanaro kaj la honoraj
gastoj partoprenis komunan fotadon. En la dua parto de la inaŭguro
la membroj de la Honora Komitato forlasis la grandan salonon. Unue
fervoja koruso kantis du belajn kantojn, poste la reprezentantoj
de la landaj asocioj salutis la kongreson, inter ili s-ro Alfonz
Moró, kiu transdonis al la kongreso la salutojn de la hungaraj fervojistaj
esperantistoj.
|
Heinz
Schindler inter ĉinaj belulinoj |
Fine s-ro Romano Bolognesi en sia duaparta festparolo
trarigardis la plej gravajn agadojn de la ĉina fervojista Esperanto-movado,
kaj pri la paŝoj faritaj de la ĉinaj fevojistoj por sukcese iĝi
membro de Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj
Asocioj (FISAIC). Poste li akre prijuĝis la terorismojn, militojn
kaj aliajn fifarojn, kaj akcentis la efikon de Esperanto kontraŭ
tio. Li emfazis la gravecon de la IFEF-Kongresoj, kaj fine li malfermis
la 58-an kongreson de IFEF.
Post la inaŭguro nia grupo veturis al la urbo Suzhou,
kiun oni nomas "Orienta Venecio". La urbo kaj la ĉirkaŭaĵo
havas 6 milionojn da loĝantoj. Ni vidis la vere belan urbocentron,
ne tro altajn domojn eĉ tri altajn pagodojn, el kiuj unu ne estas
vertikala, sed kliniĝanta kiel la Pisa-turo en Italio. La plej interesa
parto de la ekskurso estis la vizito de Liuyuan-ĝardeno, kiu ricevis
centran protekton flanke de la ŝtato. La ĝardeno estas vera vidindaĵo,
kie multaj florantaj arbetoj kaj floroj, intimaj dometoj kaj pavilonoj,
interesaj rokoj, lagetoj kaj fontanoj videblas. Post la ĝardeno
ni vizitis silko-fabrikon, kie ni rigardis ekde la papilio ĝis la
silko la vojon de la silko-fadeno.
Vespere okazis en la kongresejo la Nacia Vespero, kie
la ensemblo de Jiangsua Esperanto-Asocio ravis nin per bela prezentado.
La ora soprano per la kanto "Qinghai-Tibeta Altebenaĵo"
vekis ondojn de tondraj aplaŭdoj. La tradicia loka opero de Anhui-provinco
konigis la kongresanojn kun la antikva ĉina kulturo. La mongolaj
dancistinoj per siaj bravaj movoj amuzis la ĉeestantojn. Ni vidis
ankoraŭ prezentadon de belaj kostumoj el silkoj, brokatoj kaj satenoj.
Fine sursceniĝis ĉiuj rolantoj kaj kelkaj estraranoj de IFEF kaj
LKK, kaj komune aplaŭdis la spektaklon.
Lunde antaŭtagmeze okazis la Nepublika Komitatkunsido.
Estis ĝojplena fakto por ni ĉiuj, ke la kunsido havis kvorumon,
ĉar 14 voĉdonrajtaj komitatanoj el 12 landoj, eĉ ankaŭ 4 observantoj
ĉeestis. La Komitato pritraktis la tagordpunktojn, inter ili la
"rumanan konflikton", la venontajn kongresojn, la interrilatojn
kun UEA kaj FISAIC. La ĉefkomitatano kaj la anstataŭanto denove
entreprenis daŭrigi tiun taskon.
Posttagmeze ni faris duontagan ekskurson. Unue ni vizitis
Yuyuan-ĝardenon, kaj la Templon de Urba Dio, kiuj situas en la centro
de la malnova urboparto. La ĝardeno estis konstruita antaŭ 430 jaroj
kiel privata ĝardeno de mandareno. En la ĝardeno estas silento kaj
trankvilo. La konstruaĵoj, lagetoj kaj mallarĝaj kanaloj, la arboj
kaj koloraj arbustoj, floroj, pontetoj, fontanoj ravis nin, kaj
donis al la ĉeestantoj multajn fototemojn kaj veran mezepokan etoson.
La Templo de Urba Dio estis konstruita antaŭ 800 jaroj. La Dio estas
multe kultata de budhistoj. Ĉiutage miloj da homoj vizitas la templon
kaj butikumas en proksimaj vendejoj. La Templo de Jada Budho famiĝas
pro siaj du jadaj Budhoj: kuŝanta kaj sidanta. La bonzo Huigen kunportis
la du Budhojn el Burmo en la jaro 1869, kaj donacis tion al la urbo.
Ambaŭ statuojn oni skulptis el unupeca jado-ŝtono. Tio estis vere
unika por ni. Poste la aŭtobusoj kunportis nin al la riverbordo
Bund, kie ni promenadis dum duonhoro, kaj rigardis la altajn kaj
interesajn konstruaĵojn, la neimageblajn trafikojn sur la stratoj
eĉ sur la rivero. Ni komune vizitis perlovendejon, kie oni prezentis
al ni la prilaboradon de la perloj kaj ĝiajn produktaĵojn.
Marde antaŭtagmeze okazis la Publika Plenkunsido, kie
laŭ la oficiala tagordo laboris la Komitato. Multaj kongresanoj
interesiĝis pri la kunsido. Unue la ĉeestantoj primemoris al laŭnome
indikitaj mortintoj, inter ili György Ferenc kaj Lajos Csonka. La
Komitato unuanime aprobis la raportojn de la sekretario, redaktoro
kaj kasisto, same la protokolon de la 57-a IFK. La Komitato unuanime
reelektis la ĉefkomitatanon s-ron Jindrich Tomiŝek, kaj la anstataŭanton
s-inon Rodica Todor. Flanke de la Faka Komisiono raportis la gvidanto
kaj la sekretario de la Terminara Sekcio. Post la raportoj de la
komisiitoj mi prezentis la resumon pri la jarraportoj de la landaj
asocioj, kiu montras ne tro rozkoloran estonton por la fervojista
Esperanto-movado. La Komitato aprobis la inviton de la francaj fervojistaj
esperantistoj al la ĉefurbo Parizo por kongresi en 2007 inter la
12-a kaj 18-a de majo, respektive al la postkongreso de la 19-a
ĝis la 21-a en la urbo Liono. Malgraŭ la foresto de la poloj, la
Komitato pridiskutis la pasintjaran inviton por kongresi en 2008
en Pollando, kaj provizore akceptis tion.
Posttagmeze la 59-a IFK prezentis sin. LKK-prezidantino
s-ino Sylviane Lafargue varme invitis kongresi al Parizo en la venonta
jaro. Ŝi prezentis kaj dividis koloran kaj bone redaktitan invitkajeron
kaj aliĝilojn. Jam la invitilo estas alloga, kaj la programo kaj
mem la ĉefurbo promesas oferton de riĉa kaj abunda kongressemajno.
Poste sekvis Estrarkunsido, kie la estraranoj kaj la
ĉefkomitatano pritraktis la ferman ceremonion de tiu ĉi kongreso,
la rumanan aferon, la venontan estrarelekton kaj la aŭtunan estrarkunsidon.
Por ĉiuj kongresanoj estis surprizo, kiam LKK anoncis
la senpagan vesperan rondveturadon per specialaj aŭtobusoj en la
lumigita urbo, ĉefe ĉe la ambaŭflankaj riverbordoj. Por ni estis
eksterordinara travivaĵo tiu ekskurseto, kaj mi tiris la konkludon,
ke Ŝanhajo estas vera metropolo.
Merkrede okazis la tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou
kaj la ĉirkaŭaĵo, kiu situas de Ŝanhajo preskaŭ 200 km. Hangzhou
kun historio de dumil jaroj nun estas la ĉefurbo de la provinco
Zhejiang. Ni ne haltis en la urbo, sed rekte veturis al la Okcidenta
Lago, kiu situas apud la urbo, kaj estas ĉirkaŭata triflanke de
montetoj ombrataj de la densa arbaro. Meze de la lago estas belege
flegataj parkoj, elegantaj ŝtonpontoj, ĉarmaj pavilonoj, pagodoj,
temploj kaj aliaj konstruaĵoj. La partoprenantoj promenadis en la
parkoj, multajn fotis kaj filmis, ĉar la Okcidenta Lago estas unu
el la plej interesa vidindaĵo en Ĉinio. Ni faris rondveturadon per
ŝipo, kaj poste sekvis multspeca kaj abunda tagmanĝo en eleganta
hotela restoracio. La ekskurso daŭris per vizito de teo-plantejo,
kaj prezentado pri la speciala verda teo, kion ni gustumis. Poste
ni rigardis interesan teo-muzeon kaj ties belegan parkon. La komuna
vespermanĝo okazis jam en Ŝanhajo. Do belega tago estis!
Ĵaŭde matene komencis la ĉefprelego fare de s-ro Han
Zuwu. La kunvenon ĉeestis 36 eŭropaj fervojistoj kaj 20 ĉinaj samideanoj,
inter kiuj estis raportistoj de la Ĉina Radio Internacia kaj redakcio
El Popola Ĉinio. La titolo de la fakprelego estis: Ĉina fervojo
sur la mondfirsto. La preleganto detale parolis pri la konstruado
de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Li analizis la malfacilaĵojn dum la
konstruado, nome de la multjara frosta tero, la manko de oksigeno
kaj la fiziologia malforteco sur la altebenaĵo. Pro tio la konstruo
havis grandan teknikan problemon kaj penegan laboron. La fervojo
estas 1956 km longa, kaj el tiu longo 960 km kondukas 4000 metrojn
super marnivelo. La plej alta loko estas 5072 metroj, la tundra
zono longas 550 km. Estis konstruita tri plej alte situantaj tuneloj,
inter ili Fenghuoshan-tunelo situas sur alteco de 4905 metroj. La
plej longa ponto havas 11703 metrojn sur la tundro, kaj la plej
alta stacidomo troveblas 5068 metrojn super marnivelo. La fervojo
ekfunkcios ekde la 1-a de julio 2006.
Entute ok prelegetoj okazis en la kadro de la "Faka
Tago", inter ili 5 fakprelegetojn preparis ĉinaj fervojistoj:
1. Ĉina fervojo hodiaŭ kaj morgaŭ. Prelegis s-ro Liu
Caisheng. Li parolis pri la reformo de la fervojo, pri la transporta
kapablo de fervoja reto kaj pri la fervojaj planoj. Laŭ tio ĝis
la jaro 2020 la longo de la ĉina fervojo atingos 100 mil km, la
proporcio de dutraka kaj elektrizita fervojlinio atingos 50%, kaj
la ĉefaj teknikaj ekipaĵoj proksimiĝos al la monda altgrada nivelo.
2. La Azi-eŭropa kontinenta ponto. Prelegis s-ro Chen
Deen. La Azi-eŭropa fervoja ponto fariĝis kiel normala kanalo por
realigi la fervojtransporton de pasaĝeroj kaj varoj, disvastigi
la ekonomian kunlaboron kaj interkomunikadon. La ponto ludas aktivan
rolon en la internacia kunlaboro inter Azio kaj Eŭropo.
3. La magnetvojo en Ŝanhajo. Prelegis s-ro Shi Xueqin.
La unua magnetvojo en la mondo funkcias en Ŝanhajo (En Germanio
ankaŭ ekzistas magnetvojo, sed nur en eksperimenta stato). La longo
de la linio estas preskaŭ 30 km, la projekta rapideco atingis 505
km/h, la vetura rapido 430 km/h. La veturdaŭro de la Pudong Internacia
Flughaveno ĝis la fina stacio Longyanglu bezonas 7 minutojn. La
totala investo estis 9 miliardoj da juanoj. Tiun magnetŝveban fervojon
ni vizitis dum la duontaga ekskurso, kaj ni povis sperti la timigan
rapidecon.
4. Nuna situacio kaj perspektivo de ĉina elektrizita
fervojo. Prelegis s-ro Zhu Mingyi. Ekde 1961 funkcias la unua ĉina
elektrizita fervojo, kaj de tiam rapide disvolviĝas tio. Speciale
dum la "Deka Kvinjara Plano" pli ol 8000 km da elektrizita
fervojo estis konstruita. La totala longo de la elektrizita fervojo
estos 26000 km ĝis la jaro 2010, inter ili estos kvar frekventataj
ĉefaj longdistancaj fervojlinioj.
5. Muzeoj pri ĉinaj vaporlokomotivoj. Prelegis s-ro
Song Jingquan. En la urboj Pekino, Shenyang, Datong, Ŝanhajo kaj
Hongkong troviĝas muzeoj pri vaporaj lokomotivoj, kiuj estas historiaj
kaj valoraj, kie multaj diversaj tipoj kaj ĝiaj elementoj estas
surmetitaj.
6. Historio pri grandaj rapidoj en Francio. Prelegis
s-ro Jean Ripoche el Francio. Rekordoj de fervoja rapido okazis
inter 1829 kaj 1990 en Britio, Germanio, Usono, Japanio kaj Francio.
En Francio komenciĝis en 1959 la konstruo de TGV. En la unua versio
estis konstruita per gasturbinoj, sed sekve de petrola krizo en
1973 oni konstruis elektran version. La pasaĝertrafiko komenciĝis
per TGV en 1981 inter Parizo kaj Liono sur nova fervojlinio. La
plej granda rapido atingis 515.3 km/h en 1990. La vetura rapideco
estas 300 km/h. La preleganto montris 24 bildojn por kolorigi la
prelegon.
7. ICE trajno. Prelegis s-ro Bodo Ehrlich el Germanio.
La preleganto per filmo kaj aliaj bildoj prezentis la diversajn
tipojn de la germanaj motorvagon-kombinaĵoj "ICE".
8. Uzo de SAP ĉe DSB. Prelegis s-ro Jan U. Niemann
el Danio. SAP estas maniero regi precipe elspezojn. La preleganto
konigis la ĉeestantojn pri la submodelo ABC de SAP.
Posttagmeze okazis la ĉiam atendataj forumoj de Movadaj
Aferoj. Nia prezidanto gvidis tion. Multaj alparolantoj menciis
diversajn aranĝaĵojn kaj kunvenojn ĉefe en Eŭropo. Aliaj plendis
pro la manko de gejunuloj en la fervojista Esperanto-movado. La
kunlaborantino de Ĉina Radio Internacia parolis pri multegaj SMS-oj
de junaj esperantistoj, pro tio ŝi konkludis, ke multaj junaj esperantistoj
ekzistas en Ĉinio eĉ en la mondo, nur ni devus malfermi niajn pordojn
antaŭ ili.
Vespere okazis la Bankedo kaj Internacia Balo. Preskaŭ
ĉiuj kongresanoj partoprenis dum ambaŭ aranĝaĵoj. Bonega kaj abunda
manĝaĵo, varia trinkaĵo kaj agrabla etoso estis dum la bankedo,
kiam ĉiuj estraranoj de IFEF ricevis donacon de LKK-prezidanto,
ĉefe ĉinan pentraĵon. Post la bankedo per bonega orkestro — kiu
multajn eŭropajn kantojn konas kaj ludis — la kongresanoj dancis
ĝis la fino de la muziko.
Vendrede matene okazis denove duontaga ekskurso. Unue
ni vizitis la Fervojan Muzeon. Tio estis ege interesa, ĉefe la simulita
lokomotivo, per kiu ni "veturis" pr. dek minutojn. Multaj,
en Eŭropo ne uzataj fervojaj instrumentoj, instalaĵoj kaj aliaj
iloj troveblas en la muzeo.
Poste la ekskursantoj vizitis la magnet-ŝveban trajnon.
Unue ni iris al la finstacio, kie ni ricevis detalan informon kaj
klarigon pri la funkciado de la magnetŝveba trajno. Kun granda ekscito
ni atendis la vojaĝon per tiu trajno. Ni veturis ĝis la Internacia
Flughaveno, la rapideco estis 431 km/h. La vojo longas 30 km, kaj
la veturado bezonas nur 7 minutojn. Estis spirithaltiga travivaĵo,
eĉ iomete timiga. En la flughavena stacidomo atendis nin la direktoro
de la magnetŝveba trajno, kiu parolis pri la trajno, pri ekonomio
kaj pri la estonto de la trajno. Poste ni denove revojaĝis per tiu
trajno al la alia finstacio.
Posttagmeze okazis la Solena Fermo de la kongreso.
S-ro Han Zuwu salutis la ĉeestantojn. Poste nia prezidanto taksis
la rezultojn de la kongreso kaj konstatis, ke ĉi tiu kongreso sukcesis
bone, estis rezultohava kaj neforgesebla. Li akcentis, ke dum la
kongressemajno aperis kvin numeroj de la Kongresa Bulteno, kiuj
helpos al ni konservi la kongresajn eventojn en memoro. La LKK-prezidanto
vokis al la podio la LKK-anojn kaj helpantojn, kaj dankis — kune
kun la estraranoj de IFEF — al ili la faritan laboron, la plenumitajn
taskojn. La kongresan flagon transprenis de s-ro Li Sen la LKK prezidantino
de la 59-a IFEF-Kongreso s-ino Sylviane Lafargue. Do tio estis la
fina proceduro de la kongreso en ĉina metropolo Ŝanhajo.
Tuj post la fermo nia grupo flugis al la belega urbo
Guilin. Dumvoje post unuhora flugado nia flugilo returniĝis, ĉar
pro la granda fulmotondro en Guilin la flughaveno ne povis akcepti
nian flugilon. Post duhora atendado en la Ŝanhaja Flughaveno ni
denove startis al Guilin, kaj enorde ni alvenis tien. Pro la grava
malfruiĝo ni iris rekte al la hotelo Plaza.
(daŭrigota)
Denove
Ĉinio (I)
Denove Ĉinio
(III)
|