La biografio de L.L. Zamenhof, kreinto de la internacia helpa lingvo Esperanto, estas elektita kiel "Rekomendinda libro al junuloj por 2005". La Korea Eldonkulturo-Asocio kaj la Korea Eldonkulturo-Evoluiga Fondaĵo kune elektis la libron "La Homo kiu defiis Babelon" en la korea lingvo, verkitan de Rene Centassi kaj Henri Masson, tradukitan de la Korea Esperanto-Asocio kaj eldonitan de Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj en oktobro 2005.
|