Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Invito prelegi dum la IKU-sesio dum la UK

Dum la 91-a UK en Florenco okazos la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, <kiselman@math.uu.se>, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2006-01-31.

Estas aparte bonvenaj la sinanoncoj de ne-eŭropanoj kaj ne-nordamerikanoj.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de IKU.

Propono enhavu (1) mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto, (2) koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio kaj (3) foton taŭgan por publikigo.

Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la estraro de UEA plej laste 2006-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2006-05-31. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU regularo, rete konsultebla ĉe http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html .

(Renato Corsetti)