Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperantistoj de Ĉinio kaj Japanio ĉeestis la “4-an Forumon pri Historia Rekonado kaj Orient-Azia Paco”

La 7-an de januaro, okazis en Pekino la “4-a Forumo pri Historia Rekonado kaj Orient-Azia Paco” kun la temo “Resumado kaj Antaŭvido de la 60-jara Historio post la Dua Mondmilito”. Ĝin ĉeestis Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-ligo kaj estrarano de UEA, Satoo Morio, konsilanto de la Japana Pacdefenda Esperantista Asocio kaj Li Jianhua, tradukisto de El Popola Ĉinio. Ili interkonsiliĝis pri tradukado de “Moderna Historio de Tri landoj de Orienta Azio” kunlabore de esperantistoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.

La libro “Moderna Historio de Tri landoj de Orienta Azio” estis iniciatita de la forumo, kaj kompilita de erudiciuloj kaj instruistoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio en tri jaroj. Senĉese leviĝis la vendokvanto de la libro en la ĉina, japana kaj korea versioj. Nun la esperantisoj de la tri landoj estas esperantigantaj la libron por kontribui al la paca disvolvo de Orienta Azio per Esperanto. La kun-organizantoj de la tradukado de tiu libro estas Lee Chong-Yeong (Koreio), Yu Tao (Ĉinio) kaj Satoo Morio (Japanio).